Bukoliko (el la greka βουκόλος – boukólos – bovopaŝtisto) estas poemo pri paŝtistoj.

Salomon Gessner, Bukolika sceno (1767)

La ĝenro naskiĝis, evoluis el siciliaj, grekaj paŝtistaj kantoj kaj iĝis literatura ĝenro dum la helenismo. Ĝi estas inter dramo kaj eposo.

La unuopaj poemoj konsistas ofte el dialogo de du paŝtistoj.

Gravaj reprezentantoj estis Teokrito, Moŝoso kaj Bion de Smirno (en la greka) kaj Vergilio (en la latina). Vergilio idealigis la senzorgan vivon de la paŝtistoj, kompare al vivo de la urbanoj.

Pliaj latinlingvaj reprezentantoj de la bukoliko estas Kalpurnio Sicilia kaj Nemesiano.