Akvobaraĵo

Artefarita baro konstruita trans akvofluvojo laŭlarĝe

Akvobaraĵo estas baraĵo en la valo de rivero, kiu retenas la fluantan akvon ĝis certa alto, kreante artefaritan lagon, tio estas baraĵlagon aŭ diglagon. Akvobaraĵo estas bariero kiu retenas akvon aŭ subterajn rojojn. Rezervejoj kreitaj de akvobaraĵoj ne nur evitas inundojn sed ankaŭ havigas akvon por aktivecoj kiaj irigacio, homa konsumado, industria uzado, akvokulturo, fiŝkaptado, sporto, turismo kaj navigado.

Akvobaraĵo Eder en Germanio, konstruita ĉirkaŭ 1910.
Akvobaraĵo Hoover en Usono.
Akvobaraĵo dum konstruado de kluzoj en Montgomery.
Elfluo de akvobaraĵo Llyn Brianne, Kimrio frue post la unua plenigo.

Akvoenergio estas ofte uzata en kunigo kun akvobaraĵoj por generi elektron. Akvobaraĵo povas ankaŭ esti uzata por kolekti akvon aŭ por stokado de akvo kiu povas poste esti distribuata al diversaj lokoj. Akvobaraĵoj ĝenerale utilas por la unuaranga celo reteni akvon, dum aliaj similaj strukturoj kiaj kanaloj, kluzojdigoj estas uzataj por administri aŭ eviti akvofluon en specifaj terareoj.

Celoj redakti

Akvobaraĵo povas havi diversajn celojn:

  • Kreado de nivel-diferenco por estigi elektran energion per hidroelektra centralo;
  • Altigo de la akva nivelo por tute aŭ parte forkonduki la akvon en alian direkton:
    • por uzo kiel trinkakvo;
    • por akvumi (irigacii) agrojn;
    • por provizi alilokan ŝipvojon;
    • por provizi alilokan elektrocentralon;
  • Protektado de pli malaltaj regionoj kontraŭ inundo;
  • Profundigo de la rivero por ebligi ŝipan trafikon;
  • Kreado de rezervujo por kompensi sezonan mankon de akvo.

Tekniko redakti

Akvobaraĵo povas havi diversajn formojn:

  • terŝutaĵo, kiun tenas la propra pezo;
  • pezmuro, same tenata de la propra pezo, sed kun krutaj flankoj;
  • arka muro, kiu apogiĝas al la flankaj de la rivera valo kaj per arka formo (kun la konveksa flanko kontraŭ la fluo) disigas la premforton al la flankoj;
  • piliera muro, en kiuj la premforto estas prenata de pilieroj, tiel ke la interaj elementoj povas esti kompare malfortaj kaj malmultekostaj.

Historio redakti

Antikvaj akvobaraĵoj redakti

Frua akvobaraĵa konstruado okazis en Mezopotamio kaj Mezoriento. Akvobaraĵoj estis uzataj por kontroli la akvonivelon, kiam la malregula vetero de Mezopotamio efikis subite sur la riveroj Tigris kaj Eŭfrato. La plej antikva konata akvobaraĵo estas la akvobaraĵo Ĝaŭa (Jawa) en Jordanio, 100 kilometrojn (62 mi) nordoriente de la ĉefurbo Amano. Tiu pergravita akvobaraĵo uzis originan 9-metre-alta (30 ft) kaj 1 m-larĝa (3.3 ft) ŝtonmuro, subtenita de 50 m-larĝa (160 ft) tera deklivo. Tiu strukturo estis datita el 3000 a.K.[1][2]

La antikvegipta akvobaraĵo Sadd-el-Kafara ĉe la rivero Ŭadi Al-Garaŭi, situanta ĉirkaŭ 25 km sude de Kairo, estis 102 m longa ĉe sia bazo kaj 87 m larĝa. La strukturo estis konstruita ĉirkaŭ 2800[3] aŭ 2600 a.K.[4] kiel deflu-kanalo por kontrolo de inundoj, sed ĝi estis detruita de forta pluvo dum sia konstruado aŭ tuj poste.[3][4] Dum la 12a dinastio en la 19a jarcento a.K., la faraonoj Senosert la 3-a, Amenemhet la 3-a kaj Amenemhet la 4-a IV elfosigis kanalon 16 km longan ligante la Fajuman Oazon al la Nilo en Meza Egipto. Du akvobaraĵoj nomataj Ha-Uar kiuj fluis oriente-okcidenten estis konstruitaj por reteni akvon dum la ĉiujara inundo kaj poste liveri ĝin al ĉirkaŭaj teroj. La lago nomiĝis "Mer-ŭer" aŭ Lago Moeris kaj kovris 1,700 km² kaj estas konata nuntempe kiel Berkat Karun.

