Itala Interlingvistika Centro

organizaĵo
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Itala Interlingvistika Centro (IIC) estas asocio, kies celo estas kulturi interlingvistikon kaj esperantologion en la tuta Itallingvio (Italio, Kantono Tiĉino, San-Marino).

Itala Interlingvistika Centro
Centro Italiano di Interlinguistica
Emblem of the Italian Centre of Interlinguistics
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco novembro 1985
Lando(j) Italio vd
Sidejo Belinzono
Direkta Komitato Giorgio Silfer (prezidanto), Giacomo Comincini (vicpresidanto), Alessio Giordano (sekretario), Lorena Bellotti (komitatanino)
Lingvoj

Itala, esperanto

vdr

Historio

redakti
 
Membroj de IIC en Belinzono, Kantono Tiĉino (2025): Beltramini, Carlevaro, Silfer, Giordano, Comincini.

IIC estis fondita en Milano en novembro 1985. Dum la unuaj dek jaroj IIC organizis landskalajn seminariojn, eldonis propran revuon Lingua Verde kaj diversajn librojn, starigis Bibliotekon de Interlingvistiko kaj ĝenerale funkciis kiel filio de LF-koop.

 
Paĝo el Lombarda Esperantisto, antaŭulo de Lingua Verde.

Poste ĝi koncentriĝis al akademiaj medioj: interalie ĝi starigis sian Bibliotekon de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano kaj helpis al la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato de Torino. IIC ankaŭ eldonis la la publikaĵon "Interlingvistikaj Kajeroj"[1]. Krome ĝi daŭre funkcias kiel filio de LF-koop. Ĝi aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

Kadre de ĵusa revivigo de la agado de la establo (2025)[2], oni organizis akademiajn eventojn en Italio[3] kaj planis novan eldonaĵon de IIC[4]. Belinzono, ĉefurbo de Kantono Tiĉino, estis elektita kiel nova sidejo de la Centro, atestante la gravecon de la svisa Itallingvio en la strategio de relanĉo de IIC[5].

Direkta Komitato de IIC
Nomo Titolo
Giorgio Silfer Prezidanto
Giacomo Comincini Vicprezidanto
Alessio Giordano Sekretario
Lorena Bellotti Komitatanino
Cristina Stefani Komitatanino

Giorgio Silfer, Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano estas ankaŭ membroj de la scienca komitato. Krome, al tiu apartenas ankaŭ Fabrizio Pennacchietti, Perla Martinelli, Marco Picasso, Tazio Carlevaro kaj Elia Calligari.

Ĉe la Esperanta Kulturservo de la Esperanta Civito estas kelkaj libroj lanĉitaj de IIC kaj aĉeteblaj[6].

Prezidintoj

redakti
Listo de la prezidintoj de IIC
Nomo jaroj
Marco Picasso (1985-1986)
Enrico Beltramini (1987-1995)
Tiziana Rogora (1996-2014)
Giorgio Silfer (2015-)

Referencoj

redakti
  1. IIC asembleos komence de aŭgusto 2020, HEKO, n-ro 739 8-B, la 28-an de julio 2020
  2. HeKo - Perspektivoj por Itala Interlingvistika Centro -https://www.esperantio.net/heko/perspektivoj-por-itala-interlingvistika-centro
  3. HeKo - Akademia konferenco pri esperanto en Pavio -https://www.esperantio.net/heko/akademia-konferenco-pri-esperanto-en-pavio
  4. HeKo - Itala paktinto planas fondi retgazeton -https://www.esperantio.net/heko/itala-paktinto-planas-fondi-retgazeton
  5. HeKo - En Belinzono la unua paŝo al nova (ret)gazeto -https://www.esperantio.net/heko/en-belinzono-la-unua-pasxo-al-nova-retgazeto
  6. Esperanta Kulturservo - IIC -https://kulturservo.esperantio.net/establo/itala-interlingvistika-centro

Vidu ankaŭ

redakti