Peroksisomo (glioksisomo en rezerva histo de plantaj grajnoj), ankaŭ nomata mikrokorpeto estas evolucie tre malnovaj ĉelorganoj en eŭkariotaj ĉeloj. Ili konsumas, uzas en la multflanka metabolismo oksigenon kaj tiel estas rigardataj kiel la unuaj senvenenigaj aparatoj, por kies apero necesis oksigenentena atmosfero.

Konstruo, funkciado redakti

Temas pri malgrandaj (diametro de 200 - 500 nm) vezikloj, ĉirkaŭitaj per simla membrano kaj kiuj troviĝas en citoplasmo de ĉelo. Peroksisomoj enhavas enzimojn, (oksidado), kiuj deprenas hidrogenon de la diversaj substratoj kaj kunligas per molekulara oksigeno al hidrogena peroksido. La hidrogenperoksidon malkonstruas peroksidazo, de kie la nomo de la organelo. Nombro, grando, konstruo de la peroksisomo dependas de ĉeltipo kaj evoluaj kondiĉoj.

En la peroksisomoj troviĝas ĉ. 60 monooksigenazoj kaj oksidazoj (enzimoj), kiuj katalizas la oksidativan malkonstruon de grasacidoj, alkoholoj kaj aliaj materialo.

malkonstruo de hidrogenperoksido:
2 H2O2 → 2 H2O + O2.

Glioksisomoj redakti

Glioksisomoj ricevis la nomon de tio, ke ili partoprenas en la glioksilat-ciklo. La enzimoj de la glioksisomo ebligas malkonstruon de grasoj kaj konstruon de ekz. sukeroj, proteinoj.

Literaturo redakti

  • Alberts, B. et. al.: Molecular Biology of the Cell. Garland Science, 4. Auflage, 2002. ISBN 0815340729.
  • Campbell, N.; u. a.: Biologie. 1. Aufl., 1. korrigierter Nachdr., Spektrum Akademischer Verlag 1997, Heidelberg. ISBN 3-8274-0032-5 .