 
La nuna digo de la Granda Akvobaraĵo de Marib en 1986.

Unu el la inĝenieraj mirindaĵoj de la antikva mondo estis la Granda Akvobaraĵo de Marib en Jemeno. Iniciatita iam inter 1750 kaj 1700 a.K., ĝi estis farita el premita tero - triangula en krucsekco, 580 m longa kaj origine 4 m alta - fluante inter du grupoj de rokoj ĉe ĉiu flanko, al kiuj ĝi estis ligita per forta ŝtonvorko. Oni faris aranĝadojn dum variaj periodoj, ĉefe ĉirkaŭ 750 a.K., kaj 250 jarojn poste la alto de la akvobaraĵo estis pliigita al 7 m. Post la fino de la Reĝlando Ŝeba, la akvobaraĵo falis sub la kontrolo de Himjaridoj (~115 a.K.) kiuj entreprenis pliajn plibonigojn, kreante strukturon 14 m altan, kun kvin elfluaj kanaloj, du kluzoj plifortigitaj per ŝtonkonstruado, akvujo, kaj kanalo 1000 m longa al distribuujo. Tiuj etendaj vorkoj ne estis fakte finigitaj ĝis 325 p.K. kaj ebligis la irigacion de 100 km².

Ĉirkaŭ la mezo aŭ fino de la 3a jarcento a.K., oni konstruis komplikan akvoadministran sistemon en Dolaviro en moderna Barato. Tiu sistemo inkludis 16 rezervejojn, baraĵojn kaj variajn kanalojn por kolekti akvon kaj stoki ĝin.[5]

Eflatun Pınar estas hitita akvorezervejo kaj fonta templo ĉe Konya, Turkio. Oni supozas ke ĝi estas el la tempo de Hitita Imperio inter la 15a kaj 13a jarcento a.K.

La akvorezervejo Kalanai estis konstruita el prilaborita ŝtono, ĉirkaŭ 300 m longa, ĉirkaŭ 4.5 m alta kaj ĉirkaŭ 20 m larĝa, tra la ĉefa fluejo de la rivero Kaveri en Tamil Nadu, Suda Barato. La baza strukturo datas el la 2a jarcento p.K.[6] kaj estas konsiderata unu el plej antikvaj akvelfluaj aŭ akvoregulaj strukturoj en la mondo kiu estas ankoraŭ uzata.[7] La celo de tiu akvorezervejo estis elfluiigi la akvon de la rivero Kaveri al la fekunda deltoregiono por irigacio pere de kanaloj.[8]

La irigacia sistemo Du Ĝiang Jan estas la plej antikva survivanta sistemo por irigacio en Ĉinio kiu inkludis akvobaraĵon kiu direktis la akvofluon. Ĝi estis finigita en 251 a.K. Granda eltera akvobaraĵo, farita de Sunŝu Ao, nome ĉefministro de la ŝtato Ĉu, inundis valon en teritorio de nuntempa nordo de la provinco Anhui kiu kreis enorman irigacian rezervejon (100 km (62 mi) de cirkonferenco), rezervejo kiu ekzistas ankoraŭ.[9]

Romia inĝenierado redakti

 
La romia Akvobaraĵo Kornalvo en Hispanio estis uzata dum preskaŭ du jarmiloj.

La konstruado de romiaj akvobaraĵoj estis karakterizita de la kapablo de "Romianoj por plani kaj organizi inĝenieran konstruadon grandskale."[10] Romiaj planistoj enkondukis la tiam novan koncepton de grandaj akvobaraĵoj kiuj povus certigi permanentan akvoliveradon por urbaj setlejoj laŭlonge de la seka sezono.[11] Ties pionira uzado de akvorezista hidraŭlika mortero kaj partikulare romia cemento ebligis multe pli grandajn digostrukturojn ol antaŭe,[10] kiaj ĉe la Akvobaraĵo Homs, eble la plej granda akvobaraĵo ĝis tiu dato,[12] kaj la Akvobaraĵo Harbaka, ambaŭ en Romia Sirio. La plej alta romia akvobaraĵo estis la Akvobaraĵo Subiako ĉe Romo; ties rekorda alto de 50 m restis nesurpasita ĝis sia akcidenta detruo en 1305.[13]

Romiaj inĝenieroj faris rutinan uzadon de antikvaj normigaj desegnoj kiel digakvobaraĵoj kaj masongravitaj akvobaraĵoj.[14] Krom tio, ili montris altan gradon de inventiveco, enkondukante plej el la aliaj bazaj desegnoj de akvobaraĵoj kiuj estis nekonataj ĝis tiam. Tiuj estis ark-gravitaj akvobaraĵoj,[15] arkaj akvobaraĵoj,[16] kontraŭfortaj akvobaraĵoj[17] kaj multarkaj kontraŭfortaj akvobaraĵoj,[18] ĉiuj el kiuj estis konataj kaj uzataj ĉirkaŭ la 2a jarcento p.K. (vidu artikolon Listo de romiaj akvo-baraĵoj kaj rezervejoj). Romiaj laborfortoj estis ankaŭ la unuaj kiuj konstruis digopontojn, kiaj la Ponto de Valeriano en Irano.[19]

 
Restoj de la Akvobaraĵo Band-e Kaisar, konstruita de la romianoj en la 3a jarcento a.K.

En Irano, pontaj digoj kiaj tiu de Band-e Kaisar estis uzataj por havigi akvoenergion pere de akvoradoj, kiuj ofte havigis energion por akvomovataj mekanismoj. Unu el la unuaj estis la rom-konstruita ponta akvobaraĵo aŭ digoponto en Dezful,[20] kiu povis levigi 50 ulnojn da akvo en alto por akvoliverado al ĉiuj hejmoj en la urbo. Oni konis ankaŭ azudojn.[21] Muelejaj akvobaraĵoj estis enkondukitaj, kio la islamaj inĝenieroj nomigis Pul-i-Bulaiti. La unua estis konstruita ĉe Ŝuŝtar super la rivero Karun, Irano, kaj multaj el tiuj estis poste konstruitaj en aliaj partoj de la Islama mondo.[21] Akvo estis kondukita el la malantaŭo de la akvobaraĵo tra granda tubo por movi akvoradon kaj akvomuelejon.[22] En la 10a jarcento, Al-Mukaddasi priskribis kelkajn akvobaraĵojn en Persio. Li informis ke tiu de Ahvazo estis pli ol 910 m (3,000 ft) longa,[23] kaj ke ĝi havis multajn akvoradojn kiuj levis akvon al akveduktoj tra kiuj ĝi fluis al rezervejoj de la urbo.[24] Alia, tiu de Band-i-Amir, havigis irigacion por 300 vilaĝoj.[23]

Mezepoko redakti

En Nederlando, malaltnivela lando, akvobaraĵoj estis ofte aplikitaj al blokado de riveroj por reguligi la akvonivelon kaj eviti ke la maro enirante la marĉajn terojn. Tiaj akvobaraĵoj ofte markis la komencon de urbo ĉar estis facile trapasi la riveron je tia loko, kaj ofte okazigis la respektivajn lokonomojn en nederlanda.

Por ekzmeplo la nederlanda ĉefurbo Amsterdam (malnova nomo Amstelredam) startis pro akvobaraĵo dam ĉe la rivero Amstel en la fino de la 12a jarcento, kaj Rotterdam startis pere de dam ĉe la rivero Rotte, nome minora alfluanto de la Nova Mozo. La centra placo de Amsterdamo, kovrante la originan lokon de 800-jaraĝa dam, ankoraŭ postas la nomon Placo de Dam aŭ simple la Dam.

Industria revolucio redakti

 
Gravuraĵo de la kluzoj de Kanalo Rideau ĉe Bytown.

La romianoj estis la unuaj kiuj konstruis arkajn akvobaraĵojn, kie la reagofortoj el abutmento stabiligas la strukturon el la ekstera hidrostaza premo, sed nur en la 19a jarcento la inĝenieraj kapabloj kaj konstrumaterialoj disponeblaj ebligis la konstruadon de la unuaj grandskalaj arkaj akvobaraĵoj.

Tri pioniraj arkaj akvobaraĵoj estis konstruitaj en la Brita Imperio komence de la 19a jarcento. Henry Russel de la armekorpuso Royal Engineers superrigardis la konstruon de la Akvobaraĵo Mir Alam en 1804 por liveri avon al la urbo Hajderabado (ĝi estas ankoraŭ uzata). Ĝi havis alton de 12 m kaj konsistis el 21 arkoj de varia amplekso.[25]

En la 1820-aj kaj 30-aj jaroj, la Leŭtenanto-Kolonelo John By superrigardis la konstruon de la Kanalo Rideau en Kanado ĉe la areo de la nuntempa Otavo kaj konstruis serion de kurvaj masonaĵoj akvobaraĵoj kiel parto de la akvolivera sistemo. Partikulare, la Akvobaraĵo Jones Falls, konstruita de John Redpath, estis finkonstruita en 1832 kiel la plej granda akvobaraĵo en Nordameriko kaj inĝeniera mirindaĵo. Por teni la akvon en kontrolo dum la konstruado, oni uzis en la akvobaraĵo du kluzojn, nome artefaritajn kanalojn por konduki akvon. La unua estis ĉe la bazo de la akvobaraĵo ĉe ties flanko. dua kluzo estis metita en la okcidenta flanko de la akvobaraĵo, ĉirkaŭ 6.1 m super la bazo. Por ŝanĝi el la malsupra al la supra kluzo, oni blokis la eliron de la Sabla Lago.[26]

La rivero Hunts Creek ĉe la urbo Parramatta, Aŭstralio, estis baraĵita en la 1850-aj jaroj, por plenumi la peton de akvo fare de la kreskanta loĝantaro de la urbo. La masonaĵa muro de la arka akvobaraĵo estis desegnita de Leŭtenanto Percy Simpson kiu estis influita de la progresoj en inĝenieraj teknikoj por akvobaraĵoj fare de la armekorpuso Royal Engineers en Hindio. La akvobaraĵo kostis 17 000 pundojn kaj estis finkonstruita en 1856 kiel la unua inĝeniera akvobaraĵo konstruita en Aŭstralio, kaj la dua arka akvobaraĵo en la mondo konstruita laŭ matematikaj specifaĵoj.[27]

La unua tia akvobaraĵo malfermiĝis du jarojn antaŭe en Francio. Ĝi estis la unua franca arka akvobaraĵo de industria epoko, kaj ĝi estis konstruita de François Zola en la municipo de Aix-en-Provence por plibonigi la liveradon de akvo post ĥolera eksplodo de 1832 amasmortigis en la areo. Post oni garantiis reĝan aprobon de Ludoviko-Filipo en 1844, la akvobaraĵo estis konstruita laŭlonge de la venonta jardeko. Ties konstruado estis farita sur la bazo de matematikaj rezultoj de scienca analizo de premo.

La akvobaraĵo situa 75-mejlojn proksime de Warwick, Aŭstralio, estis eble la unua cementa arka akvobaraĵo de la mondo. Desegnita de Henry Charles Stanley en 1880 kun superfluiga elfluejo kaj speciala akvoeligejo, ĝi estis poste plialtigita ĝis 10 m.

En la lasta duono de la deknaŭa jarcento, oni faris gravajn antaŭenirojn en la scienca teorio de desegno de masonaĵaj akvobaraĵoj. Tio transformis la desegnon de akvobaraĵoj el arto bazita sur empiria metodologio al profesio bazita sur rigore aplikita scienca teoria enkadrigo. Tiu nova emfazo estis centrita ĉirkaŭ la inĝenieraj altlernejoj de universitatoj de Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando. William John Macquorn Rankine ĉe la Universitato de Glasgovo pioniris la teoriaran komprenon de la strukturoj de akvobaraĵoj en sia artikolo de 1857 nome On the Stability of Loose Earth. La teorio de Rankine havigis bonan komprenon de la principoj malantaŭ la desegno de akvobaraĵoj.[28] En Francio, J. Augustin Tortene de Sazilly klarigis la mekanikon de vertikale frontitaj masonaĵaj gravit-baraĵoj, kaj la akvobaraĵo de Zola estis la unua konstruita sur la bazo de tiuj principoj.[29]

Grandaj akvobaraĵoj redakti

 
La Akvobaraĵo Hoover de Ansel Adams, 1942.

La epoko de grandaj akvobaraĵoj komencis per la konstruo de la Asuana Malalta Baraĵo en Egipto en 1902, nome gravita masonaĵa kontraŭforta akvobaraĵo sur la rivero Nilo. Post sia invado kaj okupado de Egipto en 1882, la Britoj ekkonstruis ĝin en 1898. La projekto estis desegnita de Sir William Willcocks kaj inkludis kelkajn elstarajn inĝenierojn, kiaj Sir Benjamin Baker kaj Sir John Aird, kies firmao, John Aird & Co., estis la ĉefa kontraktanto.[30][31] Kapitalo kaj financado estis provizita de Ernest Cassel.[32] Kiam oni ekkonstruis inter 1899 kaj 1902, nenio tia estis iam intencita;[33] finkonstruita, ĝi estis la plej granda masonaĵa akvobaraĵo en la mondo.[34]

La Akvobaraĵo Hoover estas amasa elcementa arkogravita akvobaraĵo, konstruita en la Nigra Kanjono de la rivero Kolorado, sur la bordo inter la usonaj ŝtatoj Arizono kaj Nevado inter 1931 kaj 1936 dum la Granda Depresio. En 1928, la usona kongreso rajtigis la projekton konstrui akvobaraĵon kiu kontrolos inundojn, havigos irigacian akvon kaj produktos hidroelektran energion. La venkanta propono por konstrui la akvobaraĵon estis submetita al entreprenaro nome Six Companies, Inc. Tia granda elcementa strukturo neniam estis konstruita antaŭe, kaj kelkaj el la teknikoj neniam estis klopoditaj. La varmega somervetero kaj ankaŭ la manko de instalaĵoj ĉe la loko prezentis malfacilaĵojn. Tamen, Six Companies sukcesis havigi la akvobaraĵon al la federacia registaro en la 1a de Marto 1936, pli ol du jarojn post la dekomenca limdato.

Ĉirkaŭ 1997, estis ĉirkaŭkalkule 800,000 akvobaraĵoj tutmonde, ĉirkaŭ 40,000 el ili ĉirkaŭ 15 m altaj.[35] En 2014, Fakuloj de la Universitato de Oksfordo publikigis studon de la kosto de grandaj akvobaraĵoj – basite sur la plej grandaj ekzistantaj datumoj – dokumentante gravan kostan superaĵojn por majoritato de akvobaraĵoj kaj demandante ĉu profitoj tipe kovras la kostojn de tiaj akvobaraĵoj.[36]

Tipoj redakti

 
La akvobaraĵo Morrow Point, Koloradio, Usono, estas arka akvobaraĵo de duobla kurveco.

Tipoj de akvo-baraĵoj kaj rezervejoj estas ekzemple la jenaj:

  • Arka akvobaraĵo
    • Arka akvobaraĵo estas solida akvobaraĵo farita el cemento kiu estas kurva supre laŭ la plano. La arka akvobaraĵo estas desegnita tiele ke la forto de la akvo kontraŭ ĝi, konata kiel hidrostata premo, premas kontraŭ la arko, kunpremante kaj plifortigante la strukturon ĉar ĝi pelas al ties fundamento aŭ abutmentoj.
  • Arkogravita akvobaraĵo
    • Arkogravita akvobaraĵo estas akvobaraĵo kun la karakteroj kaj de arka akvobaraĵo kaj de gravita akvobaraĵo. Ĝi estas akvobaraĵo kiu kurvas supre en mallarĝa kurvo kiu direktas plej el la akvo kontraŭ la muraj rokoj de la kanjono, havigante forton por kunprmi la akvobaraĵon. Ĝi kombinas la fortojn de du oftaj formoj de akvobaraĵoj kaj ĝi estas konsiderata intermezo inter ambaŭ.
  • Gravita akvobaraĵo
    • Gravita akvobaraĵo estas akvobaraĵo konstruita el cemento aŭ ŝtona masonaĵo kaj desegnita por reteni pluvakvon ĉefe uzante nur la pezon de la materialo por rezisti la horizontalan premon de akvo premante kontraŭ ĝi.
  • Kontraŭforta akvobaraĵo
    • Kontraŭforta akvobaraĵo estas akvobaraĵo kun solida, fermitega supra flanko kiu estas subtenata je interspaco el la malsupra flanko pere de serio de kontraŭfortoj aŭ subteniloj. La muro de la kontraŭforta akvobaraĵo povas esti rekta aŭ kurva.
  • Multarka kontraŭforta akvobaraĵo

Sekureco redakti

 
Kontraŭfortoj kaj arko de la kontraŭforta akvobaraĵo Roselend en Francio.

Grava problemo de akvobaraĵoj estas la sekureco. Rompo de akvobaraĵo povas kaŭzi gigantajn damaĝojn. Krom rekta rompo de la digo ekzistas ekzemple en montaroj ankaŭ risko de superakvego pro falantaj rokoj aŭ glaĉerrompiĝoj. Tia katastrofo ĉe la Alalin-Glaĉero en Mattmark mortigis 88 homojn en 1965.[37] Aliaj danĝeroj estas tertremoj, sabotado fare de teroristoj aŭ en okazo de milito, ekstremaj inundoj aŭ aliformiĝo de la konstruaĵo ekzemple pro movo de la konstrutereno.

Por eviti tiajn katastrofojn akvobaraĵo bezonas sekureckoncepton, kiu baziĝas sur tri principoj, nome

  • konstrua sekureco surbaze de adekvata inĝenierarto kaj bona planado
  • konstanta kontrolo de la konstruaĵo kaj la ĉirkaŭo kaj observo de termovo kaj sismologiaj mezuroj
  • katastrofokoncepto por averti kaj evakui la minacatan lonĝantaron

Katastrofoj redakti

La plej terura katastrofo imagebla en rilato kun baraĵlago estas la rompo de la baraĵo ekzemple pro tertremo (Sheffield-Baraĵo, kiu rompiĝis la 29-an de junio 1925 pro tertremo)[38], kio povas kaŭzi la inundon de tutaj valoj. Alia tipo de katastrofo estas akcidentoj okazantaj dum la konstruado. Ĉar, simpligite dirata, temas pri konstruo de altega muro, la plej damaĝa kaj eĉ mortiga tipa akcidento estas falo el la muro. Kontraŭ tio, modernaj sekurecrimedoj, ĉefe sekurigaj ligiloj, multe haltigis tiujn akcidentajn falojn. Alia tipo de akcidento estas tiuj kiuj okazas kiam la unua plenigo je akvo en la baraĵlago startas antaŭ la kompleta finkonstruo: tio okazis ekzemple ĉe la Akvobaraĵo de Torrejón el Rubio, Hispanio, situanta en la kunfluo de la riveroj Taĵo kaj Tiétar la 22an de oktobro 1965, kio okazigis la morton de almenaŭ 35 laboristoj kiuj estis laborantaj en la finkonstruo de tiu akvobaraĵo, ĉefe en tunelo, kiam rompiĝis kluzo kaj la akvo jam rezervita elfluis al la fluejo de la rivero.

Gravaj akvobaraĵoj redakti

Baraĵo Tri Gorĝoj redakti

 
La Baraĵo Tri Gorĝoj en 2004; kluzoj por rivera trafiko
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baraĵo Tri Gorĝoj.

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine Sānxiá) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde 2012-07-04, kiam la lasta turbino komencis liveri energion. Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la 1-a laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobaraĵo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).

Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina meza provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero. Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado. La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

Baraĵo Hoover redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvobaraĵo Hoover.

Akvobaraĵo Hoover (angle: Hoover Dam, originale Boulder Dam) situas ĉe la limo inter usonaj federaciaj ŝtatoj Nevado kaj Arizono, ĉirkaŭ 50  km sudoriente de Las Vegas en la Nigra Kanjono. La akvobaraĵo ŝveligas la akvon de rivero Kolorado, kiu formas tie la limon inter Arizono kaj Nevado. La ŝveliĝanta lago estas nomata Lago Mead kaj havas la surfacon de 63.900 hektaroj (laŭ alia fonto: 69.000 hektaroj), longon de ĉirkaŭ 170 km kaj maksimuman profundon de ĉirkaŭ 180  metroj. Ĝi povas rezervi ĉirkaŭ 35 miliardojn da m³ de akvo kaj tiel ĝi estas la plej granda baraĵlago de Usono.

Baraĵo de Grand Coulee redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baraĵo de Grand Coulee.
 
La baraĵo de Grand Coulee nuntempe (2017).

La baraĵo de Grand Coulee (angle Grand Coulee Dam) estas hidroelektra akvobaraĵo (aŭ simple dig(eg)o) sur la rivero Kolumbio en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Per barado de la rivera fluo ĝi kreas la longegan lagon Roosevelt. Ĝi estas la plej granda usona elektrocentralo [39] kaj la plej granda betonstrukturo en Usono.[40]

Ekzemploj redakti

Pliaj ekzemploj listiĝas en la artikolo baraĵlago.

Bildaro redakti

 
Akvobaraĵo Xhariep Gariep
 
Akvobaraĵo Lejweleputswa Bloemhof
 
Akvobaraĵo Glen Canyon
 
Akvobaraĵo North Central Nebraska Spencer
 
Akvobaraĵo Hoover
 
Akvobaraĵo Nampho

Referencoj redakti

  1. Günther Garbrecht: "Wasserspeicher (Talsperren) in der Antike", Antike Welt, 2a speciala eldono: Antiker Wasserbau (1986), pp. 51–64 (52)
  2. S.W. Helms: "Jawa Excavations 1975. Third Preliminary Report", Levant 1977
  3. 3,0 3,1 Günther Garbrecht: "Wasserspeicher (Talsperren) in der Antike", Antike Welt, 2a speciala eldono: Antiker Wasserbau (1986), pp. 51–64 (52f.)
  4. 4,0 4,1 Mohamed Bazza (28a–30a Oktobro 2006). overview of the hystory of water resources and irrigation management in the near east region (PDF). Food and Agriculture Organization of the United Nations. Alirita 1a de aŭgusto 2007.http://www.fao.org/docrep/005/y4357e/y4357e14.htm
  5. The reservoirs of Dholavira. The Southasia Trust (Decembro 2008). Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 27a de Februaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 2016-06-15.http://old.himalmag.com/component/content/article/1062-the-reservoirs-of-dholavira.html Arkivigite je 2016-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
  6. The Check-Dam Route to Mitigate India's Water Shortages. Law library – University of New Mexico. Arkivita el la originalo je 2013-07-20. Alirita 8a de Novembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-20. Alirita 2016-06-15.
  7. This is the oldest stone water-diversion or water-regulator structure in the world. Arkivita el la originalo je 2007-02-06. Alirita 27a de Majo 2007. Arkivigite je 2007-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-06. Alirita 2016-06-15.
  8. Singh, Vijay P.. (2003) Water Resources System Operation: Proceedings of the International Conference on Water and Environment. Allied Publishers. ISBN 81-7764-548-X.
  9. Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Part 3. Taipei: Caves Books, Ltd.
  10. 10,0 10,1 Smith 1971, p. 49
  11. Smith 1971, p. 49; Hodge 1992, paĝoj 79f.
  12. Smith 1971, p. 42
  13. Hodge 1992, p. 87
  14. Hodge 2000, paĝoj 331f.
  15. Hodge 2000, p. 332; James & Chanson 2002
  16. Smith 1971, paĝoj 33–35; Schnitter 1978, paĝoj 31f.; Schnitter 1987a, p. 12; Schnitter 1987c, p. 80; Hodge 2000, p. 332, fn. 2
  17. Schnitter 1987b, paĝoj 59–62
  18. Schnitter 1978, p. 29; Schnitter 1987b, paĝoj 60, table 1, 62; James & Chanson 2002; Arenillas & Castillo 2003
  19. Vogel 1987, p. 50
  20. Hartung & Kuros 1987, paĝoj 232, 238, fig. 13; 249
  21. 21,0 21,1 Donald Routledge Hill (1996), "Engineering", p. 759, en Rashed, Roshdi. (1996) Encyclopedia of the History of Arabic Science. Routledge, p. 751–795. ISBN 0-415-12410-7.
  22. Adam Lucas (2006), Wind, Water, Work: Ancient and Medieval Milling Technology, p. 62. Brill, ISBN 90-04-14649-0.
  23. 23,0 23,1 Donald Routledge Hill. (1996) A history of engineering in classical and medieval times. Routledge, p. 56–8. ISBN 0-415-15291-7.
  24. Donald Routledge Hill. (1996) A history of engineering in classical and medieval times. Routledge, p. 31. ISBN 0-415-15291-7.
  25. Key Developments in the History of Buttress Dams. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-21. Alirita 2016-10-07.
  26. John Redpath, the Whispering Dam, and Sugar. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2016-10-07.
  27. Historical Development of Arch Dams.
  28. Rankine, W. (1857) "On the stability of loose earth". Philosophical Transactions of the Royal Society of London, Vol. 147.
  29. dam. Encyclopedia Britannica.
  30. Egyptian Irrigation Bond 1898 - Aswan Dam on Nile River. Scripophily. Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2005. Alirita 9a de novembro 2015. Arkivigite je 2005-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-05-13. Alirita 2016-10-12.
  31. Roberts, Chalmers (December 1902), "Subduing the Nile", The World's Work: A History of Our Time V: 2861–2870, https://books.google.com/books?id=DoDNAAAAMAAJ&pg=PA2861, retrieved 2009-07-10 
  32. Finance, Jewish Encyclopedia, c.1906
  33. Frederic Courtland Penfield, Harnessing the Nile, The Century Magazine, Vol. 57, No. 4 (February 1899)
  34. The First Aswan Dam. University of Michigan. Arkivita el la originalo je 1997-06-15. Alirita 2a de Januaro 2011.
  35. "Is it Worth a Dam? ". Environmental Health Perspectives Volume 105, Number 10, Oktobro 1997 (WayBack http://www.ehponline.org/qa/105-10focus/focus.html Arkivigite je 2006-05-17 per la retarkivo Wayback Machine dato=2006-05-17-11-30-07}})
  36. (Junio 2014) “Should we build more large dams? The actual costs of hydropower megaproject development”, Energy Policy, vol. 69, pp. 43-56. 
  37. Raporto pri la katastrofo de 1965 en Mattmark (Retejo de la Svisa Televido en germana lingvo, konsultita 2015-01-29)
  38. Fonto: Artikolo pri digorompiĝo en la germana vikipedio
  39. Renewable Energy Sources: A Consumer's Guide U.S. Department of Energy: Energy Information Administration, alirdato 2006-11-18
  40. "Short Trips: Take a step back to take in a concrete wonder" Arkivigite je 2009-01-30 per la retarkivo Wayback Machine, Jeff Larsen, Seattle Post-Intelligencer, 2002-10-03, alirdato 2006-11-19

Literaturo redakti

  • Hartung, Fritz. (1987) Historische Talsperren 1. Verlag Konrad Wittwer, p. 221–274. ISBN 3-87919-145-X.
  • Hodge, A. Trevor. (2000) Handbook of Ancient Water Technology, Technology and Change in History 2. Leiden: Brill, p. 331–339. ISBN 90-04-11123-9.
  • (1978) “Römische Talsperren”, Antike Welt 8 (2), p. 25–32. 
  • Schnitter, Niklaus. (1987a) Historische Talsperren 1. Verlag Konrad Wittwer, p. 9–20. ISBN 3-87919-145-X.
  • Schnitter, Niklaus. (1987b) Historische Talsperren 1. Verlag Konrad Wittwer, p. 57–74. ISBN 3-87919-145-X.
  • Schnitter, Niklaus. (1987c) Historische Talsperren 1. Verlag Konrad Wittwer, p. 75–96. ISBN 3-87919-145-X.
  • (1970) “The Roman Dams of Subiaco”, Technology and Culture 11 (1), p. 58–68. doi:10.2307/3102810. 
  • Vogel, Alexius. (1987) Historische Talsperren 1. Verlag Konrad Wittwer, p. 47–56 (50). ISBN 3-87919-145-X.


Kromaj legadoj redakti

  • Paul C. Pitzer, Grand Coulee: Harnessing a Dream, Pullman, Washington State UP, 1994.
  • Richard White, The Organic Machine: The Remaking of the Columbia River, New York, Hill and Wang, 1995.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti