Hidroelektro estas elektro produktita el akvoenergio. En 2015, akvoenergio generis 16.6% el la totala elektro de la mondo kaj 70% el ĉiu renovigebla elektro,[1] kaj oni esperas pliigi tion je ĉirkaŭ 3.1% ĉiujare dum la venontaj 25 jaroj.

Moderna akvoelektrejo en Niĵnij Novgorod.

Akvoenergio estas produktita en 150 landoj, kaj la mondoregiono Azi-Pacifiko generis 33 procenton de la tutmonda hidroelektro en 2013. Ĉinio estas la plej granda hidroelektra produktanto, kun 920 TWh de produktado en 2013, kio estas 16.9% de la elektra uzado en hejmoj.

La kosto de hidroelektro estas relative malalta, kio faras ĝin enspeziga fonto de renovigebla elektro. Hidrostacio ne forkonsumas akvon (ĉar tiu povas esti poste reuzata por elektro, irigacio, distro ktp.), malkiel karbo- aŭ gaso-stacioj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti