Malfermi la ĉefan menuon

Kolumbio (rivero)

rivero en Kanado kaj Usono

La Rivero Kolumbio estas la plej granda rivero laŭ volumeno enfluanta la Pacifikon el Nordameriko. Ĝiaj fontoj estas en la Rok-Montaro en Brita Kolumbio, kaj ĝi trafluas la orientan parton de Vaŝingtonio. La lastaj 480 km konsistigas la ŝtatlimon inter Vaŝingtonio kaj Oregono. Ĝi enfluas la Pacifikon ĉe Astoria (Oregono).

Kolumbio
Columbia.png
Akvokolekta baseno de la rivero Kolumbio
Bazaj informoj
Longeco 2 044 km
Akvokolekta areo 415,211 km²
Averaĝa trafluo 7 400 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 810 m
Enfluejo Pacifiko ĉe
Astoria (Oregono)
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Lago Kolumbio (fonto);
aliaj, vidu tekston
Information icon.svg
vdr
Kvar lokomotivoj BNSF GE C44-9W trenantaj miksan ŝarĝotrajnon ĉe la bordo de la rivero Kolumbio, inter Kennewick kaj Wishram, Vaŝingtonio, Usono.

La Kolumbio estas granda fonto de hidroelektra povumo, kun multaj digoj.

La Multnoma popolo (angle, Multnomah) estis la indiĝenaj loĝantoj de la regiono laŭ la bordoj de la rivero Kolumbio, kie nun situas la grandurbo Portlando (Oregono) kaj ĝiaj transrivera antaŭurbo Vancouver (Vaŝingtonio). Ili parolis dialekton de la supra ĉinuka lingvo.