Arealo (el latina area, kiu signifis areon) estas biologia faktermino, kiu signifas areon de natura disvastiĝado de iu taksono, plej kutime de specio. Ĝi estas plej baza nocio de biogeografio, la scienco, kiu studas disvastiĝon de organismoj tra la Tero. Foje oni uzas vorton vivareo kiel sinonimon, kvankam ĝia signifo estas ne precize la sama.

Arealo de la ondatro (Ondatra zibethicus)
Ruĝe:origina nearktisa arealo
Verde:nenature enkondukita

Arealo de specio estas difinata per postuloj de kondiĉoj, kiujn la specio bezonas por supervivi, kaj ekzisto de tiuj kondiĉoj en iu pli-malpli vasta teritorio. Sed oni ne povas rigardi arealon diskrete, sen konsidero de pasintaj ŝanĝoj de fiziko-geografiaj strukturoj - klimato, plantaj kompleksoj, grundoj, formo de tera surfaco ktp. Do, arealo estas rezulto de multaj nunaj kaj iamaj faktoroj, kiuj disvolviĝis laŭ malkaŝeblaj kaj difineblaj leĝoj.

Por plimulto de specioj arealo estas kontinua, sed ekzistas ankaŭ nekontinuaj arealoj, Plej ofte tio okazas pro tutmondaj procezoj, kiuj draste ŝanĝis kondiĉojn en iu parto de antaŭa arealo, igante ĝin netaŭga por plua supervivo de tiu specio. La populacioj el malsamaj partoj de tia disŝirita arealo do ne plu povas kontaktiĝi unu kun la alia. Kutime tiaj populacioj fine iĝas sufiĉe malsimilaj por esti konsiderataj kiel apartaj specioj, kiel okazas ekzemple ĉe korniko. Ofte specioj kun nekontinuaj arealoj estas ankaŭ vivaj fosilioj, kiuj proksimiĝas al formorto. Plej grava signifo de "fosilia" arealo estas konstato, ke anoj de ĝi ne plu povas regajni nombron kaj teritorion post grandaj naturaj katastrofoj - inundoj, fajregoj, forfrostoj ktp.

Unu el plej gravaj kialoj de apero de nekontinuaj arealoj en Eŭrazio estas glaciepokoj kaj kserotermaj periodoj inter ili. Rezulte de tiuj procezoj kelkaj tradicie nordaj formoj trovis sin en ekstrema sudo kaj male. Tiajn arealojn oni nomas, akorde, glaciepokaj kaj kserotermaj.

Nekontinueco de arealo ofte kondukis al apero de t.n. ĝemelaj specioj - tiuj specioj, kiuj aspektas preskaŭ simile, sed pro iu kialo ne povas interpariĝi aŭ produktas senfekundan idaron. Kiam arealoj de tiaj specioj estas vere malsamaj, ili nomiĝas alopatriaj aŭ, pli esperante, malsampatriaj. Tamen, ankaŭ okazas tiel, ke la obstaklo inter tiuj specioj malaperis dum tempo, kaj nun iliaj arealoj parte aŭ plene kongruas. Tiaj specioj nomiĝas sampatriaj.

Vidu ankaŭ redakti