Franz Joseph GALL (naskiĝinta la 9-an de marto 1758 en Tiefenbronn, mortinta la 22-an de aŭgusto 1828 en Montrouge) estis germana anatomo kaj frenologo.

Franz Joseph Gall
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1758 (1758-03-09)
en Tiefenbronn
Morto 22-an de aŭgusto 1828 (1828-08-22) (70-jaraĝa)
en Montrouge
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Grandduklando BadenoFrancio
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Vieno
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrosciencisto • frenologo • anatomo • neŭrologo
vdr
Franz Joseph Gall, anatomo

Vivo redakti

Post studoj en Strasburgo kaj Vieno li iĝis kuracisto en Vieno. Post la furora eldono de »Philosophisch-medizinischen Untersuchungen über Natur und Kunst im gesunden und kranken Zustand des Menschen« (Vieno 1791) li prelegadis pri (pseŭdosciencaj) kranio-interpretadoj. Tiaĵojn fari baldaŭ malpermesitis al li, almenaŭ en Vieno. Ankaŭ dum vojaĝoj tra Germanujo li serĉis novajn adeptojn por siaj ĉarlatanaĵoj. Sed certe ankaŭ tie multaj kontraŭdiris tiajn doktrinojn. Tamen ne malmultaj gravuluj (ekz. Johann Wolfgang Goethe) kredis liajn asertojn. En 1807 li aktivis en Parizo kaj poste en Londono.

Gall ja pliriĉigis la sciencojn de anatomio kaj cerebra fiziologio per pluraj inteligentaj observoj. Koncerne frenologion li daŭre agis nescience.

Verkis li: »Introduction an cours de physiologie du cerveau« (Parizo 1808); kune kun Spurzheim: »Recherches sur le systéme nerveux« (Parizo 1869) kaj »Anatomie et physiologie du systéme nerveux« (Parizo 1810–20, kun atlaso kun kuprogravuraj tabuloj); »Des dispositions innées de l'âme et de l'esprit« (Parizo 1812); »Sur les fonctions du cerveau et sur celles de chacune de ses parties« (Parizo 1822).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 275 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti