Skeleto estas parto de la korpo de homoj kaj aliaj bestoj, kiu provizas la bazan strukturon eltenan de la organismo. Ekzistas du specoj de skeletoj ĉe diversaj bestoj: La ekstera skeleto (ekzoskeleto), kiu formas eksteran kovrilon de la organismo (ekzemple ĉe insektoj), kaj interna skeleto (kelkfoje: endoskeleto), kies strukturo troviĝas ene de la korpo (ĉe vertebruloj, ekzemple ĉe homo) kaj konsistas el ostaro kaj kartilagaro.

Diverseco de skelekoj de variaj specioj, inkluzive de la homo ĉe la supra maldekstra angulo
Endoskeleto de elefanto
Endoskeleto de rano

Krome estas aliaj apartaj similaj specoj. Nome estas ankaŭ hidroskeletoj (aŭ hidrostatikaj skeletoj), kiuj estas eltenataj de fluidaĵoj kaj oftas ĉe senvertebruloj, kaj ĉelskeletoj (aŭ citoskeletoj) kiuj estas retoj de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo. Ĉelskeleton konsistigas filamentoj aktinaj, mikrotubetoj tubulinaj kaj intermezaj filamentoj.

La termino skeleto derivas el la greka σκελετός (skeletós), kiu signifas 'elsekigita'.[1]) Estas ankaŭ aliaj uzoj de la termino. Ĉe domoj oni parolas pri skeleta strukturo. Skeleto estas ankaŭ trabaro de konstruaĵo, de ŝipo[2].

Tipoj de skeletoj redakti

Estas du ĉefaj tipoj de skeletoj: nome solidaj kaj fluidaj. Solidaj skeletoj povas esti internaj, nomitaj endoskeleto, aŭ ekstera, nomita ekzoskeleto, kaj povas esti alimaniere klasigitaj kiel fleksebla (elasta/movebla) aŭ rigida (forta/ne-movebla).[3] Fluidaj skeletoj estas ĉiam internaj.

Ekzoskeleto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekzoskeleto.
 
Ekzoskeleto de formiko.

Ekzoskeletoj estas eksteraj, kaj troviĝas en multaj senvertebruloj; ili enhavas kaj protektas la mildajn histojn kaj organojn de la korpo. Kelkaj tipoj de ekzoskeletoj trairas periodajn mudojn laŭ la animalo kreskas, keil okazas ĉe multaj artropodoj inklude insektojn kaj krustulojn.

La ekzoskeleto de insektoj estas ne nur formo de protektado, sed utilas ankaŭ kiel surfaco por muskola ligelteno, same kiel akvorezista protektilo kontraŭ sekiĝo, kaj sentorgano por interagadi kun la medio. Ankaŭ la konkoj de moluskoj plenumas ĉiujn el tiuj samaj funkcioj, escepte ke plej ofte ĝi ne enhavas sentorganojn.

Ekstera skeleto povas esti tre peza en rilato kun la ĝenerala pezo de animalo, kaj tiele sur tero, organismoj kiuj havas ekzoskeleton estas ĉefe relative malgrandaj. Iom pli grandaj akvaj animaloj povas subteni ekzoskeleton ĉar ties pezo estas malpli konsiderinda subakve. La suda giganta tapiŝ-konko, nome specio de tre grandaj salakvaj tapiŝ-konkoj en la Pacifika Oceano, havas konkon kiu estas enorma kaj laŭ grando kaj laŭ pezo (ĝis 60 cm). Syrinx aruanus estas specio de marheliko kun tre granda konko.

Endoskeleto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Endoskeleto.
 
Endoskeleto de vesperto.
 
Endoskeleto de kastoro montrita ĉe la Muzeo de Osteologio, Oklahomurbo, Oklahomo.

La endoskeleto estas la interna subtena strukturo de animalo, komponita el mineraligitaj histoj kaj estas tipa de vertebruloj. Endoskeletonj varias en komplekseco el funkciantaj pure por subteno (kiel ĉe spongoj), al utilo kiel ligilo por muskoloj kaj kiel mekanismo por transmiti muskolajn fortojn. Vera endoskeleto estas derivita el mezodermaj histoj. Tiaj skeletoj estas ekzemple en ekinodermoj kaj ĥorduloj.

Flekseblaj skeletoj redakti

Flekseblaj skeletoj estas kapablaj moviĝi; tiele, kiam oni aplikas streĉon al skeleta strukturo, ĝi misformiĝas kaj poste revenas al sia origina formo. Tiu skeleta strukturo estas uzata ĉe kelkaj senvertebruloj, por ekzemplo ĉe la ĉarniro de la konko de duvalvulo aŭ ĉe la mesoglea de knidulo kiel ĉe meduzo. Flekseblaj skeletoj estas profitaj ĉar oni bezonas nur kuntiriĝojn de muskoloj por fleksi la skeleton; post la muskola malstreĉo, la skeleto revenas al sia origina formo. Kartilago estas materialo el kiu fleksebla skeleto povas esti komponata, sed plej flekseblaj skeletoj estas formitaj el miksaĵo de proteinoj, polisaĥaridoj, kaj akvo.[3] Por aldona strukturo aŭ protektado, flekseblaj skeletoj povas esti subtenitaj de rigidaj skeletoj. Organismoj kiuj havas flekseblajn skeletojn tipe vivas en akvo, kiu subtenas la korpan strukturon kiam mankas rigida skeleto.[4]

Rigidaj skeletoj redakti

Rigidaj skeletoj ne estas kapablaj je movo okaze de ŝtreĉo, kaj kreas fortan subtenan sistemon plej oftan ĉe surteraj animaloj. Tia skeletotipo estas uzata de animaloj kiuj vivas en akvo pli por protektado (kiel ĉe la konkoj de ciripieduloj kaj helikoj) aŭ por rapid-moviĝantaj animaloj kiuj postulas aldonan subtenon de muskolaro necesa por naĝado tra akvo. Rigidaj skeletoj estas formitaj el materialoj kiel ĥitino (ĉe artropodoj), komponaĵoj el kalcio tiel kiel kalcia karbonato (ĉe ŝtonaj koraloj kaj moluskoj) kaj silikato (por diatomeoj kaj radiuloj)

Ĉelskeleto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉelskeleto.

La ĉelskeleto aŭ citoskeleto (el la greka kytos = ĉelo) estas uzata por stabiligi kaj konservi la formon de ĉeloj. Ĝi estas dinamika strukturo kiu eltenas ĉelformon, protektas la ĉelon, ebligas ĉelan movadon (uzante strukturojn kiel flageloj, cilioj kaj lamellipodia), kaj ludas ŝlosilajn rolojn kaj en intraĉela transporto (la movado de veziketoj kaj de organetoj, por ekzemplo) kaj en ĉela dividado.

Fluidaj skeletoj redakti

Hidrostatika skeleto (hidroskeleto) redakti

Hidrostatika skeleto estas duon-rigida, mildhista strukturo plenigita je likvo sub premo, ĉirkaŭita de muskoloj. Laŭlongaj kaj cirkulaj muskoloj ĉirkaŭ ties korposektoroj ebligas movon per alternado de plilongigo kaj de kuntiriĝoj laŭlonge de ties longo. Ofta ekzemplo de tio estas tervermo.

Organismoj kun skeletoj redakti

Senvertebruloj redakti

 
Meduzo.

La endoskeletoj de ekinodermoj kaj de kelkaj aliaj mild-korpaj senvertebruloj kiaj meduzoj kaj tervermoj estas nomataj ankaŭ hidrostatikaj skeletoj; korpo kavaĵo nome kelomo estas plenigita el keloma fluaĵo kaj la premo fare el tiu fluaĵo funkcias kune kun la ĉirkaŭaj muskoloj por ŝanŝi la formon de la organismo kaj produktas movon.

