Ŝablono-Diskuto:Informkesto rivero

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Tlustulimu in topic Alternativa varianto por mapligilo

Bedaŭrinde mankas ekzemplo. Momente vi povas rigardi la uzon de tiu ŝablono en la artikolo Ruhr. Iu kiu scias kiel aldoni ekzemplon ĉi tie bonvolu tion fari.
Kriŝno

Larĝeco

redakti

Saluton. Ial la informkesto en Cibin fariĝas tro larĝa. Mi jam aldonis valoron al la informkesto por la larĝeco. Sed mi momente ne scias, kial ĝi ne funkcias. Kiu havas ideon? Amike --Tlustulimu 16:11, 8 Sep. 2011 (UTC)

{{informkesto/Komenco}} enhavis ne ekzistantan ŝablonon {{=}}. Sed mi facile povis korekti tion. Krome mi ŝanĝis {{#switch: al {{#ifeq:, ĉar en la kodo estis nur unu alternativo. --Tlustulimu 17:24, 8 Sep. 2011 (UTC)

FOTO-PRISKRIBO

redakti

Ĉi tiu parametro ŝajnas ne funkcias. --pino 18:09, 8 Sep. 2011 (UTC)

Refunkcias, mi nur forgesis la streketon. Mutichou 18:42, 8 Sep. 2011 (UTC)
Dankon --pino 19:31, 8 Sep. 2011 (UTC)

Pliaj nunaj problemoj

redakti

La 27-an de novembro 2012 mi realdonis parametron pri altecodiferenco, kaj demandis kial la parametro tute ne estas: Ĝi ja antaŭvidatas en la ŝablona uzo (en artikoloj, kaj ankaŭ en la ŝablon dokumentado), kio indikas ke ĝi antaŭe estis. Nun mi vidas ke la informkesto laŭ nuna lingvaĵo antaŭvidas parametrojn pri dekstraj kaj maldekstraj ALfluoj, dum en ŝablona uzo, ekzemple pri la rivero Neisse, en iuj paĝoj indikiĝas parametroj pri dekstraj kaj maldekstraj ENfluoj, kio indikas ke ankaŭ tio iam antaŭe estis la uzita parametro. Mi tute ne kontraŭas la formon "alfluoj", sed atentigas ke se oni lingve ŝanĝas parametron de ŝablono, oni devas korekti ĉiun ŝablonouzon, alikaze simple malvidebliĝas iuj antaŭe ekzistintaj parametroj en la koncernaj artikoloj...

ThomasPusch (diskuto) 10:22, 4 Dec. 2012 (UTC)

Ankoraŭ io:

En la artikolo pri la rivero Neiße mi elprenis la kodon <center> en parametro FOTO-PRISKRIBO de la informkesto. Se la kodo estas, la tuta artikola teksto laŭ nuna stato enpremiĝas en la informkeston, do la artikola enpaĝiĝo plene fuŝiĝas. La fotopriskribo ankaŭ post elpreno de la kodo <center> restas centrigita. Mi supozas ke post kreo de la artikolo la informkesta sintakso tute bonintence estis ŝanĝita al centrigo de la fotopriskribo, kaj ekde tiam ekestis la fuŝo de antaŭe funkciinta enpaĝigo en la artikolo. Tamen mi nun ne havas la tempon kontroli ĉiujn aliajn uzojn de la ŝablono: eble la problemo aperas ankaŭ en aliaj artikoloj! -- ThomasPusch (diskuto) 10:29, 4 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Jam en 2011 Mutichou ial rekreis la informkeston uzante certajn helpajn ŝablonojn. Mi supozas, ke parte ties kodoj povas havi kromefikojn. Mi metis atentigon pri la menciita problemo en la dokumentadon. Ĉu mi eble demandu uzanton kun roboto, ĉu li povus trarigardi la artikolojn? --Tlustulimu (diskuto) 15:45, 8 Dec. 2012 (UTC)

Nova kodo

redakti

Saluton. Mi ĵus transprenis la novan kodon de la ŝablono el ĝia provejo. Bonvolu ne malfari tion ĉe problemoj, sed unue atentigi pri tio ĉi tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 8 sep. 2018 (UTC)Reply

Mapo kun du markiloj

redakti

Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi aldonis mapon kun du markiloj. Por tio en la kodo de la ŝablono estas uzata la helpa ŝablono {{mapligilo}}. Ĝi siavice uzas la Lua-modulon {{mapframe}}. Antaŭ iom da tempo kaj denove hodiaŭ mi trovis interesan trajton en tri vikipedioj, nome la rusa, pola kaj norvega.

La tieaj ekvivalentoj de nia ŝablono uzas ekvivalenton de {{situo sur mapo}} por mapo kun minimume du markiloj. La norvega ŝablono subtenas eĉ ses markilojn, se mi ĝuste komprenetis la tiean dokumentadon. Mi jam kreis testan kodon por tio en mia provejo. Tie eĉ videblas ekzemplo. Ĉu ni eble uzu ambaŭ variantojn kune aŭ alternative? --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 6 maj. 2021 (UTC)Reply

Intertempe mi alinomis la provejan ŝablonon al {{Situo sur mapo/rivero}}. --Tlustulimu (diskuto) 07:39, 18 jun. 2022 (UTC)Reply

Proveja versio

redakti

Saluton. Jam la 14-an de junio 2022 mi kreis provejan version de la ŝablono, kiu estas testata sur Ŝablono:Informkesto rivero/testoj kaj en kiu mi hodiaŭ glatigis nekoherecon de kelkaj parametro-grupoj. En ĝi ĉiuj parametroj je komenca "fonto" kaj "enfluejo" ricevas strekon, se ili estas plurpartaj kaj la cifero, se ĝi entute ĉeestas, aperas tuj antaŭ la unua streko. Tio ebligas pli da unueco en la parametra skemo. La ekzemplojn en la proveja dokumentado mi jam alĝustigis al tio.

