Racio

la kapablo konscie sencigi aferojn, apliki logikon kaj adapti aŭ pravigi praktikojn, instituciojn kaj kredojn bazitajn sur novaj aŭ ekzistantaj informoj

Racio estas en la filozofio la kapablo krei nociojn kaj kunligi ilin formante juĝojn. La nunatempa uzo de la nocio racio estas grave influita de Immanuel Kant, kiu ofte diferencige kontraŭmetis racion kaj rezonon, kaj ankaŭ distingis la racion dis de percepto kaj sperto (aŭ empirio).

DifinprovojRedakti

Immanuel Kant skizas la regnon de la racio jene:

La racio estas la kapablo je unueco de la fenomenoj pere de reguloj.“(En Kritik der reinen Vernunft). Kaj en alia loko: La racio limigas la sensan sperton, sen tial pliampleksigi sian propran teritorion.

Ampleksan difinon donas Rudolf Eisler, en sia vortaro de filozofiaj nocioj Wörterbuch der philosophischen Begriffe (Dua eldono, 1904):

Racio (logos, epistêmê, intellectus, intelligentia, ratio, entendement, understanding) estas laŭ larĝa kompreno la pensivo, la inteligento en kontrasto kun la sensivo, laŭ mallarĝa en kontrasto kun la rezono, la unueco, kapablo de mensa percepto, de la (ĝusta) kompreno (abstraktigo) kaj juĝo, koncize: de la rilatige komparanta, analizanta pensado kaj komprenado, tio estas de la scio pri la signifo de la vortoj kaj nocioj."

Arthur Schopenhauer limigas la racion je la ekkono de kaŭzo kaj efiko:

La subjektiva komplemento de la materio aŭ de la kaŭzo-efiko-rilato estas la racio, kaj ghi estas nenio krom tio. Ekkoni kaŭzo-efiko-rilatojn estas ĝia sola funkcio, ĝia sola povo.“ (En Die Welt als Wille und Vorstellung)

Etimologio kaj parencaj nociojRedakti

La vorto racio, devenas el la latina ratio (= racieco), siavice la hindo-eŭropa radiko re- kun la senco kalkuli, nombri, signifas la kapablon pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili iĝas pli klaraj. El la sama radiko devenas rezono. Ankaŭ racio rilatas al ordigo, sed ne tiel precize. Malsame penso rilatas ĉiujn mensajn operaciojn.

Penso kaj racio, koncepto kaj ideo, juĝo kaj rezono rilatas la menson kiel aktivecon, foje kiel precizajn specojn de operacio. Koncepti, idei, juĝi, rezoni ĉiuokaze estas la samo kiel pensi; efektive, penso estas genro rilate la menciitajn operaciojn.

En Esperanto "racia" estas adjektiva radiko.

Racio de ŝtatoRedakti

Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.

Komparu kunRedakti

Raciismo ~ sciteorio

Vidu ankaŭRedakti