Malfermi la ĉefan menuon

Elio Migliorini

itala geografo kaj esperantisto


Elio MIGLIORINI (naskiĝis la 9-an de marto 1902 en Rovigo, mortis la 7-an de decembro 1988 en Romo) estis unu el la "kaŝitaj kolonoj" de la itala Esperanto-movado.

Elio Migliorini
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1902 (1902-03-09)
en Rovigo
Morto 7-an de decembro 1988 (1988-12-07) (86-jara)
en Romo
Lingvoj Esperantoitala lingvo
Ŝtataneco ItalioItala reĝlando
Familio
Frat(in)o Bruno Migliorini
Profesio
Profesio geografoesperantisto
Information icon.svg
vdr

Li estis eminenta geografo, doktoro, helpanto ĉe Geografia Instituto de Roma Universitato, inter alie membro de la itala scienca akademio kaj profesoro en la roma universitato.

Migliorini lernis Esperanton en 1914. Kun sia frato, la lingvisto Bruno, li aŭtoris Esperanto-legolibron, kiu trairis ses eldonojn ekde 1925. Li krome tradukis kaj verkis pri la historio de la itala movado. Dum pli ol sesdek jaroj Elio Migliorini estis delegito aŭ fakdelegito en Romo kaj Napolo. Li kunlaboris en italaj Esperanto-gazetoj, kaj rolis kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Romo de 1922.

VerkojRedakti

  • Esperanta Legolibro
  • 1982: Pionieri dell'Esperanto in Italia. Roma 1982, 31 p. (itallingva broŝuro kun mallongaj biografioj en la stilo de la Enciklopedio de Esperanto)
  • 1988: L'Esperanto a Roma (1887-1936). Roma 1988, 8 p.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti