Inundo

superverŝo de akvo sur teron

Inundosuperakvo[1] estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj (vidu ekzemple artikolon Inunditaj herbejoj kaj savanoj).

Tiutempa bildo de la inundo kiu frapis la marbordojn de la Norda Maro de Germanio kaj Danio en Oktobro, 1634.
Homoj serĉantaj rifuĝon el inundo en Javo, ĉ. 1865–1876.
Inundo de rojo pro forta musona pluvo kaj alta tajdo en Darvino, Norda Teritorio, Aŭstralio.
Inundo en Ĝido, kovrante la straton Reĝo Abdullah en Saudarabio.
Inundo ĉe Key West, Florido, Usono, pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.
Inundo en strato de Natal, Brazilo, en Aprilo 2013.
Minoraj inundoj en aŭtejo ĉe strato Juniper en Atlanta kristnaske pro ŝtormoj kaŭzitaj de okazaĵoj rilataj al El Niño. La sama El Niño okazigis registritajn altajn akvonivelojn dum Januaro en Atlanta.
Subita inundo pro forta pluvo falinta dum mallonga tempoperiodo. Dekstre oni vidas eĉ du virinojn kaptitajn de la inundo sur tegmento de aŭto.
Dekoj da vilaĝoj estis inunditaj kiam pluvo pelis la riverojn de nordokcidenta Bangladeŝo super ties bordoj en komenca Oktobro 2005. Tiu foto de satelito de NASA montranta la Teron kaptis en la supra bildo la inundojn de la riveroj Ghaghat kaj Atrai la 12an de Oktobro, 2005. La malhelbluo de riveroj estas etenda tra la kamapro en la supra bildo de la inundoj kompare al la suba pli normala situacio.

Ĝeneralaĵoj redakti

Inundo estas superfluado de akvo kiu mergas teron kiu estas kutime seka (for el akvo).[2] La Eŭropa Unio (EU, Inundodirektivo) difinas inundon kiel kovro per akvo de tero ne normale kovrita de akvo.[3] En la senco de "fluanta akvo", la vorto povas esti aplikita ankaŭ al la superfluo de la tajdo.

Inundo povas okazi kiel superfluado de akvo el akvejoj, kiaj riverojlagoj, en kiuj la akvo superpintas aŭ rompas digojn, rezulte en la fakto ke iome da tiu akvo foriras el sia kutimaj limoj,[4] aŭ ĝi povas okazi ankaŭ pro akumulado de pluvakvo sur saturita grundo en area inundo. Kiam la grando de lago aŭ alia akvejo varias pro laŭsezonaj ŝanĝoj en precipitaĵo kaj neĝofandado (foje kune), tiuj ŝanĝoj en grando (akvokvanto) plej malverŝajne estos konsiderataj gravaj inundoj se ili ne inundas propraĵojn aŭ dronigas animalojn.

Inundoj povas okazi ankaŭ en riveroj kiam la flua indico superas la kapablon (kapaciton) de la riverujo, partikulare ĉe la areoj de kurboj aŭ meandroj en la akvofluo. Inundoj ofte kaŭzas damaĝojn al domoj, negocejoj kaj instalaĵoj, se ili estas ene de aŭ apud la naturaj inundebenaĵoj ĉe riveroj. Kvankam ĉeriveraj inundodamaĝoj povas esti nuligitaj pere de foriro el la riveroj kaj aliaj akvejoj, homoj ĉiam tradicie loĝis ĉe kaj laboris ĉe riveroj, ĉar tie la terenoj estas kutime ebenaj kaj fekundaj kaj ĉar riveroj havigas facilan vetureblojn kaj aliron al komerco kaj industrio.

Kelkaj inundoj disvolviĝas malrapide, dum aliaj kiaj la "subitaj inundoj", povas okazi en ĝuste nur kelkaj malmultaj minutoj kaj sen antaŭvideblaj signoj de pluvo, ĉefe kiam pluvo okazis forte kaj ege for sed la rivero venas rapide kaj deklivege kaj krome ne estas sufiĉaj komunikiloj por scii pri tio. Aldone, inundoj povas esti surlokaj, atakante nur lokan komunumon, aŭ tre granda, tuŝante tutajn riverbasenojn.

Multaj riveroj fluas trans iomete ebenaj landoj kie la ĉirkaŭa lando estas inund-ebenaĵo. Kiam pluvego aŭ fandanta neĝo kaŭzas, ke profundeco de rivero plialtiĝas kaj superfluas al la apuda tereno, vaste iom da malprofunda akvo povas rapide kovri la inund-ebenaĵon. Inundado deponas riĉan riverŝlimon pliboniĝantan en la grundo kaj pligrandigantan ĝian fekundecon. Tra historio, ĉi tie okazis agrikulturo kaj homa disvolvado. La ĉiujara ciklo de inundo kaj plantado estis gravega al frua agrikulturaj kulturoj, plej fame al la antikvaj egiptoj de la rivero Nilo kaj al la mezopotamianoj ĉe la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

Por protekti urbojn kaj setlejojn, iuj riveroj havas kompleksajn sistemojn de digoj konstruitaj laŭ la bordoj kaj ĉirkaŭ apudaj urboj.

Ĉefaj tipoj redakti

Areaj redakti

Inundoj povas okazi sur ebenaj aŭ malaltaj areoj kie akvo estas havigita pro pluvo aŭ neĝofandado pli rapide ol ĝi povas aŭ enfiltriĝi aŭ surface foriri. La troa pluso akumuliĝas surloke, foje ĝis danĝeraj aŭ damaĝaj profundoj. Surfaca grundo povas iĝi saturita, kio efektive haltigas infiltradon, kie la subtera akvotavolo estas neprofunda, kie ĉe apudrivera ebenaĵo, aŭ pro intensa pluvo el unu aŭ serio de ŝtormoj. Enfiltrado ankaŭ estas ĉu malrapide aŭ neglektebla tra frostita grundo, roko, betono, pavimo aŭ tegmentoj. Areaj inundoj komencas en ebenaj areoj kiaj inundebenaĵoj kaj en lokaj depresioj nekonektitaj al riverkanalo (kiu utilus kiel elfluejo), ĉar la rapideco de surtera fluo dependas el la surfaca deklivo. Senelfluaj basenoj povas esperti areajn inundojn dum periodoj kiam precipitaĵo superas vaporiĝon.[5]

Ĉeriveraj redakti

Inundoj okazas en ĉiaj tipoj de fluejoj de riveroj kaj riveretoj, el plej malgrandaj porokazaj rojoj en malsekaj zonoj al tute senakvaj fluejoj en aridaj klimatoj kaj al la plej grandaj riveroj de la mondo. Kiam okazas surtera akvofluo sur plugitaj terkampoj aŭ senarbarigitaj terenoj, ĝi povas rezulti en kotinundo kie sedimentoj estas forportitaj de la fluo kaj lasitaj kiel suspensia materialo aŭ fundofrajto. Surloka inundo povas esti kaŭzita aŭ helpita de drenaj obstrukcoj kiaj pro digoj el terglitoj, [[]]glacio, rubo aŭ lagetdigoj fare de kastoroj.

Malrapidaj inundoj plej ofte okazas en grandaj riveroj kun grandaj akvokolektaj areoj. La pliiĝo en fluo povas esti la rezulto de eltenebla pluvofalo, rapida neĝofando, musonoj, aŭ uraganoj. Tamen grandaj riveroj povas havi rapidajn inundajn okazaĵojn en areoj kun sekaj klimatoj, ĉar ili povas havi grandajn basenojn sed malgrandajn riverkanalojn (riverujojn) kaj pluvo povas fali tre intense en malgrandaj areoj de tiuj basenoj.

Rapidaj inundaj okzaĵoj, kiaj la subitaj inundoj, plej ofte okazas sur plej malgrandaj riveroj, riveroj kun deklivaj valoj, riveroj kiuj fluas dum multo de siaj longoj sur akv-imuna tereno, aŭ normale sur sekaj riverujoj. La kaŭzo povas esti surloka konvekta precipitado (intensaj ŝtormoj) aŭ subita liberigo de akvo el supra akvorezervejo kreita malantaŭ digo, terglito, aŭ glaĉero. Ekzemple tuja inundo mortigis 8 personojn kiuj estis ĝuante banadon dum iu dimanĉa vespero je populara akvofalo en mallarĝa kanjono. Sen observita pluvo, la fluo kreskiĝis el 50 al 1,500 kubaj futoj por sekundo (1.4 al 42 m³/s) en nur unu minuto.[6] Du pli grandaj inundoj okazis ĉe la sama loko dum unu semajno, sed neniu estis ĉe la akvofalo en tiuj tagoj. La mortiga inundo rezultis el ŝtormo okazinta sur parto de la akvokolekta baseno, kie deklivaj, nudaj rokaj deklivoj estas oftaj kaj la fajna grundo estis jam saturita.

Subitaj inundoj estas la plej ofta inundotipo en normale sekaj riverkanaloj (riverujoj) en aridaj zonoj (oni memoru la nomon Arizono), konataj per la hispanlingva vorto arroyo [arOjo] (rojo) en Sudokcidenta Usono kaj per la arablingva vorto ŭadi en Nordafriko kaj per multaj aliaj nomoj aliloke, sed kiuj certigas pri tutmondeco de la geografia realaĵo de riverujoj normale sekaj kiuj subite pleniĝas je akvo. Tiele, la unua inunda akvo kiu venas estas uzata por malsekigi la sablecan riverliton. La ĉefa bordo de la inundo tiele antaŭeniras pli rapide ol poste kaj pli alte fluas. Kiel rezulto, la alta pinto ĉe la hidrografo iĝas eĉ pli rapida dum la inundo moviĝas malsupren, ĝis la fluindico estas tiom granda ke la perdo pro malsekigo de la grundo iĝas malgrava.