Spongoj redakti

La skeleto de spongo konsistas el mikroskopaj kalciajsiliciaj spikuloj. La demospongoj estas 90% el ĉiuj specioj de spongoj. Ties "skeletonoj" estas faritaj el spikuloj kiuj konsistas el fibroj de la proteino spongino, la minerala silicia duoksido, aŭ ambaŭ. Kie estas spikuloj el silicia duoksido, ili havas diferencan formon disde tiuj en la aliaj similaj Hexactinellida aŭ vitrospongoj.[5]

Ekinodermoj redakti

La skeleto de ekinodermoj, kiuj estas, inter aliaj, la marsteloj, estas komponita el kalcito kaj malgranda kvanto de magnezia oksido. Ĝi kuŝas sub la epidermo en la mezodermo kaj estas ene de ĉelaj aroj de kadro-formaj ĉeloj. Tiu strukturo tiel formita havas porojn kaj tiele estas firma kaj havas samtempe lumon. Ĝi unuiĝas en malgrandaj kalciaj ostetaĵoj (ostaj platoj), kiuj povas kreskiĝi en ĉiuj direktoj kaj tiele povas anstataŭi la perdon de korpoparto. Konektitaj de juntoj, la unuopaj skeletaj partoj povas esti movataj de la muskoloj.

Vertebruloj redakti

 
Pithecometra: el la verko de Thomas Huxley de 1863 nome Evidence as to Man's Place in Nature, komparitaj skeletoj de simioj kaj homoj.

Ĉe plej vertebruloj, la ĉefa skeleta komponanto estas referencata kiel osto. Tiuj ostoj komponas unikan skeletan sistemon por ĉiu tipo de animalo. Alia ĉefa grava komponanto estas kartilago kiu ĉe mamuloj troviĝas ĉefe en la artiklaj areoj. Ĉe aliaj animaloj, kiaj la kartilagaj fiŝoj, kiuj enhavas ekzemple la ŝarkojn, la skeleto estas komponata entute el kartilago. La segmenta modelo de la skeleto videblas ĉe ĉiuj vertebruloj (mamuloj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj) kaj ties bazaj unuoj ripetiĝas. Tiu segmentohava modelo estas partikularle evidenta ĉe la vertebraro kaj la rip-arejo.

Ostoj, aldone al la subtena funkcio por la korpo, utilas ankaŭ, je ĉela nivelo, kiel stokejo de kalcio kaj fosfato.

Fiŝoj redakti

La skeleto, kiu formas la subtenan strukturon ene de fiŝoj estas farita ĉu el kartilagoj kiel ĉe la Kartilagaj fiŝoj, aŭ el ostoj kiel ĉe la Ostaj fiŝoj. La ĉefa skeleta elemento estas la vertebraro, komponita el artiklataj vertebroj kiuj estas malpezaj sed tre fortaj. La ripoj estas ligitaj al la spino kaj ne estas membroj aŭ membraj ligiloj. Ili estas subtenataj nur de muskoloj. La ĉefaj eksteraj trajtoj de fiŝoj, nome naĝiloj, estas komponitaj ĉu de ostaĵoj aŭ de mildaj spinoj, kiuj kun la escepto de la vosta naĝilo, ne havas rektan konekton kun la spino. Ili estas subtenataj de muskoloj kiuj komponas la ĉefan parton de la trunko.

Birdoj redakti

 
Skeleto de turstrigo, Naturhistoria Muzeo de Tuluzo.

La birda skeleto estas tre adaptitaj al flugo. Ĝi estas tre malpeza, kvankam sufiĉe forta por elteni la penon kaj la streĉojn de ekflugo, flugado, kaj surteriĝo. Ŝlosila adaptaĵo estas la fuzio de ostoj en unuopaj ostigaĵoj, kiaj la pigostilo. Pro tio, birdoj kutime havas pli malgrandan nombron de ostoj ol aliaj surteraj vertebruloj. Ĉe birdoj ankaŭ mankas dentoj aŭ eĉ vera makzelo, kaj anstataŭe ili evoluis bekon, kiu estas multe pli malpeza. La bekoj de multaj birdidoj havas projekciaĵon nome ovodento, kiu faciligas ties elireblon el la amnioza ovo.

