Nia Korpo. Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj
Popularscienca libro pri la homa anatomio kaj fiziologio
Nia Korpo estas libro originale verkita en Esperanto fare de Nishi Seiho. Konforme al sia subtitolo "Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj", la verko intencas popularigi kiel funkcias la homa korpo. La verko, kune kun la analoga japana teksto estas reeldonita en 1989.
Nia Korpo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Nishi Seiho | |
Eldonjaro | 1961 | |
Urbo | Maebaŝi | |
Eldoninto | Gunma Esperanto-Societo | |
Paĝoj | 103 | |
ISBN | 7-5372-0051-3 | |
Enhavo
redakti- Enkonduko : la ĉelo kaj la histoj; la organoj kaj la organsistemoj; la homo korpo; la evoluiĝo de la homa korpo; la deveno de la homa speco - la homa filogenezo;
- La skeleta sistemo;
- La muskola sistemo;
- La sistemo de la spirado;
- La sistemo de la digestado;
- La sistemo de l' urinado;
- La sistemo de la generado;
- La sistemo de la cirkulado;
- La sistemo de l' interna sekreciado aŭ la endokrina sistemo;
- La ŝtofŝanĝo aŭ la metabolo;
- La sistemo de la sentado;
- La nerva sistemo;
- La centra nervosistemo;
- La periferia nervosistemo;
- La vojoj en la nerva sistemo.
Recenzoj
redakti
|