Diplomato (ankaŭ sendito) estas publika servisto, ĉu pro kariero ĉu pro politika nomumado, kiu plenumas la reprezentadon de Ŝtato en la internaciaj rilatoj.

Eksterlandaj diplomatoj ricevitaj en la Palaco Topkapı en Istanbulo dum la regado de Sultano Ahmedo la 3-a. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.

La bazaj funkcioj de diplomato estas la reprezentado de la sendinta ŝtato al kiu ĝi apartenas, la negocado kaj la informado.

Tiu profesio povas esti plenumata ene de konsula aŭ diplomatia misio, antaŭ internacia organizo, en la Ministerio de Eksteraj Aferoj al kiu tiu apartenas aŭ sendito antaŭ ajna ŝtata instanco en la interno de sia propra lando.

La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PNUD) iam klasigis je pli ol dek mil aferoj plenumindaj de kancelario. Pro tio, la diplomatoj kutime specialiĝas nur en kelkaj aferoj. Rezulte, por sekureco en la sekvo de ĉiu afero, ĉiu Ministerio de Eksteraj Aferoj devas havi fakulon por tiu kaj kunlaboranto, kiu poste iĝas fakulo.

El antikva epoko la diplomatiaj rilatoj okupis filozofojn, politikistojn kaj monarkojn, kiuj baraktis por havi stabilajn rilatojn kun siaj najbaraj ŝtatoj, evitante armitajn frontojn - aŭ okazigante ĝin se necese - interplekte ekonomie la primitivajn ŝtatojn. Kiel multaj aliaj, la franca diplomato Paul Claudel konsideras la reĝon Stefanon la 1-an kiel la plej granda diplomato de la malproksima Mezepoko, ĉar la konsilarlibro kiun li lasis al sia filo konsilante kiel taŭge regi inkludis inter kelkajn el ties punktoj aliĝi al la Katolika Eklezio, ricevi senkondiĉe la fremdulojn, regi sen hato, fiero kaj kolero al nobeloj kaj guberniestroj, kaj aliĝi al morala kodo bazita sur humilo kaj bono.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Bollók János, Kristó Gyula (2010). Szent István király intelmei és törvényei. Szent István Társulat. Budapest: Hungría