Marmamuloj redakti

 
Kalifornia marleono.

Por faciligi la movadon de marmamuloj en akvo, la malantaŭaj mebroj ĉu tute perdiĝis kune, kiel ĉe balenoj kaj manatoj, aŭ unuigitaj en unusola vosta naĝilo kiel ĉe fokuloj (fokoj). Ĉe balenoj, la kolvertebraro estas tipe fuziita, nome adaptaĵo por havigi flekseblecon por stabileco dum naĝado.[6][7]

Homoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa skeleto.
 
Studo de skeletoj, ĉ. 1510, de Leonardo da Vinci.

La homa skeleto konsistas el kaj fuziitaj kaj el unuopaj ostoj subtenitaj kaj suplementataj de ligamentoj, tendenoj, muskoloj kaj kartilagoj. Ĝi utilas kiel skafaldo kiu subtenas organojn, ankrajn muskolojn, kaj protektas organojn kiaj la cerbo, la pulmoj, la koro kaj la mjelo. Kvankam la dentoj ne konsistas el histo komune troviĝas en ostoj, la dentoj estas kutime konsiderata kiel membroj de la skeleta sistemo.[8] La plej granda osto en la korpo estas la femuro en la supra parto de la kruro, kaj la plej malgranda osto estas la piedingo en la meza orelo. Ĉe plenkreskulo, la skeleto enhavas ĉirkaŭ 14% el la totala korpopezo,[9] kaj duono de tiu pezo estas akvo.

Fuziitaj ostoj estas tiuj de la pelvo kaj de la kranio. Ne ĉiuj ostoj estas interkonektitaj rekte: estas tri ostoj en ĉiu meza orelo nome la ostetoj kiuj artikliĝas nur unu kun alia. La hioido, kiu situas en la kolo kaj utilas kiel ligejo por la lango, ne artikliĝas kun aliaj ostoj de la korpo, kaj estas subtenitaj de muskoloj kaj ligamentoj.

Estas 206 ostoj en la skeleto de homa plenkreskulo, kvankam tiu nombro dependas ĉu la pelvaj ostoj (nome koksaj ostoj ambaŭflanke) estas kalkulitaj kiel unu aŭ tri ostoj de ĉiu flanko (iliumo, iskio, kaj pubio), ĉu la kokcigo aŭ vostosto estas kalkulita kiel unu aŭ kvar separataj ostoj, kiaj tio ne enkalkulas la variajn vormajn ostojn kiuj aperas inter kraniaj suturoj. Simile, la sakro estas kutime enkalkulita kiel unusola osto, pli ol kvin fuziitaj vertebroj. Estas ankaŭ variebla nombro de malgrandaj sesamoidaj ostoj, komune troviĝantaj en tendenoj. La patellapatelo ĉiuflanke estas ekzemplo de pli granda sesamoida osto. La pateloj estas enkalkulitaj en la totalo, ĉar ili estas konstantaj. La nombro de ostoj varias inter individuoj kaj laŭ la aĝo - ĵus naskitaj beboj havas ĉirkaŭ 270 ostojn[10][11][12] kelkaj el kiuj kunfuziiĝas. Tiuj ostoj estas organizitaj laŭ laŭlongeca akso, nome la aksa skeleto, al kiu estas ligita la membra skeleto.[13]

Necesas 20 jaroj por ke la homa skeleto atingu sian plenan disvolvigon. Ĉe multaj animaloj, la skeletaj ostoj enhavas ostam medolon, kiu produktas sangoĉelojn.

