Paola Gozzi Gorini

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Paola Gozzi Gorini naskiĝis en 1922 kaj mortis en Mantuo la 21-an de januaro 2019.

Paola Gozzi Gorini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
Morto 21-an de januaro 2019 (2019-01-21) (97-jaraĝa)
en Mantuo
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi estis profesorino pri beletristiko kaj aŭtoris interalie tre valoran krestomation por la italaj mezlernejoj (Gli Scrittori E I Giovani, Antologia italiana per la scuola media con manuale per la Composizione).

Paola Gozzi Gorini eklernis Esperanton en 1980. En Mantuo ŝi fariĝis la plej grava kaj sindonema esperanto-instruistino[1].

Ŝia misio por Esperanto staris en la signo de lingva demokratio[2]. Ŝi kunlaboris kun la itala Interlingvistika Centro[3].

En 2002 ŝi petis la esperantan civitanecon[4].

Ŝi estis ankaŭ kunfondinto de la Esperanto Radikala Asocio.

Verkaro redakti

  • (itala) “Consigli per la composizione italiana”,
  • (itala) “Gli scrittori insegnano”
  • (itala) “Gli scrittori e i giovani”,
  • (itala) “Nello specchio della parola”
  • (itala) “Realtà e creatività”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Video okaze de naskiĝdatreveno

Referencoj redakti

  1. (it) La nostra storia[rompita ligilo] (kun foto el 1970 de Paola Gozzi Gorini - en la mezo) - Montova Esperanto Grupo, alirite la 5-an de februaro 2019.
  2. (itala) Igor Cipollina, Mantova, la prof da antologia compie 100 anni (Mantua, la profesoro de antologio fariĝis centjara), Gazetta di Mantua, la 15-an de majo 2018, alirite la 5-an de februaro 2019.
  3. Aktuala Bibliografio de Interlingvistiko kaj Esperantologio 1995/96, Informilo por Interlingvistoj, 6-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-roj 22-23 (3-4/1997)
  4. Forpasis civitanino Paola Gozzi Gorini, HeKo 700 5-B, la 22-an de januaro 2019.