Nishi Seiho

japana esperantisto kaj scienca verkisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

NISHI Seiho (japane 西成甫 pron. kiel [niŝi sejho], kun la familinomo literumita ankaŭ Nisi, naskiĝis la 6-an de januaro 1885 en Tokio mortis la 17-an de aŭgusto 1978 en Tokio) estis japana esperantisto, profesoro de anatomio en Imperia Universitato de Tokio.

Nishi Seiho
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1885 (1885-01-06)
en Tokio
Morto 17-an de aŭgusto 1978 (1978-08-17) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

Direktoro de JEI. Vicprezidanto de TEKA. Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. La mondfama anatomo, kiu profesoris en pluraj japanaj universitatoj: Tohoku (1915-1922), Tokio (1922 -1945), Gunma (rektoro, 1946-1961), lernis Esperanton ĉ. 1920 kaj restis aktiva dum pli ol duonajarcento. Jam en 1922 li fondis Esperanto-grupon ("Eskulapida Klubo") ĉe la Universitato de Tokio. Al prof. Nishi kaj tiu klubo ŝuldiĝas granda populareco de la Internacia Lingvo en la medicinistaj rondoj de Japanio. Prof. Nishi estis vicprezidanto de TEKA (antaŭa nomo de UMEA), prezidanto de ISAE kaj prezidanto de Japana Esperanto-Instituto (1945 - 1967). En 1965 li prezidis en la Loka Kongresa Komitato de la 5Oa Universala Kongreso en Tokio, kiun oni ankaŭ nun konsideras la plej bone organizita UK. Pluraj fakaj studoj de prof. Nishi aperis en Esperanto en diversaj periodaĵoj (i. a. Folia anatomica japanica, Medicina revuo, Internacia medicina revuo). Libroforme aperis (1928) lia traduko de Turo de Londono, novelo de Natsume Sôseki, Miologio de la japano ( 1953), anatomia studo Nia korpo (1961 kaj 1964), Tagiĝo de la eŭropa medicino en Japanio (1971), kiu estas traduko de Nishi sed ankaŭ parta reverko kaj prezento de tiu grava medicina teksto el Japanio. Nishi tradukis ankaŭ filozofiajn verkojn (germanajn, ĉinajn kaj hindajn).

Verkoj redakti

  • Elefantiazo kaj filariazo (antauparolo Keiziro Uematu. Nisi kaj Ogata, 1925)
  • Miologio de la japano: statistika raporto pri muskolanomalioj ĉe japanoj (1930)
  • Nia Korpo. Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj (1961, eldonis Gunma Esperanto-Societo Maebaŝi)
  • Problemo pri la individueco kaj la konstitucio el morfofiziologia vidpunkto
  • Pri la ĝenerala diferenciĝo de l' trunkomuskolaro

Tradukoj redakti

  • Lao-tse: La Laoco: Tao-Te-Ĉing au la libro de la moralo
  • Nacume, Sooseki: La turo de Londono (1928, 1960)
  • Rangaku kotohaĵime (kompil. kaj trad. Seiho Nishi kaj aliaj, 1971)

Vidu ankaŭ redakti