Estas kelkaj ĝeneralaj diferencoj inter la maskla kaj virina skeletoj. La maskla skeleto, por ekzemplo, estas ĝenerale pli granda kaj pli peza ol la ina skeleto. Ĉe la ina skeleto, la ostoj de la kranio estas ĝenerale malpli angulhavaj. La ina skeleto havas ankaŭ pli larĝan kaj pli mallongan brustoston kaj pli sveltajn pulsojn. Estas gravaj diferencoj inter la maskla kaj la ina pelvoj kiuj estas rilataj al la inaj kapabloj por gravedeco kaj nasko. La ina pelvo estas pli larĝa kaj pli naprofunda ol la maskla pelvo. Inaj pelvoj havas ankaŭ pli grandan pelvejon kaj pli larĝan kaj pli cirklan pelvan ejon. La angulo inter la pubaj ostoj estas pli akraj ĉe maskloj, kio rezultas en pli cirkla, pli mallarĝa, kaj preskaŭ kor-forma pelvo.[14][15]

Malsanoj kaj misordoj de la homa skeleto redakti

La homa skeleto povas suferi diversajn malsanojn kaj misordojn; kelkaj el la plej oftaj el tiuj estas la osteoporozo kaj la artrozo. Kelkajn malsanojn, misordojn kaj akcidentojn kiuj povas suferigi la skeletan sistemon oni listigas jene:

 
Skeleto de bebo kun rakito, 1881,
  • Frakturoj
  • Ostomedolito: Infekto de la osta medolo kaj de la apuda osta histo.
  • Ostonekrozo aŭ osta nekrozo: Morto de la ĉeloj de parto aŭ de tuta osto.
  • Osta kancero unuaranga. Estas unu el multaj diverstipaj kanceroj.
  • Ostosarkomo: Sarkomo estas la ĝeneraliga nomo kiun ricevas la malignaj tumoroj de la konjunktaj kaj eltenaj histoj, dum ostosarkomo aparte referencas al la malignaj tumoroj de la osta histo.
  • Ostomalatio: Plimoliĝo de la osta histo, okazigita de nesufiĉa kalkiĝo; ĝi montriĝas per rompiĝemo, fleksebleco kaj misformeco de la ostoj kaj ankaŭ per forta doloro.
  • Rakito: Misordo propra de laktonutrita bebo, karakterizata per osta distrofio pro difekta mineraligo de la osto.
  • Ostoporozo: Misordo karakterizita per maldikiĝo de la trabekuloj kaj de la korteksa membrano de la ostoj, kun plilarĝiĝo de la medolas spacoj.
  • Ostopetrozo: Laŭvorte "ŝtonaj ostoj", rara denaska malsano en kiu la ostoj estas tro densaj.
  • Osteogenesis imperfecta: Hereda malsano karakterizita per difekta formado de la osta matrico, kio rezulras en granda rompiĝemo de la ostoj.
  • Akromegalio: Malsano okazigita pro la ekzisto de hipofiza tumoro produktanto de la kreskohormono, kiu aperis en plenkreska aĝo. Ĝi ĝenerale karakteriziĝas per kresko de la manoj, piedoj, makzelo, kaj ĝenerale de ĉiuj distaj partoj.
  • Aĥondroplazio: Denaska misordo, karakterizita per manko de kreskiĝo de ostoj laŭlonge kun periosta dikiĝo; ĝi produktas nanecon kiu tuŝas nur la kvar membrojn.
  • Naneco: Ĝi estas la postresto de laŭlonga kresko ĉe homo. La vera naneco ne estas malsano ĉe la afrikaj pigmeoj kaj kelkaj sudaziaj grupoj; tie la averaĝa alto de la popolraso estas pli malalta ol tiu de aliaj mondoregionoj (ĉ. 130–150 cm). La plej oftaj formoj de la heredita naneco estas la aĥondroplazio, la hipoĥondroplazio kaj la diastrofala naneco.
  • Saturnismo aŭ plumbovenenado: Estas la venenado jen akuta jen kronika pro plumbo aŭ aliaj pezmetaloj. Tiaj venenadoj tuŝas ĉefe aparte al la osta histo.
  • Siringomedolio: Misordo de la osta medolo karakterizita anatomie pro la formado de kavaĵoj en ties interno.
  • Skoliozo: Flanka devojiĝo de la vertebraro, kiu adoptas sinuan formon.

Uzoj redakti

En taksonomio redakti

 
Bildo de homa skeleto en verko de la nomita patro de la anatomio, nome Andreo Vesalio.

Tradicie la diversaj sciencaj klasigoj de specioj uzis historie la apartajn diferencojn de la skeletoj por klasigi la diversajn speciojn. Foje unusola osto (ekzemple fosilia) sufiĉis por priskribi difinitan specion. Krome tiu ununura peco sufiĉis por priskribi apartajn anatomiajn trajtojn (ekzemple dentotruo en osto utilis por bildigi almenaŭ parte la koncernan denton).

En arkeologio redakti

La ostoj de la skeleto estas unu de la nuraj histoj (kun dentoj) kiuj havas longan vivodaŭran konservadon en ampleksa gamo de fizikaj kaj kemiaj kondiĉoj. Tiel arkeologoj povis dedukti gravan informaron el la skeletoj trovitaj en tomboj en tre diversaj kulturoj, epokoj kaj mondoregionoj. Aparte paleontologoj povis trovi informaron pri praloĝantoj, tre utilaj por kompreni la vivon en la prahistorio; kaj aparte la ostoj de animaloj (foje montrantaj markojn de dentoj) trovitaj en la sama loko kun homaj skeletoj (aŭ ties restaĵoj) povis havigi informaron pri tio kion prauloj manĝis.

En historio redakti

Laŭlonge de la lastaj du jarmiloj la Katolika Eklezio (kaj aliaj kristanaj eklezioj) praktikis kutimon adoradon de supozitaj estaĵoj de sanktuloj aŭ aliaj ekleziaj gravuloj (relikvoj), kiuj ĉefe konsistis el ostoj, pli malofte tuta skeleto aŭ aliaj korpopartoj (sango en Napolo, haŭtaĵoj, dentoj, haroj ktp.).

Aparte estis kutimo forpreni kraniojn de gravuloj (ne nepre religiuloj) por tre diversaj celoj: adorado, studado de apartaĵoj (frenologio, ktp. Tiukadre ofte kranioj de apartaj famuloj sekvis tre rimarkindajn historiojn. Oscuro y Lucientes estas belega dokumenta filmo (2018) de Samuel Alarcón kiu esploras en la figuro, la medio kaj la verko de la aragona pentristo Francisco de Goya en klopodo klarigi kio okazis al la malaperinta kapo de lia kadavro. La pentristo mortinta dum sia franca ekzilo en Bordozo estis entombigita en tiea tombejo. Neniu el Hispanio, nek iu samfamiliano, reklamis sian korpon. Post jardekoj da forgeso, la hispana tiea konsulo, nome Joaquín Pereyra, sukcesis akiri permeson por eltombigi la kadavron kaj translokigi ĝin honore al Hispanio. Kiam oni faris la unuan taskon, okazis surprizo: la kranio de Goya estis malaperinta. Nur post longaj prokrastoj, finfine la kadavro estis transportita kaj reentombigita en Madrido... senkape. La unuaj esploroj estas ĉu kuracisto antaŭ la entombigo (do la nokton de la morto) jam detranĉis la kapon por postaj esploroj aŭ aliaj agoj; sed finfine tio estas malakceptita de la filmo: ne estis restaĵoj de tio kaj la kadavro estis entombigita kun ĉapo, do estis enterigita ankaŭ kun kapo: ne havas sencon kun ĉapo kaj sen kapo.

 
Dionisio Fierros pentris la kranion de la aragona pentristo Francisco de Goya.

La venonta fadeno estas pentraĵo de Dionisio Fierros kiu portas indikon ‘Cráneo de Goya pintado por Fierros’ (Kranio de Goya pentrita de Fierros). Tiu estis protektito de la Markizo de San Adrián, amiko de Goya en Bordozo; eble ambaŭ, aŭ unu el ili, faris aŭ ordonis la senkapigon en la tomba kripto. Fierros havis la kranion kaj pentris ĝin meze de la 19a jarcento, sed tiam ne oni sciis ankoraŭ, ke mankas la kapo en la tombo. La sekva ero de la ĉeno estas Dionisio Gamallo, nepo de Fierros, kiu en gazetartikolo publikigita jam en 1943 pridemandis sin: “¿Robó mi abuelo la calavera de Goya?” (Ĉu mia avo rabis la kranion de Goya?). El tio sekvis esploroj en la familio de Gamallo: ŝajne iu el lia familio portis la kranion kiel helpilo en studoj de medicino en la Universitato de Salamanko kaj tie oni perdas la spuron.[16][17][18]

Nur kelkajn jarojn antaŭe sekvis similan sorton la kranio de la muzikisto Joseph Haydn, kun simila esplorado sed kun pli pozitiva rezulto. Oni decidis eltombigi la restaĵojn de Joseph Haydn en 1820 kaj translokigi ilin al Eisenstadt en la Haydn-preĝejon. Kiam oni dum tiuj ĉi laboroj malfermis la ĉerkon, mankis la kranio de la komponisto. Reserĉoj rezultigis, ke la sekretario de la princo Esterhazy – Joseph Carl Rosenbaum, partiano de la kraniodoktrino de Franz Joseph Gall – subaĉetis la entombigiston, malliberej-administranton kaj du Vienajn oficistojn, por ok tagojn post la entombigo kaŝe malfermi denove la tombon kaj ŝteli la kranion. La kaŝejo de la ŝtelita kranio komence ne estis trovebla, kaj tial oni translokis la senkapan kadavron al Eisenstadt, por tie entombigi ĝin. Poste la malliberej-administranto Johann Peter transdonis al la polico supozatan kranion de Haydn. La veran kranion sekretario Rosenbaum postlasis al sia amiko Peter kun la ordono, destini la relikvon al la konservatorio. Sed nek Peter nek lia vidvino kuraĝis fordoni la kranion; la kranio migris ankoraŭ tra kelkaj manoj, antaŭ ol ĝi en 1895 eniris la posedon de la Societo de la Muzikamikoj en Vieno, en kies muzeo ĝi troviĝis ĝis 1953. Post kiam jam unuan fojon redono de la kranio lastminute fiaskis, en la jaro 1954 post solena procesio de Vieno al Eisenstadt oni povis reunuigi la kranion kun la cetero de la ostoj. La skulptisto Gustinus Ambrosi rajtis enmeti ĝin en la ĉerkon kaj per tio finfine post 145 jaroj restarigi la mortoripozon (kranio inkludita) de Joseph Haydn.

Aliaj uzoj redakti

En la pasinteco oni uzis skeletojn en instruado de anatomio, sed en la aktualo pro etikaj tialoj homajn skeletojn oni ne rajtas uzi en universitatoj kaj esplorcentroj. Krome nuntempe estas facile produkti industrie surogatojn de skeletoj, ekzemple el plasto.

Barato estis unu de la landoj plej abundaj havigantoj de skeletoj antaŭ tiea registaro malpermesis la eksportadon de skeletoj en 1985. Kiel ĉe aliaj komercokampoj, estas eksterleĝa nigra merkato kiun la aŭtoritatoj de kelkaj landoj klopodas por haltigi. Organizitaj grupoj administras ties internaciajn komercoretojn. Spite tre grandan malmuntadon de tiu nigra merkato en 2001, ŝajnas, ke tia komerco tre enspeziga ankoraŭ ekzistas.[19][20]

Alia aktuala pli etika praktiko, koincide kun la progreso en transplantado, konsistas en la uzado de difinitaj ostoj el skeleto por anstataŭi tre difektitan aŭ malsanan oston de paciento.[21][22][23]

Bildoj redakti

 
Imagen del libro de Thomas Huxley de 1863 Evidence as to Man's Place in Nature, la famosa comparación entre los esqueletos de monos y humanos.

Simboloj redakti

 
Piratflago Jolly Roger (Gaja Roĝero).

Referencoj redakti

  1. Oxford Dictionary of English 2nd edition 2005
  2.    skeleto en ReVo
  3. 3,0 3,1 Barnes, Edward E.; Fox, Richard S.; Barnes, Robert D. (2003). Invertebrate zoology : a functional evolutionary approach (7a eld.). Belmont, Calif. [u.a.]: Thomson, Brooks/Cole. ISBN 0-03-025982-7.
  4. Pechenik, Jan A.. (2015) Biology of the Invertebrates, ‑a eldono, Nov-Jorko: McGraw-Hill Education. ISBN 978-0-07-352418-4.
  5. Barnes, Robert D.. (1982) Invertebrate Zoology. Philadelphia, PA: Holt-Saunders International, p. 105–106. ISBN 0-03-056747-5.
  6. Beluga Whale. Yellowmagpie.com (2012-06-27). Alirita 2013-08-12.
  7. About Whales. Whalesalive.org.au (2009-06-26). Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita 2013-08-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita 2021-08-20.
  8. "Skeletal System: Facts, Function & Diseases", Live Science. Kontrolita 2017-03-07.
  9. (1977) “The Allometric Relationship of Skeleton Weight to Body Weight in Teleost Fishes: A Preliminary Comparison with Birds and Mammals”, Copeia, p. 160–163. doi:10.2307/1443520. 
  10. Miller, Larry. We’re Born With 270 Bones. As Adults We Have 206. Ground Report (2007-12-09). Arkivita el la originalo je 2016-08-14. Alirita 2018-03-24.
  11. How many bones does the human body contain?. Ask.yahoo.com (2001-08-08). Alirita 2010-03-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2018-03-24.
  12. Skeleto en homesplorado
  13. Tözeren, Aydın. (2000) Human Body Dynamics: Classical Mechanics and Human Movement. Springer, p. 6–10. ISBN 0-387-98801-7.
  14. Balaban, Naomi. (2008) The Handy Anatomy Answer Book. Visible Ink Press, p. 61. ISBN 978-1-57859-190-9.
  15. Stein, Lisa. (2007) Body The Complete Human: How It Grows, How It Works, And How to Keep It Healthy And Strong. National Geographic Society, p. 73. ISBN 978-1-4262-0128-8.
  16. Kiko Vega, Atlántida Film Fest 2019: 'Oscuro y Lucientes': extraordinario documental sobre la desaparición de la cabeza de Goya Alirita la 17an de aprilo 2020.
  17. Javier López Iglesias, ¿Dónde está la cabeza de Goya? Alirita la 17an de aprilo 2020.
  18. BEGOÑA PIÑA, El macabro misterio de Goya decapitado MADRID 17/11/2018 Alirita la 17an de aprilo 2020.
  19. La boutique à squelette[rompita ligilo]. Konsultita la 21/04/2013
  20. Inside India (en). Konsultita la 21/04/2013.
  21. Klokkevold PR, Jovanovic SA (2002). "Advanced Implant Surgery and Bone Grafting Techniques". En Newman MG, Takei HM, Carranza FA (eld.). Carranza's Clinical Periodontology (9a eld.). W.B. Saunders. pp. 907–8. ISBN 9780721683317.
  22. LeGeros RZ (Februaryo 2002). "Properties of osteoconductive biomaterials: calcium phosphates". Clinical Orthopaedics and Related Research. 395 (395): 81–98. doi:10.1097/00003086-200202000-00009. PMID 11937868.
  23. Urist MR (Februaro 2002). "Bone: formation by autoinduction. 1965". Clinical Orthopaedics and Related Research. 395 (395): 4–10. doi:10.1097/00003086-200202000-00002. PMID 11937861.

Bibliografio redakti

  • Pechenik, Jan A.. (2015) Biology of the Invertebrates, 7‑a eldono, McGraw-Hill Education. ISBN 978-0-07-352418-4.
  • (1977) “The Allometric Relationship of Skeleton Weight to Body Weight in Teleost Fishes: A Preliminary Comparison with Birds and Mammals”, Copeia 1977, p. 160–163. doi:10.2307/1443520. 
  • Tözeren, Aydın. (2000) Human Body Dynamics: Classical Mechanics and Human Movement. Springer. ISBN 0-387-98801-7.


Vidu ankaŭ redakti