Grundo

surfaca tavolo de la terkrusto

Grundo estas la surfaca tavolo de la terkrusto. Grundojn de diversaj vidpunktoj studas scienca fako pedologio.

Tipa grundo de ruĝa tero en Mediteraneo
Skemo kaj foto pri tipa grundo, kiu oni nomas ruĝan teron en Mediteraneo. La grundo havas 3 distingajn tavalojn : A superkuŝanta tavolo; B laterito, regolito; C saprolito

Karakterizaĵo laŭ P.V. redakti

Laŭ Plena Vortaro de Esperanto/Reta Vortaro: Grundo

Tero, konsiderata laŭ sia kemia konsisto, sia kvalito por kulturo, sia firmeco por konstruo aŭ alia uzado: sabla, malseka grundo; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la iliaj piedoj [1]; tiu grundo ne taŭgas por greno, por dancado; la geologo esploris la konsiston de la grundo; (figure) ; prepari favoran grundon por la propagando; (figure) ; ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj. Vidu ankaŭ: fundo, tereno

Konsisto redakti

Ĝi konsistas el mineraloj kaj organika materio kaj estas influata de infiltranta pluvakvo. Kelkaj grundotipoj estas influataj ankaŭ per akvo de riveraj inundoj kaj aliaj tipoj de akvo. La organika materio havas vivantan parton, tiel nomatan edafon kaj rizomason, do plantradikojn. Krome, por la fekundeco tre gravas ne vivanta organika materialo, kiu nomiĝas humo. Ne organika parto estas en ĉiuj tri agregostatoj - gaza, solida kaj likva. Enhavo de likvoj kaj gazo ŝanĝiĝas dum jaro, alia estas ekzemple printempe kaj somere, k.s. La solida, ne organika parto konzistas de partikuloj diverse grandaj, enhavo de diverse grandaj partikloj (ĉu la plej multaj estas sableroj, aŭ estas multe da ŝtonetoj kaj ŝtonoj en grundo k.s.) tre influas la plej diversajn kvalitojn de grundo. Krome, tre grava estas ankaŭ kemia kvalito de la elira materialo.

Esploro, atento kaj laŭdado redakti

[1] 2015 estas proklamita JARO de la GRUNDOJ.

Kondiĉoj redakti

GrundofirmigoGrundofirmiĝo (depende ĉu oni aludas al faktoroj kiuj okazigas ĝin aŭ ne) estas procezo per kiu grundoj malpliiĝas en volumeno. Laŭ Karl von Terzaghi "Grundofirmiĝo estas ajna procezo kiu inkludas malpliigon en akvoenhavo de saturata grundo sen anstataŭo de akvo fare de aero." Ĝenerale ĝi estas la procezo en kiu malpliiĝo de volumeno okazas per forigo de akvo laŭ longdaŭraj stataj ŝarĝoj.

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri grundo (tero) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     El sama tero devenas, saman sukon entenas. 
  •  
     Eĉ el sub la tero aperas la vero. 
  •  
     Laŭdu la maron, sed restu sur tero. 

Literaturo redakti

  • Henigo Erhardo (Erhard Hennig): La vivoplena grundo. Esperanta traduko: Klieno Kristofo Joaĥimo (Christoph Joachim Klyne). – Paderborno: Esperanto-Centro, 1988. 31 paĝoj.

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-22.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti