La Arganio (Argania spinosa, sin. A. sideroxylon Roem. & Schult.) estas specio de arbo endemia de la kalkoŝtona duondezerta Susa valo de sudokcidenta Maroko kaj de la alĝeria regiono de Tindufo en la okcidenta mediteranea zono. Ĝi estas la sola specio de la genro Argania.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arganio
Folioj, floroj kaj nematuraj fruktoj
Folioj, floroj kaj nematuraj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikacoj Ericales
Familio: Sapotacoj Sapotaceae
Genro: Argania
Roem. & Schult.
Argania spinosa
(L.) Skeels
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La arganio havas alton de 8-10 metroj, kaj vivas ĝis 150-200 jaroj. Ĝi estas dorna, kaj havas sulkigitan trunkon. La folioj estas mallarĝaj, 2-4 cm longaj, ovalaj kun rondigitaj apeksoj. La floroj estas malgrandaj, kun kvin palaj flav-verdaj petaloj; florado okazas aprile. La frukto longas 2-4 cm kaj larĝas 1,5-3 cm, kun dika, amara ŝelo kiu ĉirkaŭas dolĉ-odorantan sed gustokoruptantan tavolon de pulpa perikarpo. Tiu ĉi ĉirkaŭas la tre duran nukson, kiu entenas unu (eventuale du aŭ tri) malgrandan, oleoriĉan semon. La frukto forprenas pli ol jaron por maturiĝi, kaj estas matura en juniojulio de la sekvanta jaro.

La arganiaj duonarbaroj nuntempe kovras proksimume 8 280 km² kaj estas signitaj kiel biosfera rezervejo de UNESKO. Ilia arealo estas reduktita je proksimume 50% dum la lastaj 100 jaroj. Tio estas ŝuldata al la produktado de lignokarbo, al paŝtado, kaj al ĉiampli intensa kultivado. La plej bona espero por la konservado de la arbaroj estas entenata en la freŝdata disvolviĝo de prospera eksportkomerco pri argania oleo kiel altvalora produkto.

Uzado redakti

 
Kaproj sur arganio

En iuj partoj de Maroko, la arganio anstataŭas la rolon de la olivarbo kiel fonto de nutraĵo, argania oleo, konstruligno kaj brulligno en la berbera komunumo. Precipe apud Essaouira, la arganio ofte estas surgrimpata de kaproj.

Fruktoj redakti

La arganiaj fruktoj defalas julie, kiam ili estas nigraj kaj sekaj. Ĝis tiu tempo, gardistoj malebligas al kaproj la eniron de la arganiaj duonarbaroj. Rajtoj por kolekti la fruktojn estas kontrolataj de leĝo kaj vilaĝaj tradicioj. La restantaj nuksoj post konsumado far kaproj, estas kolektataj. Sed la oleo kiu estas produktata el tiuj nuksoj havas malplaĉan guston, kaj ne estas uzata por homa konsumado [1].

Argania oleo redakti

 
Argania duonarbaro nordoriente de Taroudant

La argania oleo estas produktata far pluraj kooperativoj de virinoj en sudokcidenta Maroko. La plej laborintensiva parto de oleo-eltirado estas la forigo de la pulpo (uzado kiel bestonutraĵo) kaj la permana rompado, inter du ŝtonoj, de la dura nukso. Tiam la semoj estas forigataj kaj singarde iome rostataj. Tiu ĉi rostado atribuas al oleo ties distingiga, nuksa aromo. La tradicia tekniko por oleo-eltirado estas la frotado de la rostitaj semoj al pasto, kun iome da akvo, per man-moviganta rotacianta muelilo. Tiam la pasto estas pinĉata inter la manoj por ekstrakti la oleon. La eltirita pasto ankoraŭ estas oleo-riĉa kaj estas uzata por besta nutraĵo. Oleo produktita tiamaniere povas konserviĝi dum 3–6 monatoj, kaj estas farita laŭ la bezonoj en familio, ekde proviso de kernetoj, kiuj konserviĝas nemalfermitaj dum 20 jaroj. Sek-premado nuntempe estas ĉiam pli grava por oleo destinata al vendado. Pere de tiu ĉi metodo oleo povas konserviĝi dum 12-18 monatoj, kaj ekstraktado estas multe pli rapida.

La oleo enhavas 80% nesaturitajn grasacidojn, estas riĉa je volatilaj grasacidoj kaj pli bone kontraŭstaras oksidiĝon ol oliv-oleo. Argania oleo estas uzata por saŭci panon, je kuskuso, salatoj kaj similaj uzadoj. Saŭco por pano konata kiel amlou estas farata ekde argania oleo, migdaloj kaj ternuksoj, kelkfoje dolĉigata per mielosukero. La ne-rostita oleo tradicie estas uzata por la flegado de haŭtmalsanoj, kaj estas trovinta la favoron de la eŭropaj kosmetikaj manufakturistoj. La argania oleo estas vendata en Maroko kiel luksaĵo (kvankam malfacile trovebla ekster la regiono de la produktado), kaj estas ĉiam pli demandata de eŭropaj kosmetik-firmaoj. Estis malfacile por aĉeti ekster Maroko, sed en 2000-2001 argania oleo iĝis moda nutraĵo en Eŭropo kaj Nordameriko. Nuntempe ĝi estas disvastiĝinte disponebla en specialigintaj butikoj kaj, foje, en ĉiovendejoj. Ĝia prezo (40-50 Usonaj dolaroj por 500 ml) estas okulfrapa kompare kun tiu por aliaj specoj de oleo.

 
Tradicia preparado de argani-oleo



Argania oleo enhavo :

Kulturo redakti

La arganio bezonas asociigi sin kun Glomeromycetes.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Nouaim 2005

Bibliografio redakti

 
Argania spinosa - Muzeo de Tuluzo
  • itale Cristiano, Luigi e De Martino, Gianni 2000 : Marocco atlantico. In terra di Argania. Erboristeria domani, 233 , 78–85.
  • angle Lybbert, T.J. 2007 : Patent Disclosure Requirements and Benefit Sharing: A counterfactual case of Morocco’s argan oil. Ecological Economics, 64, 12–18.
  • angle Lybbert, T.J. & C.B. Barrett, C.B. 2004 : Does Resource Commercialization Induce Local Conservation? A Cautionary Tale from Southwestern Morocco. Society & Natural Resources, 17, 413–430.
  • angle Lybbert, T.J. ; Barrett, C.B. and Najisse, H. 2002 : Market-Based Conservation and Local Benefits: The Case of Argan Oil in Morocco. Ecological Economics, 41, 125–144.
  • france M'Hirit O.; Bensyane, M. ; Benchekroun, F. ; El Yousfi, S.M. ; Bendaanoun M. 1998 : L'arganier: une espèce fruitière-forestière à usages multiples. Pierre Mardaga. ISBN 2-87009-684-4
  • angle Morton, J.F. & Voss, G.L. 1987 : The argan tree (Argania sideroxylon, Sapotataceae), a desert source of edible oil. Economic Botany, 41/2, 221–233.
  • france Nouaim, Rachida 2005 : L'arganier au Maroc: entre mythes et réalités. Une civilisation née d'un arbre, une espèce fruitière-forestière à usages multiples. L'Harmattan, Paris. ISBN 2-7475-8453-4
  • angle Prendergast, H.D.V. & C.C. Walker, C.C. 1992 : The argan: multipurpose tree of Morocco. Kew Magazine. 9/2, 76–85.
  • angle Solowey, Dr Elaine M. 2006 : Supping at God's table. Thistle Syndicate, 55-76. ISBN 0-9785565-1-8

Eksteraj ligiloj redakti