Estuaraj kaj marbordaj inundoj redakti

Inundoj en estuaroj estas ofte okazigitaj per kombinado de subitaj ŝtormoj okazigitaj de ventoj kaj malalta barometra premo kaj grandaj ondoj kiuj koincidas kun altaj supreirantaj riverfluoj.

La marbordaj areoj povas esti inunditaj de subitaj ŝtormoj kombinataj kun altaj tajdoj kaj grandaj ondomomentoj en la maro, rezulte en ondoj kiuj superas la inundodefendaĵojn aŭ en pli akraj okazoj fare de cunamoj aŭ tropikaj ciklonoj. Ciklonaj ŝtormoj, ĉu el tropika ciklono ĉu el ekstertropika ciklono, estas ene de tiu kategorio. Esploristo el usona NHC (National Hurricane Center) klarigas: "Subitaj ŝtormoj estas aldona starigo de akvo generata de ŝtormo, super kaj sub la antaŭdiritaj astronomiaj tajdoj. Subitaj ŝtormoj ne estu konfuzata kun la ŝtormaj tajdoj, kiuj estas difinitaj kiel plialtigo de la akvonivelo pro la kombino de subita ŝtormo kaj la astronomia tajdo. Tiu plialtigo de la akvonivelo povas okazigi ekstremajn inundojn en marbordaj areoj partikulare kiam la subita ŝtormo koincidas kun supra tajdo, rezulte en ŝtormotajdoj kiuj atingas ĝis 20 futoj aŭ plie en kelkaj okazoj."[7]

Tiu ne eksterordinara fenomeno pliakriĝis ekde kiam oni konstatis, ke la tutmonda plivarmiĝo pli kaj pli okazigas malrapidan, sed konstantan, plialtigon de la oceana akvonivelo; tio iĝis pli evidenta en diversaj mondoregionoj, kiel en Hinda Oceano, Kariba Maro, Mediteraneo ktp., nome en tropikaj maroj. Tio aldoniĝis al la fakto, ke ekde prahistoriaj epokoj homoj serĉis la proksimecon al la marbordoj; nome, oni klopodas serĉi pli facilajn alireblojn al transporto, fiŝkaptado, distrado, pli favora vetero ktp. Pro tio delonge oni konstruis domojn kaj aliajn instalaĵojn tro proksime de la marborda linio, kio pliampleksigas la riskon de damaĝoj. Foje eĉ plialtigo de la akvonivelo en nur kelkaj centimetroj povas rezulti en tro akraj damaĝoj, ekzemple kiam la tajdondoj eniras surstrate en marbordaj urboj, se ne paroli pri cunamoj.[8]

Urbaj inundoj redakti

 
Inundo en Water Street (Akvostrato) en Toledo (Ohio), 1881.

Urba inundo estas la superakvo de tero aŭ propraĵo en konstrumedio, partikulare en tre dense loĝataj areoj, okazigita per pluvofalo kiu superis la kapaciton de la drensistemoj, kiel la ŝtormelfluejoj. Kvankam foje okazigita de subita superakvo aŭ neĝofando, urba inundo estas okazo, karakterizita pro sia ripetema kaj sisteme efiko sur la homaj komunumoj, kio povas okazi senrilate ĉu la tuŝitaj komunumoj estas situaj ene de deklaritaj inundebenaĵoj aŭ proksime de akvejo aŭ ne estas.[9] Krom eventuala superakvo el riveroj, lagoj kaj neĝofandado, ŝtormakvo aŭ akvo elirinta el damaĝita sistemo de akvoliverado povas akumuliĝi en propraĵoj kaj en publikaj pasejoj, trempi tra muroj kaj plankoj de konstruaĵoj, aŭ entrudiĝi en domoj tra elfluejaj tuboj, necesejoj kaj lavejoj.

En urbaj areoj, la inundefikoj povas esti pliigitaj pro ekzisto de pavimitaj stratoj kaj ŝoseoj, kio pliigas la rapidon de la fluanta akvo. Nepenetreblaj surfacoj evitas, ke la pluvofalo enfiltriĝu engrunden, tial okazigante pligrandigon de la surfaca akvofluo kio povas esti troa por la loka drenkapacito.[10] Oni devas konsideri tiun aferon antaŭ la konstruo de tiaj instalaĵoj ne konsiderinte la averaĝajn akvokvantojn, sed la nenormalajn eksterordinarajn akvovenojn.

