Giovanni della Casa

Giovanni della Casa (Florenco, 28-a de junio 1503 - Romo, 14-a de novembro 1556) estis itala poeto kaj pastro.

Giovanni della Casa
Wenceslas Hollar - Altoviti, or della Casa (State 3) cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1503 (1503-06-28)
en Mugello
Morto 14-an de novembro 1556 (1556-11-14) (53-jara)
en Romo
Tombo Romo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj itala [#]
Alma mater Universitato de BolonjoUniversitato de Florenco [#]
Profesio
Okupo verkistopastro • poeto • diplomato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li studis en Bolonjo, Florenco kaj Romo, patronita de Aleksandro Farnese, kiu konsilis lin ĉirkaŭ 1532 pastriĝi en Romo kiel kariero al plej alta vivostilo. Kiam Aleksandro Farnese papiĝis kun la nomo de Paŭlo la 3-a, tiu nomumis lin en 1544 arkiepiskopo de Benevento kaj nuncio en Venecio. Giovanni Della Casa enkondukis la tribunalon de la Inkvizicio en Veneto, zorgis pri la unuaj procezoj kontraŭ reformistoj, kaj en 1548 redaktis la liston de malpermesitaj libroj.

Post la morto de la papo, li retiriĝis al la abatejo de Nervesa, kie li imitis literaturon de Petrarko kaj Bocaccio. Eble lia maldeca poemo, Capitoli del forno, lia malproksimigo de la Medici, kaj la fakto ke la franca kortego deziris lian nomumon, malhelpis lian kardenaligon. Oni konsideras lin la unua persono kiu uzis la esprimon "ragion di Stato", nome "racio de ŝtato", fakte en ia Preĝo al Karolo la 5-a en 1549.[1]

 
Opere (verkoj), 1752

VerkojRedakti

  • Il Galateo, 1558
  • Latina Monumenta, 1564
  • Ioannis Casae Carminum Liber, 1564

NotojRedakti

  1. De Mattei, Rodolfo, La 'Ragion di Stato' (Milano kaj Napolo: Riccardo Ricciardi), 1979