Giovanni Boccaccio

itala verkisto
(Alidirektita el Bocaccio)

Giovanni BOCCACCIO [ĝovani bokaĉo] (naskiĝis 16-a de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco, mortis la 21-an de decembro 1375 en Certaldo) estis itala poeto.

Giovanni Boccaccio
itala poeto
itala poeto
Persona informo
Giovanni Boccaccio
Naskiĝo 16-a de junio 1313
en Certaldo, Italio
Morto 21-a de decembro 1375
en Certaldo, Italio
Mortis per edemo [#]
Tombo Santi Jacopo e Filippo [#]
Etno Italoj [#]
Lingvoj italalatina [#]
Ŝtataneco Respubliko Florenco [#]
Profesio
Okupo novelisto • poeto • diplomatotradukisto • biografo • mitologo • verkisto [#]
Aktiva dum 1323–1373 [#]
Verkado
Verkoj Dekamerono ❦
Elegia di Madonna Fiammetta [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas unu el la tri “kronoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro la novelaro “Dekamerono”, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco” (malpruda).

Giovanni Boccaccio, kiu verkis itallingve kaj latine, estis la majstro de la novelo. Lia Dekamerono - kolektaĵo de noveloj ligitaj per kadra rakonto - esence influis la eŭropan literaturon kaj nuntempe estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.

Famaj verkojRedakti

  • Il filocolo (verkita 1336, eld. 1472)
  • Il filostrato (verkita 1338, eld. 1480)
  • Il Decamerone (verkita 1348-1353, eld.a 1470)
  • De casibus virorum ilustricum (verkita 1355-60, eld. 1475)

Aperis en EsperantoRedakti

- antaŭmilite, la novelo “Kikibjo”, trad. Rinaldo Orengo, en “[[L’Esperanto” 1923-3, paĝoj 48-49;

ankaŭ: Chichibio, kuiristo de Konrado Gianfigliazzi ... (kvara novelo de la sesa tago) / [Trad. G. Waringhien].

- antaŭmilite, pluraj eroj en la broŝuro “Anekdotoj pri Dante”, zorge de Elio Migliorini laŭ la biografio de Dante verkita de Bokaĉo;

- en 1987, tri noveloj el Dekamerono (tradukitaj de [[Amerigo Luigi Reni kaj Gaston Waringhien), en la “Itala Antologio”, paĝoj 92-113;

Andreĉjo el Perugia ... (kvina novelo de la dua tago) ;

Frederiko de Alberighi ... (naŭa novelo de la kvina tago) ;

Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano . – Milano, 1987. - p. 92 - 113.

- en 1995, tuta volumo (unuaj tri tagoj de Dekamerono) zorge de Perla Martinelli, Gaston Waringhien kaj Giulio Cappa, prefaco de Mario Luzi tradukita de Giorgio Silfer, kunlaboris Paola Gozzi Gorini kaj Kiril Velkov. - Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. - 320 p. : ilustr. ISBN 3-906595-10-2

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti