Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj
Sciencaj Studoj : bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj estas kolekto de sciencaj artikoloj fare de diversaj aŭtoroj sub la redakto de Paul Neergaard. Ĝi estas eldonita en 1958 okaze de la 50-jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista.
Sciencaj Studoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1958 | |
Urbo | Kopenhago | |
Eldoninto | Internacia Scienca Asocio Esperantista | |
Paĝoj | 241 | |
Enhavo
redakti- NEERGAARD, Paul: Retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco
- COLLINSON, W.E.: Pri "idiotismoj"
- WARINGHIEN, G.: Ĉu vortstatistiko sufiĉas por starigo de bazvortaro
- JE LAISHI: Pri la reformo de la ĉina skriblingvo
- GRIGORJEV, V.P.: Pri "kuniga vokalo" en moderna rusa lingvo
- PRIVAT, Edmond: Verboj de Shakespeare
- WÜSTER, Eugen: La internaciaj simboloj por lingvoj
- MANDERS, W. J. A.: Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata
- SETÄLÄ, Vilho: Kategorioj de vortoj, glosoj, radikoj
- VILBORG, Ebbe: Pri kelkaj manuskriptoj de la Longo-Romano
- MIGLIORINI, Elio: Postsignoj de Romo en la itala pejzaĝo
- PÉREZ, Juan Régulo: De la Hesperidinaj ĝis la Kanariaj Insuloj
- LAPENNA, Ivo: La jura karaktero de rekomendoj
- DJOUDJEFF, Stojan: La genezo de la popolkantoj
- BOULTON, Marjorie: La poezikreado, observita subjektive
- ADCOCK, Cyril John: Percepta defendo kaj subcepteco
- FRÉCHET, Maurice: Pri iuj tipoj de minimumaj surfacoj
- SIRK, H.: Pri ebleco de hazardaj fonografaĵoj
- VÄISÄLÄ, Y.: Pri simplaj astronomiaj objektivoj
- POPOVIĈ, Boĵ: Senpera korektado de la vektoraj elementoj de planedetorbitoj
- KUSTAANHEIMO, Paul: Pri la uzo de ringoj kun involucio en la vektora kalkulo
- ROSENDAHL, Halvor: La kavitacia erozio
- SUGIMURA, Arata: Zona distribuiĝo de geologiaj kaj geofizikaj fenomenoj ĉirkaŭ Japanio
- HARTMAN, P.: La limigantaj facoj de kristaloj
- NIJVELD, W. J.: Praktika uzado de kolorsistemoj, speciale en la farbindustrio
- KAWAMURA, Sin'itirô: Sukeroj de kelkaj japanaj legumenacoj
- JOUIS, E.: Determinado de fosfataj jonoj en sterkoj en formo de bismuta fosfato kaj titrado per dinatria etilendiamino tetra acetato
- LEWIN, Ralph A.: Vitamin-bezonoj de algoj
- MAKKINK, G.F.: La rikoltaĵo depende de la akvomastrumado de la planto
- NEERGAARD, Paul: La saprofita fungoflaŭro de kelkaj hortikulturaj semspecoj
- KLANG, Carl A.: Observoj pri novaj vinbervarioj en Svedujo
- STØP-BOWITZ, Carl: Poliĥetaj novaĵoj el Norvegujo
- OKA, Hidemiti: Eksperimentaj studoj pri metamorfozo de ascidioj
- BALECH, E.: Biooceanografiaj studoj en Argentino
- HARUO HASIMOTO: Seksdeterminado ĉe silkraŭpo (Bombyx mori)
- SHINODA, H.: Ĉu la lokiĝo de umbiliko interrilatas al la vasteco de pelvo
- SEIHO NISHI: Kiamaniere mi komprenas la biogenezon, la formevoluon en la organisma
- THORSEN, Poul: Vero kaj forto en moviĝo
Recenzoj
redakti
|
|
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Libraro Ludovika