Montrouge
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montrouge (stacidomo). |
Montrouge [mɔ̃ʁuʒ] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Hauts-de-Seine, en la regiono Francilio. Ĝi havis 48 410 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Montrouge | ||
---|---|---|
La urbodomo de Montrouge | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Hauts-de-Seine | |
Arondismento | Antony | |
Kantono | Montrouge | |
Komunumaro | Communauté de communes de Châtillon-Montrouge | |
Urbestro | Jean-Loup Metton (2008–2014) | |
Insee-kodo | 92049 | |
Poŝtkodo | 92120 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 48 410 (2009) | |
Loĝdenso | 23 386,5 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 49′ N, 2° 19′ O (mapo)48.816392.32111Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 19′ O (mapo) | |
Alteco | 67 ĝis 85 m | |
Areo | 2,07 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Montrouge troviĝas sude de Parizo (ĝi havas limon kun la 14-a arondismento norde). La aliaj najbaraj komunumoj estas Gentilly oriente, Arcueil sudoriente, Bagneux sude, Châtillon sudokcidente kaj Malakoff okcidente.
Montrouge havas du metrostaciojn: Châtillon - Montrouge (linio 13) kaj Mairie de Montrouge (linio 4) malfermita la 23-an de marto 2013. Tria metrostacio Barbara (linio 4) situanta inter komunumoj Montrouge kaj Bagneux estis malfermita la 13-an de januaro 2022.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 92049-Montrouge (france). Alirita la 14-an de decembro 2012.