Veziketo aŭ vezikulo (latine vesicula:"veziketo") estas mikroskope eta de ronda ĝis ovala veziketo en la ĉelo, kiu estas ĉirkaŭata per simpla membrano. La veziketo formas tiel propran ĉelkomponanton, en kiuj okazas la diversaj ĉelaj procezoj. Laŭ speco de la internaj enzimoj, oni distingas inter diversaj tipoj de veziketoj: lizosomoj, mikrokorpetoj, peroksisomoj kaj glioksisomoj.

Ĝi havas la diametron de kelkcent nanometrojn kaj troviĝas en la citoplasmo].


Veziketo (vesiculum) estas ankaŭ vezikoforma larĝiĝo de la funga hifo, ekz. ĉe la pinto de la konidangio (conidangiumkonidiujo) de Aspergilo aŭ sur endotrofa mikorizo.

Vidu ankaŭ redakti