Bedaŭrinde la ŝablono pro foja kunigo de tri ŝablonoj ankoraŭ enhavas terure multajn alternativajn parametrojn. Kies roboto kapablus helpi ĉe la ŝanĝo al la plej taŭga aro de parametroj, kiun mi ankoraŭ devos meti en la ŝablonan dokumentadon? Tlustulimu (diskuto) 14:03, 16 jun. 2022 (UTC)Reply

Majusklaj parametroj

redakti

Saluton. Ĉar la fontokodo de la ŝablono estas jam terura miksaĵo el malsame laŭ uskleco skribataj parametroj, mi petis LiMr, ke ĉiuj majusklaj parametroj fariĝu minusklaj en la artikoloj. Poste la majusklajn mi eligos el la ŝablono. Niaj informkestoj kutime preferas tute minuskle skribatajn parametrojn. Ĉikaze mi tute ne emas nek emos sekvi la skemon de la germana Vikipedio. Krome la interŝovitaj strekoj malfacilas la uzadon ktp. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 19:05, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

altecodiferenco

redakti

Parametro altecodiferenco estas superflua. Sed la informkesto povas montri ĝin kiel enfluejo-alteco minus fonto-alteco. LiMr (diskuto) 20:17, 21 jun. 2022 (UTC)Reply

Hm. Kaj kiel ni traktu maloftajn kazojn, kie unu aŭ eble eĉ du el la parametroj "enfluejo-alteco" aŭ "fonto-alteco" estas negativa(j), ĉar la loko(j) situas fakte sub marnivelo? --Tlustulimu (diskuto) 04:55, 22 jun. 2022 (UTC)Reply
Kaj kiel ni traktu la kazon, ke iu rivero eble havas pli ol unu fonton kaj la informoj pri la ĉefa fonto ial varias en la literaturo aŭ/kaj interretaj paĝaroj? --Tlustulimu (diskuto) 19:33, 23 jun. 2022 (UTC)Reply

Alternativa varianto por mapligilo

redakti

Saluton. Mi ĵus trovis interesan kodopecon tute hazarde en la greka Vikipedio. Temas pri la jena kodo:

{{#if: {{Wikidata|p402}}|
{{#tag:mapframe|
{
  "type": "ExternalData",
  "service": "geoline",
  "ids": "{{#invoke:Wikidata|getId}}",
  "properties": { "stroke": "#0000FF"}
}
|width=280|height=280|align=center|frameless}} }}

Mi trovis ĝin en el:Πρότυπο:Πληροφορίες ποταμού, kiu estas la ekvivalento de nia ŝablono. Tiu kodopeco ne bezonas koordinatojn, sed iel transprenas la mapligilan mapon surbaze de kodo de Openstreetmap Relation (P402). Eble ni ja povus fari same, tamen lasante la nunan funkcion en la ŝablono. Sed kiel tio estas aldonata? Ĉu eble iu havas ideon? Tlustulimu (diskuto) 17:42, 22 mar. 2024 (La UTC)

La parton tuj post {{#if: ni devus alĝustigi al niaj kondiĉoj, ĉar nia ŝablono {{wikidata}} ja ludas alian rolon. --Tlustulimu (diskuto) 17:44, 22 mar. 2024 (UTC)Reply

Mi ĵus provis sen konservo la jenan kodon en Alfeo (rivero) uzante tie la parametron "kesteroj". Tiam la mapo aperis ekster la informkesto. Sed tio okazis, ĉar mankis kodo ĉirkaŭ mia testa kodopeco.

{{#if: {{#invoke:Wikidata|claim|p402}}|
{{#tag:mapframe|
{
  "type": "ExternalData",
  "service": "geoline",
  "ids": "{{#invoke:Wikidata|pageId}}",
  "properties": { "stroke": "#0000FF"}
}
|width=280|height=280|align=center|frameless}} }}

Do, kompare al la supre menciita kodo necesas nur tre malgranda ŝanĝo. Krome mi jam iomete antaŭpreparis la mapligilan kodon en nia ŝablono ekuzante tie la helpan ŝablonon {{Booland4}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 22 mar. 2024 (UTC)Reply

Intertempe la helpan ŝablonon {{Booland4}} mi anstataŭigis per {{Booland}}. Tio ja eblas, ĉar ĉilasta ŝablono ekde hodiaŭ enplektas Lua-modulon. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
Nun nur la larĝeco kaj alteco eble devus esti alĝustigataj al la jam uzataj valoroj. Tlustulimu (diskuto) 08:31, 31 mar. 2024 (UTC)Reply
  Farite aldono de la supre menciita kodo kun malgranda ŝanĝeto de la grandeco kaj aldono por vikia tabeloĉelo. La rezulto videblas en kelkaj artikoloj, kiel ekz. Garono. Tlustulimu (diskuto) 15:34, 4 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto rivero".