Grasacido
Grasacidoj estas saturitaj aŭ nesaturitaj multkarbonaj karbonacidoj, formitaj baze de triglicerido. Liberforme ili troviĝas nur en malgranda kvanto en la vivuloj, sed kiel esteroj kaj amidoj aperas en kelkaj grupoj de lipidoj (fosfolipidoj, sfingolipidoj, neŭraj grasoj). Preskaŭ ĉiu naturdevena grasacido estas necikla, ne disbranĉiĝanta, monokarbonacido kun para karbonnombro.
Saturitaj grasacidoj havas nur unuopaj ligojn inter siaj karbon-atomoj. Nesaturitaj grasacidoj havas almenaŭ unu duoblan ligon inter du najbaraj karbon-atomoj; laŭ sia resuma formulo ili do enhavas malpli da hidrogenaj atomoj, ne estas "saturitaj" per hidrogeno.
EkzemplojRedakti
Saturitaj grasacidojRedakti
- butanata acido CH3(CH2)2COOH
- valerata acido CH3(CH3)10COOH
- kaprilata acido CH3(CH2)8COOH
- laŭrata acido CH3(CH2)10COOH
- miristata acido CH3(CH2)12COOH
- palmitata acido CH3(CH2)14COOH
- stearata acido CH3(CH2)16COOH
Nesaturitaj grasacidojRedakti
- mononesaturitaj (unuloke nesaturitaj) grasacidoj:
- polinesaturitaj (plurloke nesaturitaj) grasacidoj:
BildaroRedakti
TerminologioRedakti
La ĉi-supre uzata signifo de "saturi" ne troviĝas en NPIV (2002) sub "saturi", sed ja la ekzemplo "saturita acido".
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Kutimuzaj nomoj de grasaj acidoj Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine artikolo de Anthony Lucas en Scienca Revuo 2 (2013), 77-87.
- http://www.ynet.co.il/articles/0,7340,L-3102000,00.html
- http://webbook.nist.gov/cgi/cbook.cgi?Name=Arachidonic+Acid&Units=SI
- http://www.durhamtrial.org Raporto pri influo de grasacidoj al lernado angle
- http://www.scientificpsychic.com/fitness/fattyacids.html