La inundofluo en urbigitaj areoj konstituas riskan hazardon kaj por la loĝantaro kaj por la infrastrukturoj. Kelkaj ĵusaj katastrofoj estis la inundoj de Nîmes (Francio) en 1998 kaj Vaison-la-Romaine (Francio) en 1992, la inundo de Nov-Orleano (Usono) en 2005, kaj la inundo en Rockhampton, Bundaberg, Brisbane dum la somero de 2010–2011 en Kvinslando (Aŭstralio). Inundofluoj en urbaj medioj estis studitaj nur relative ĵuse spite multajn jarcentojn de inundokazoj.[11] Kelka ĵusa esplorado konsideris la kriteriojn por sekura evakuado de individuoj en inundaj areoj.[12]

Katastrofaj redakti

Katastrofaj riverinundoj estas kutime asociataj kun gravaj eraroj, malsukcesoj kaj mankoj de infrastrukturoj kiel falo de lagodigo, sed ili povas esti okazigitaj ankaŭ pro la modifo de drenkanalo aŭ drenfluejo pro terglito, tertremovulkana erupcio. Ekzemploj estas diluvoj kaj laharoj. Cunamoj povas okazigi katastrofajn marbordajn inundojn, plej ofte pro submaraj tertremoj.

La Granda Misisipia Inundo de 1927 estis la plej detrua riverinundo en la historio de Usono, kun 70 000 km² inunditaj ĝis profundo de 9 m. Por klopodi eviti estontajn tiajn inundojn, la federacia registaro konstruis la plej longan sistemon de digoj kaj akvovojoj en la mondo. Ĉirkaŭ 94 procento de pli ol 630 000 personoj damaĝitaj per la inundo loĝis en la ŝtatoj Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano, ĉefe en la Misisipa Delto. Pli ol 200 000 afrik-usonanoj estis forigitaj el siaj hejmoj laŭlonge de Malsupra Misisipo kaj devis ekloĝi por longaj periodoj en rifuĝejaj kampadejoj. Kiel rezulto de tiu katastrofo, multaj aliĝis al la Granda Migrado el la sudo al nordaj kaj mezokcidentaj industriaj urboj pli ol reveni al rura agrikultura laboro. Tiu amasa movado de loĝantaro pliiĝis el la Dua Mondmilito al 1970.

En aŭgusto 2002 inundo kaŭzita de pli ol semajno da kontinuaj pluvegoj detruis partojn de Eŭropo, mortigante dekojn, forpelante milojn kaj kaŭzante damaĝojn kun valoro de miliardoj da eŭroj en Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio, Rusio, Slovakio kaj Ukrainio. La inundo havis grandon atendatan okazi proksimume unufoje jare. Senprecedencaj inundaj altecoj estis registritaj kaj almenaŭ 110 homoj mortis. En decembro 2002, totalaj taksoj pri ekonomiaj damaĝoj superis 15 miliardojn da eŭroj, el kiuj 15% estis asekuritaj.

En Suda Azio fortaj sezonaj inundoj pro musono] okazis ĉiujare ĉefe en Pakistano, Barato kaj Bangladeŝo. Fine de Aŭgusto 2022 okazis tiaj inundoj en Pakistano okazigante pli ol mil mortoj, dum tridek milionoj da loĝantoj suferis rezultojn de la katastrofaj inundoj, ĉefe en la provinco Sindh, en la sudo de la landa teritorio. Preskaŭ unu miliono da loĝejoj estis parte aŭ tute detruitaj, pli ol 720 000 brutoj mortis, okazis damaĝoj en preskaŭ 3 500 km de ŝoseoj kaj preskaŭ 150 pontoj detruiĝis. Preskaŭ duonmiliono da rifuĝintoj estis portitaj al helpokampadejoj.[13]

Kaŭzoj redakti

 
Inundo pro la ciklono Hudhud en Visakhapatnam, Barato.

Deklivsupraj faktoroj redakti

La kvanto, loko kaj tempo de la akvo atinganta drenkanalon el natura precipitaĵo kaj kontrolita aŭ nekontrolita liberigo de akvo el akvorezervejo determinas la fluon al deklivmalsuprajn lokojn. Kelka precipitaĵo forvaporiĝas, kelka eltrempiĝas tragrunden, kelka povas portempe esti kaptita kiel neĝoglacio, kaj kelka povas produkti rapidan elfluon el surfacoj kiel rokoj, pavimo, tegmentoj kaj saturita aŭ frostita grundo. La frakcio de falinta precipitaĵo tuj atingante drenkanalon estis observita el nulo por malmulta pluvo sur seka, nivela grundo ĝis tiom kiom 170% por varma pluvo super akumulita neĝo.[14]

Plej precipitaĵaj registroj estas bazataj sur la mezurita profundo de akvo ricevita en fiksita tempero. Frekvenco de precipitaĵo sur la sojlo de intereso povas esti determinita el la nombro de mezuroj kiuj superas la sojlan valoron ene de la totala tempoperiodo por kiu disponeblas observoj. Unuopaj informoj indikitaj estas konvertitaj al intenseco dividante ĉiun mezuritan profundon por la tempoperiodo inter observoj. Tiu intenseco povus esti malpli ol la fakta pinto de intenseco se la daŭro de la pluvofalo estis malpli ol la fiksita tempoperiodo por kiu la mezuroj estis registritaj. Konvekcia precipitado (ŝtormoj) tendencas produkti pli mallongajn ŝtormodaŭrojn ol la orografia precipitado. Daŭro, intenseco kaj frekvenco (ofteco) de pluvofalo estas gravaj faktoroj por antaŭvidi inundojn. Mallongdaŭra precipitado estas pli grava faktoro por okazigi inundojn ene de malgrandaj drenbasenoj.[15]

La plej grava deklivsupra faktoro por determini la inundograndon estas la terareo de la deklivsupro de la koncerna areo. Pluvintenso estas la dua plej grava faktoro por akvobasenoj de malpli ol proksimume 80 kvadrataj kilometroj. La ĉefa kanaldeklivo estas la dua plej grava faktoro por pli grandaj akvobasenoj. Kanaldeklivo kaj pluvintenso estas la triaj plej gravaj faktoroj por malgrandaj kaj grandaj akvobasenoj, respektive.[16]

La tempo de koncentro estas la tempo necesa por la elfluado el la plej distanta punkto de la deklivsupra drenareo ĝis atingi la punkton de la drenkanalo kiu kontrolas la inundon de la koncerna areo. La tempo de koncentro difinas la kritan daŭron de pinta pluvofalo por la koncerna areo.[17] La krita daŭro de intensa pluvofalo povas esti nur de kelkaj minutoj por tegmentaj kaj aŭtoparkaj drenstrukturoj, dum la akumula pluvofalo dum kelkaj tagoj estus kritaj por riverbasenoj.

Deklivmalsupraj faktoroj redakti

 
Digo en Ainaži (Latvio). Digoj povas helpi eviti inundojn el la rivero, sed ankaŭ povas helpi la inundon mem plirapidigante la akvofluon sur la akvofluejo aŭ evitante la revenon de la superakvo al la fluejo kaj tiel malhelpante la kampodrenadon.

Akvofluo iranta malsupren finfine trafas malfacilojn kiuj malrapidigas la akvomovadon. La fina limigo en marbordaj inundoteroj estas ofte bariloj por eviti la inundojn el la oceanoj aŭ kelkajn marbordajn inundojn kiuj formas naturajn lagojn. En inunditaj malaltaj teroj, altoŝanĝoj kiel tajdaj fluktuoj estas gravaj determinantoj de marbordaj kaj estuaraj inundoj. Ankaŭ malpli antaŭvideblaj okazoj kiel cunamoj kaj subitaj ŝtormoj povas okazigi altoŝanĝojn en grandaj akvejoj. Plialtigo de akvofluo estas modifita per la geometrio de la flukanalo kaj, speciale, per la profundo de la kanalo, rapido de la fluo kaj kvanto de sedimentoj en ĝi.[16] Limigoj al la flukanalo, kiel pontoj kaj kanjonoj, tendencas modifi la plialtigon de akvo super la limigilo. La fakta kontrolejo por ajna atingo de la drenado povas ŝanĝi kongrue kun la ŝanĝo de la akvonivelo.

La vera geometrio de la drenkanalo povas esti ŝanĝita per la kresko de vegetaĵaro, per la akumulado de glacio aŭ rubo, aŭ per la konstruo de pontoj, konstruaĵoj, aŭ digoj ene de la drenkanalo.

Koincido redakti

Ekstremaj inundoj ofte rezultas el koincido de diversaj faktoroj kiel nekutime intensa, varma pluvo fandanta pezan neĝon, produktanta kanalŝtopigojn pro flosanta glacio, kaj liberigo de malgrandaj baraĵoj kiel tiuj de lagodigoj fare de kastoroj.[18] Koincidaj okazoj povas okazigi, ke etendaj inundoj estu pli oftaj ol antaŭviditaj simplismaj statistikaj antaŭvidmodeloj kiuj konsideras nur precipitadan elfluon ene de nebaritaj drenkanaloj.[19] Modifoj fare de rubo en la kanalgeometrio estas oftaj kiam fortaj fluoj movas elradikigitajn arbarajn vegetaĵojn kaj inundo-damaĝitajn strukturojn kaj vehikloj, kiel boatoj, proksime lasitaj aŭtoj kaj ekipaĵaro de la fervojo. Kampomezuroj dum la inundoj de la somero 2010–11 en Kvinslando montris, ke ajna kriterio sole bazita sur la fluorapideco, akvoprofundo aŭ specifaj momentaj cirkonstancoj ne povas klarigi la hazardojn okazigitajn de la fluktuoj en rapideco kaj akvoprofundo.[11] Tiuj konsideroj ignoras pliajn riskojn asociatajn kun granda kvanto de rubo trenita de la flumovado mem.[12]

Kelkaj esploristoj estis menciantaj la stokefikon en urbaj areoj kun transportokoridoroj kreitaj per plenigo el restaĵoj. Ŝtopitaj substrataj elfluejoj povas esti konvertitaj en baraĵoj se la elfluejoj estas blokitaj per rubaĵoj, kaj la fluo povas esti devojigita al la stratoj. Kelkaj studoj esploris la flumodelojn kaj redistribuadon al stratoj dum ŝtormoj kaj la rilato al la inundomodelo.[20]

Efikoj redakti

Unuarangaj efikoj redakti

Inter unuarangaj efikoj de inundoj estas vivoperdoj kaj damaĝo al konstruaĵoj kaj aliaj strukturoj, kiel pontoj, sistemoj de akvelfluado, ŝoseoj kaj kanaloj.

Inundoj ofte ankaŭ damaĝas instalaĵojn de energitransporto kaj foje ankaŭ de energigenerado, kio siavice rezultas en konsekvencaj damaĝoj pro la perdo de energio. Tio inkludas perdon de akvotraktado kaj de liverado de trinkakvo, kio povas siaviec rezulti en gravaj sekvoj kaj akra akvopoluo. Ĝi povas ankaŭ okazigi en la perdo de instalaĵoj de elfluado de uzita akvo. Manko de pura akvo kombinita kun la feka koliformo el la homa akvelfluado dum inundoj starigas la riskon de malpurakvaj malsanoj, inter kiuj povas esti tifoida febro, "giardia", "cryptosporidium", ĥolero kaj multaj aliaj malsanoj depende el la loko de la inundo.

Damaĝo al ŝoseoj kaj transportaj infrastrukturoj povas malfaciligi la alvenon de helpo al tiuj kiuj suferis pro la inundo aŭ la havigon de urĝa santraktado.

 
Inundo post la ciklono de 1991 en Bangladeŝo, kiu mortigis ĉirkaŭ 140 000 personojn.

Inundaj akvoj tipe inundas agrikulturajn terojn, kio faris la kampojn nelaboreblaj kaj malebligas, ke la kultivoj estu plantita aŭ rikoltitaj, kio povas konduki al malabundo de manĝaĵoj kaj por homoj kaj por farmanimaloj. La tuta rikoltaro de lando povas esti perdita dum ekstremaj inundocirkonstancoj. Kelkaj arbospecioj povas ne esti kapablaj survivi longdaŭran inundon de siaj radiksistemoj.[21]

Unuarangaj kaj longdaŭraj efikoj redakti

Ekonomia malbona situacio pro portempa malpliigo de la turismo, pro kostoj de rekonstruado aŭ malabundo de manĝaĵoj kondukanta al plialtigo de prezoj estas ofta post-efiko de forta inundo. La efiko sur tiuj kiuj suferis pro la inundo povas okazigi psikologiajn damaĝojn al la suferantoj, partikulare kiam okazis mortoj, seriozaj vundoj kaj perdoj de propraĵoj.

Urba inundo povas okazigi kronikan malsekigon de domoj, kio povas rezulti en la kresko de endoma ŝimo kaj en la apero de negativaj sanefikoj, partikulare de spiraj simptomoj.[22] Urba inundo povas ankaŭ havi gravajn ekonomiajn sekvojn por la suferantaj loĝantoj. En Usono, la fakuloj de la industrio vendi nemoveblaĵojn ĉirkaŭkalkulis, ke la malsekaj fundamentoj povas malaltigi la valorojn de propreco je 10–25 procento kaj tio estas citita inter la pintaj tialoj por ne aĉeti domon.[23] Laŭ la suona servo Federal Emergency Management Agency (FEMA), preskaŭ 40 procento de malgrandaj negocoj neniam remalfermas siajn pordojn post inunda katastrofo.[24] En Usono, asekuro estas disponebla kontraŭ inundodamaĝo kaj por domoj kaj por negocoj.[25]

Profito redakti

 
Fekundaj kampoj sur la inundebenaĵoj de la rivero Paraná je ties kunfluejo kun la riveroj Paranaíba dekstre kaj Rio Verde (supra Paranaíba), apud Panorama, Brazilo.

Inundoj (partikulare la plej oftaj aŭ pli malgrandajn inundojn) povas ankaŭ alporti multajn profitojn, kiel la rehavigo de grundakvo, la farado de la grundo pli fekunda kaj la pliigo de nutrantoj en kelkaj grundoj. Inundakvoj havigas multon el la necesaj akvorimedoj en aridaj kaj duonaridaj regionoj en kiuj la precipitado povas esti tre regule distribuata tra la tuta jaro kaj mortigas plagojn en la agrikulturaj terenoj. Inundoj de nesala akvo partikulare ludas gravan rolon en la plutenado de la ekosistemoj en la riverkoridoroj kaj estas ŝlosila faktoro por la plutenado de la biodiverseco de la inundebenaĵoj.[26] Inundoj povas disvastigi la nutrantoj al lagoj kaj riveroj, kio povas rezulti en la pliigo de la biomaso kaj la plibonigo de la fiŝkaptejoj por kelkaj jaroj.

Por kelkaj fiŝospecioj, inundata inundebenaĵo povas formi tre taŭgan lokon por la frajado kie estu malmultaj predantoj kaj plibonigitaj niveloj de nutrantoj aŭ manĝaĵoj.[27] Fiŝoj, kiel tiuj de la genro "Misgurnus", faras uzadon de inundoj por atingi novajn habitatojn. Ankaŭ birdaj populacioj povas profiti el la helpo en la manĝoproduktado okazigita per la inundoj.[28]

Perioda inundado estis esenca por la bonfarto de la antikvaj komunumoj laŭlonge de la riveroj Tigris-Eŭfrato, Nilo, Induso, Gango kaj la Flava Rivero inter aliaj. Ankaŭ la produkteblo de hidroelektro, renovigebla energifonto, estas pli alta en la regionoj kie oftas inundoj.

Analizoj redakti

Serio de ĉiujaraj maksimumaj fluindicoj atingitaj en difinita fluejo povas esti analizitaj statistike por ĉirkaŭkalkuli la inundojn en unu jarcento kaj la inundojn de aliaj regresaj tempoperiodoj tie. Similaj ĉirkaŭkalkuloj el multaj lokoj de hidrologie simila regiono povas esti rilatitaj por akiri mezureblajn karakterojn de ĉiu drenbaseno kiuj ebligus nerektajn ĉirkaŭkalkulojn de inundoripeto por atingoj de fluejoj en kiuj ne estas sufiĉaj datumoj por fari rektajn analizojn.

 
Misisipa rivero en Kaskaskia, Ilinojso, dum la Granda Inundo de 1993.

Fizikaj procezmodeloj de kanalatingoj estas ĝenerale bone komprenitaj kaj ili kalkuloj la profundon kaj areon de inundado por difinitaj kanalkondiĉoj kaj specifigitaj fluindicoj, por ties uzado en inundebena mapado kaj asekuro de inundoj. Inverse, konita la observita inundareo de ĵusa inundo kaj la kanalkondiĉojn, modelo povas kalkuli la fluindicojn. Aplikita al variaj eblaj kanalformoj kaj fluindicoj, atingomodelo povas kontribui al elekto de optimuma dezajno por modifi la kanalon. Variaj atingomodeloj estas disponeblaj de 2015, ĉu unu-dimensiaj modeloj (inundoniveloj mezuritaj en la flueja kanalo) aŭ du-dimensiaj modeloj (variaj inundoprofundoj mezuritaj tra la etendo de inundebenaĵo). HEC-RAS,[29] nome modelo de "Hydraulic Engineering Center", estas inter la plej populara programaro, eble ĉar ĝi estas alirebla senpage. Aliaj modeloj kiel TUFLOW[30] kombinas 1D kaj 2D komponantojn por derivi inundoprofundojn tra kaj la riverkanaloj kaj tra la tuta inundebenaĵo.

Fizikaj procezmodeloj de kompletaj drenbasenoj estas eĉ pli kompleksaj. Kvankam multaj procezoj estas bone komprenitaj je difinita punkto aŭ por malgranda areo, aliaj estas ne tiom bone komprenitaj je ĉiuj skaloj, kaj procezaj interagadoj sub normalaj aŭ ekstremaj klimataj kondiĉoj povas esti nekonataj. Basenaj modeloj tipe kombinas ter-surfacajn procezkomponantojn (por ĉirkaŭkalkuli kiom multan pluvon aŭ neĝofandon atingas kanalon) kun serio de atingomodeloj. Por ekzemplo, basenmodelo povas kalkuli la produkton en hidrografio kiu povus rezulti el 100-jaraj ŝtormoj, kvankam la ripeta intertempo de ŝtormoj estas rare egala al tiu de la asociata inundo. Basenmodeloj estas ofte uzataj en antaŭvido kaj averto de inundoj, same kiel por analizo de la efikoj sur ŝanĝoj en la teruzado kaj de la klimata ŝanĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. En PIV NPIV Alirita la 19an de Aŭgusto 2022.
  2. MSN Encarta Dictionary, Flood Arkivigite je 2011-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 2006-12-28, la 2009-10-31
  3. Directive 2007/60/EC Ĉapitri 1 Artiklo 2 Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 2012-06-12
  4. Glossary of Meteorology (Junio 2000) Flood, Alirita la 2009-01-09
  5. Ground-water flooding in glacial terrain of southern Puget Sound, Washington (2000). Alirita 2015-07-23.
  6. (Decembro 1984) “Flash Flood in Tanque Verde Creek, Tucson, Arizona”, Journal of Hydraulic Engineering 110 (12), p. 1841–1852. doi:10.1061/(ASCE)0733-9429(1984)110:12(1841). Alirita 2015-07-24.. 
  7. Storm Surge Overview. Alirita 3a de decembro 2015.
  8. Ĵusa studo sugestas, ke el 2013 gravaj marbordaj punktoj de la mondo pli ol 24% estos en ekstrema risko kaj aliaj 402 (20% de la totalo) estos en alta risko, se oni ne draste modifas la rezultojn de la klimata ŝanĝo. Manuel Planelles kaj Esther Sánchez, "El cambio climático amenaza el futuro del 14% de los principales puertos del mundo", El País, [1] Madrid - 09 nov 2020 - 19:25 CET, Alirita la 10an de novembro 2020.
  9. Center for Neighborhood Technology, Chicago IL, "The Prevalence and Cost of Urban Flooding", Majo 2013
  10. Urban adaptation to climate change in Europe - EEA
  11. 11,0 11,1 Brown, Richard. (2011) Turbulent Velocity and Suspended Sediment Concentration Measurements in an Urban Environment of the Brisbane River Flood Plain at Gardens Point on 12–13 January 2011. ISBN 978-1-74272-027-2.
  12. 12,0 12,1 (26a de junio 2014) “Human body stability in floodwaters: The 2011 flood in Brisbane CBD”, L. Toombes: Hydraulic structures and society - Engineering challenges and extremes. Brisbane, Australia: Proceedings of the 5th IAHR International Symposium on Hydraulic Structures (ISHS2014), p. 1–9. doi:10.14264/uql.2014.48. ISBN 978-1-74272-115-6.
  13. Europa Press Las inundaciones en Pakistán dejan ya más de 1.000 muertos Público, MADRID 27/08/2022 21:53, Alirita en la 28/08/2022
  14. Babbitt, Harold E. & Doland, James J., Water Supply Engineering, McGraw-Hill Book Company, 1949
  15. Simon, Andrew L., Basic Hydraulics, John Wiley & Sons, 1981, (ISBN 0-471-07965-0)
  16. 16,0 16,1 Simon, Andrew L., Practical Hydraulics, John Wiley & Sons, 1981, (ISBN 0-471-05381-3)
  17. Urquhart, Leonard Church, Civil Engineering Handbook, McGraw-Hill Book Company, 1959
  18. Abbett, Robert W., American Civil Engineering Practice, John Wiley & Sons, 1956
  19. Usona Departemento de la Internaj Aferoj, Bureau of Reclamation, Design of Small Dams, United States Government Printing Office, 1973
  20. (2006) “Identifiability of Distributed Floodplain Roughness Values in Flood Extent Estimation”, Journal of Hydrology 314 (1–4), p. 139–157. doi:10.1016/j.jhydrol.2005.03.012. 
  21. Stephen Bratkovich, Lisa Burban, et al., "Flooding and its Effects on Trees", Usona Arbara Agentejo, Northeastern Area State and Private Forestry, St. Paul, MN, September 1993
  22. Indoor Air Quality (IAQ) Scientific Findings Resource Bank (IAQ-SFRB), "Health Risks or Dampness or Mold in Houses" Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
  23. Center for Neighborhood Technology, Chicago IL "The Prevalence and Cost of Urban Flooding", Majo 2013
  24. "Protecting Your Businesses", laste ĝisdatigita en Marto 2013
  25. National Flood Insurance Program. Arkivita el la originalo je 2016-12-22. Alirita 2015-07-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-22. Alirita 2020-11-09.
  26. WMO/GWP Associated Programme on Flood Management, "Environmental Aspects of Integrated Flood Management" Arkivigite je 2015-07-13 per la retarkivo Wayback Machine, 2007
  27. Extension of the Flood Pulse Concept[rompita ligilo], Retrieved on 2012-06-12
  28. Birdlife soars above Botswana's floodplains Arkivigite je 2011-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (2010-10-15), alirita en 2012-06-12
  29. United States Army Corps of Engineers, Davis, CA, Hydrologic Engineering Center Arkivigite je 2013-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  30. BMT WBM Pty Ltd., Brisbane, Queensland, "TUFLOW Flood and Tide Simulation Software" Arkivigite je 2008-06-27 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

  • O'Connor, Jim E. & John E. Costa (2004) The World's Largest Floods, Past and Present: Their Causes and Magnitudes [Circular 1254], Vaŝingtono: U.S. Department of the Interior, U.S. Geological Survey.
  • Thompson, M.T., (1964). Historical Floods in New England [Geological Survey Water-Supply Paper 1779-M]. Washington, D.C.: United States Government Printing Office.
  • Powell, W. Gabe, 2009, Identifying Land Use/Land Cover (LULC) Using National Agriculture Imagery Program (NAIP) Data as a Hydrologic Model Input for Local Flood Plain Management, Applied Research Project, Texas State University–San Marcos Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flood en la angla Vikipedio.