Trigliceridoj estas la plej granda grupo de lipidoj, kiuj konsistas el la esteroj de glicerino kun tri grasacido. (en mallarĝa senco oni nomas triglicerido nur la solidstatajn grasacidajn glicerinesterojn (ĉe plantoj oni nomas ofte pri plantaj oleoj).

Ekzempla strukturformulo de triglicerido kun tri malsamaj grasaj acidoj (unu saturita, du nesaturitaj).
Ĝenerala strukturformulo de triglicerido,
R estas karbona ĉeno.

La diversaj trigliceridoj diferencas per la longo de la karbonĉeno kaj la (ne)saturiteco de la gras-acidoj.

Ju pli nesaturita estas la triglicerido, des pli alta estas la fandopunkto, tiel la grasa-olea distingo havas specifan sencon ne nur priskriban.

La trigliceridoj ne solviĝas en akvo, sed solviĝas en etero, kloroformo, karbon-tetraklorido.

La energio liberiĝanta dum la oksidado estas la duobla de tiu de la karbonhidratoj kaj proteinoj. Tiel la trigliceridoj estas bonaj deponaĵoj por la bestoj kaj deponiĝas en certaj partoj de la besta organismo en relative granda parto.

Ili troviĝas ankaŭ kun aliaj lipidoj en multaj ĉeloj, ĉefe en la membranoj.