La Energia miksaĵo, aŭ energimiksaĵo, estas la distribuado de la malsamaj primaraj energifontoj konsumitaj en antaŭfiksita geografia areo.

Jara evoluo de la germana energimiksaĵo inter 1990 kaj 2020 (germanlingve)

La parto de primaraj energioj en la konsumo de la mondo, de lando, de komunumo, de industrio, ĝenerale esprimiĝas per procentoj. Ĉiuj primaraj energifontoj estas kalkulitaj, precipe tiuj konsumitaj por transporto, hejtado de konstruaĵoj, ktp. La elektromiksaĵo, kun kiu ĝi ne devas esti konfuzita, nur konsideras la energifontojn kontribuantajn al la produktado de elektro; sed elektro reprezentas nur 18,5% de la fina energikonsumo tutmonde.

En 2018, la tutmonda primara energifonto estis ĉirkaŭ 80% fosiliaj brulaĵoj: (33,6% nafto, 27,2% karbo, 23,9% tergaso), 6,8% Hidroelektro, 4,4% Nuklea energio, kaj 4% aliaj renovigeblaj energioj, kiel ekzemple vento, Geoterma energio, bioenergioj, Sunenergio kaj Ruboforbruligo. Energia konsumo tutmonde kreskis 2,9%, kio estas la plej granda kresko ekde 2010. Eŭropo uzis malpli da nafto ol la tutmonda procento, kaj pli da nukleaj kaj renovigeblaj rimedoj, kun Francio uzanta malpli da gaso kaj pli da nukleaj. Nordameriko havis la plej altan konsumon por loĝanto, kun Rusio en dua loko, kaj Eŭropo kaj Mezoriento sekvas. Dum Nordameriko uzis 240 gigaĵulojn pokape, Afriko uzis nur 15 gigaĵulojn pokape[1][2]. [7] [8]

Referencoj redakti