Ruhr

rivero en Germanio

La rivero Ruhr [rur] (esperante: Ruro) estas ĉirkaŭ 221 kilometrojn longa dekstra alfluanto de Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4.485 km². Ĝi meandras pli ol 124 kilometrojn sur la teritorio de la regiona ligo Ruhr kaj estas nomdona por la plej granda Eŭropa industriregiono, la Ruhr-regiono. Ties nomo klariĝas el la komenco de la industriiĝo en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. La regiono ĉe Ruhr estis ekde la finiĝanta 18-a jarcento origino de la tuta ekonomiregiono.
Grava ekonomia signifo estas ĉitempe en la trink- kaj uzakvoprovizo de la Ruhr-regiono kaj en la energiproduktado. Antaŭe Ruhr dumtempe estis en la 19-a jarcento la plej navigata akvovojo de Germanio. Ĉitempe tamen ŝipiro okazas nur sur la lastaj 12 Ruhr-kilometroj. Ĝia valo, nomata laŭ la rivero, estas grava ripozejo por la aglomeraĵo Rejn-Ruhr.
La meza forflukvanto de Ruhr en ĝia malsupra fluo sumiĝas je la nivelmezurilo Mülheim 79 /s; tiel Ruhr estas rilate al akvokvanto la kvina flankrivero de Rejno laŭ grando.

Ruhr
Aspekto de la Ruhr-valo ĉe Witten
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio Dekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio
Longeco 221,2 km
Akvokolekta areo 4 485 km²
Averaĝa trafluo 79 m³/s
Fluo
Fonto Ĉe la Ruhrkopf ĉe Winterberg
- Alteco super marnivelo 674 m
Enfluejo Duisburg-Ruhrort
- Alteco 17 m
Altecodiferenco 657 m
Geografio
Trairataj urboj Urbegoj: Dortmund, Hagen, Witten, Bochum, Essen, Mülheim an der Ruhr, Oberhausen, Duisburg. Mezgravaj urboj: Meschede, Arnsberg, Fröndenberg, Menden, Iserlohn, Schwerte, Herdecke, Wetter, Hattingen. Urbetoj: Winterberg, Olsberg, Bestwig, Ense, Wickede, Holzwickede.
vdr

Riverfluo redakti

 
Verlauf der Ruhr mit größeren Nebenflüssen und den Ruhrstauseen


Paso de Ruhr kun pli grandaj flankriveroj kaj la Ruhr-baraĵ-lagoj

Fonto redakti

 
Ruhr estas ĉe sia fonto mezaltmontara rivereto

Ruhr fontas en la Rothaar [ROThar]-montaro rande de la montaro Hochsauerland [hoĥZAŬerland] ĉe la norda deklivo de la monto Ruhrkopf (696 metrojn super marnivelo) sur la Rejn-Weser-akvodislimo. Dum Ruhr fluas okcidenten kaj finfine enbuŝiĝas en Rejnon, la akvo de la nur mallongaj riveretoj, kiuj fontas ĉe la suda deklivo de la Ruhrkopf, fluas en la rivereto Orke. Tiu siaflanke fontas nur iom pli oriente ĉe la monto Reetsberg kaj komence fluas en okcidentan, sed tiam en orientan direkton en la rivero Eder, kies akvo fluas tra la Fulda en la Weser.

La Ruhr-fonto situas ĉirkaŭ 674 metrojn alta, ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn nordokcidente de Winterberg-Elkeringhausen, 3 kilometrojn nordoriente de Winterberg kaj 4 kilometrojn sudoriente de Nordhelle. Ekde 1849 ĝi estas ĉirkaŭata per masonaĵo. En marĉa tereno, ĉirkaŭ 20 metrojn supre de la enkadraj muroj, la unua Ruhr-akvo atingas la supraĵon.

Rivera paso kaj ĉeriveraj lokoj redakti

Ekde la fonto ĝis la enbuŝiĝo Ruhr fluas esence orient-okcidenten. Je tio ĝi estas ambaŭflanke limigata per montaraj ĉenoj de Rejnlanda Ardeza Montaro.

El la fontotereno ĝia akvo fluas unue norden laŭlonge de la nacia strato B 480. Samdirekte ĝia akvo alfluas – okcidente preterpasanta la rokaron Bruchhauser Steine [BRUĤhaŭser ŜTAJne] - la Naturparkon Arnsberger Wald, antaŭ kiu ĝi turniĝas okcidenten ĉe Olsberg. Malantaŭ Olsberg sekvas norde la sufiĉe alte elstaraj sudaj montoj de tiu naturparko, kiu etendiĝas ĝis en la valon de la rivero. Ene de la komunumteritorioj de Bestwig kaj Meschede la Ruhr-akvo plu fluas laŭlonge de la aŭtoŝoseo A46 okcidenten al Arnsberg, rezidejo de la distriktaro-registaro.

Iom pli nordokcidente, inter Ense kaj Wickede [VIKede], la rivero atingas la sudan flankon de la montara ĉeno Haarstrang, ĉe Wickede ĝi turniĝas okcidenten kaj ekde nun ĝi fluas okcidenten inter Haarstrang kaj la altaĵoj de la Sauerland preter Fröndenberg, Menden, Holzwickede, Iserlohn kaj Schwerte. Inter Menden kaj Fröndenberg Ruhr formas laŭ iom longa etapo la interkomunuman limon. Sur la etapo antaŭ la montoĉeno Haarstrang Ruhr jam lasis la plej grandan parton de la niveldiferenco malantaŭ sin. Ĉe Iserlohn la rivero ankoraŭ havas surmaran nivelon de 106 metroj.

 
La historia urbo de la Freiheit Wetter

La teritorio de Dortmundo etendiĝas sude ĉe la kruta deklivo de la Ardey-Montaro ĝis Ruhr. La sudaj urbopartoj evoluis al preferataj loĝopejzaĝoj, tiel ankaŭ Dortmundo-Syburg. Tie situas alte super Ruhr tiu punkto, per kiu Dortmundo estis unuafoje menciita en la historio: la kastelo Hohensyburg. Je la kontraŭa suda riverbordo, sur la urboteritorio de Hagen enbuŝiĝas la riveroj Lenne kaj Volme en Ruhr. Kun Lenne, venanta el la sudo, Ruhr enprenas sian plej grandan flankriveron, per kiu sia meza forfluokvanto preskaŭ duobliĝas ekde 30 ĝis 55 kubometroj/sekundo. Tuj poste Ruhr trapasas kun Hengsteysee la unuan grandan baraĵlagon.

La centro de Herdecke troviĝas super meandro ĝuste inter la Hengstey- kaj la Harkort-lagoj, ĉe kies dekstra bordo situas Wetter. Por sia rekta situo ĉe la rivero la urbo Wetter kaj iom malsupre de Ruhr la urbo Witten estis gravaj centroj de la frua industriigo de la Ruhr-regiono.

 
La historia urbocentro de Hattingen estas vidindaĵo en la Ruhr-valo

Ĉe la Harkort-lago Ruhr grandspace kurbiĝas ĉirkaŭ branĉo de la Ardey-montaro, por finfine pluflui tra la suda Ruhr-regiono. En Bochum hodiaŭ elstaras ekde la malproksimo videble la Ruhr-Universitato sur la altaĵoj super la baraĵlago lago Kemnade. Proksime de Hattingen ekde jarcentoj ponto transiras la riveron, kiu estas grava ero de la mezepoka komercovojo Hilinci-vojo. Nur en 2002 preskaŭ samloke oni konstruis novan ponton direkten al Bochum.

Ekde Bochum-Dahlhausen ĝis Asindo-Steele Ruhr meandras kelktempe suden, poste refluas okcidenten ĉirkaŭ Essen-Überruhr tra la Baldeney-lago kaj preter la iam kiel monaĥejo Werden memstara Essen-Werden, returniĝante post la baraĵlago en Kettwig norden. La urboparto Essen-Kettwig havas multajn historiajn faktrabodomojn. La Ruhr-ponto de Kettwig unuafoje estis dokumentata en 1282. La sudaj urbopartoj de Essen situas laŭlonge de proksimume 30 kilometroj ĉe Ruhr.

Ĉe la historia travadejo de la mezepoka komercovojo Hellweg en Mülheim ĉe Ruhr, proksime de kastelo Broich, la rivero atingas la Malsuprorejnlandan Malaltebenaĵon kaj ŝanĝas sian pason lastfoje en la okcidentan ĉefdirekton. Mülheim ricevas sian prestiĝon parte pro sia situo ĉe Ruhr. Oberhausen havas per sia suda limo nur iom da kontakto al la riverbordo, antaŭ ol Ruhr atingas Duisburg, kie ĝi pasas norde de la urbocentro.

Enfluejo redakti

 
Enfluejo de Ruhr en la Rejnon kun la skulpturo Rheinorange

Post kiam la akvo de Ruhr subiris ĉirkaŭ 160 pontojn, la rivero enbuŝiĝas post 221 kilometroj en Rejnon ĉe Duisburg-Ruhrort sur ankoraŭ nur 17 metroj da marnivelo. La enfluejo de Ruhr situas ĉe Rejn-kilometro 780, kaj estas markita per la oranĝkolora landmarko Rheinorange, skulptaĵo de Lutz Fritsch. Tiu ĉi 25 metrojn alta ŝtalplato, origine de iu ajn Kolonja skulptisto (ne de hejma ŝtaluzino!) oni starigis en 1992 en Duisburg-Neuenkamp.

Flankaj riveroj de Ruhr redakti

Flankaj riveroj de Ruhr estas inter aliaj Hille, Neger, Gierskoppbach, Elpe, Valme, Nierbach, Henne, Gebke, Wenne, Wanne, Röhr, Möhne, Hönne, Baarbach, Elsebach, Lenne, Volme, Elbsche, Ölbach kaj Deilbach.

Geologia evoluo redakti

 
La enbuŝiĝejo de la Lenne (de dekstre supre) en Ruhr malsupre de la Hohensyburg

Je la akvodislimo de la Rothaar-montaro, kie naskiĝas Ruhr, fontas kelkaj flankakvoj de la supra kaj meza Ruhr. La fonto de Namenlose (sennoma) ekzemple distancas nur ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn de la Ruhr-fonto, por unuiĝi kun Ruhr tra Neger malsupre de Winterberg-Siedlinghausen rande de la Rothaar-montaro. Ekde la Ruhr-fonto ĝis la fonto de ĝia plej granda flankrivero, la Lenne, la distanco estas eĉ nur 8 kilometrojn. La alta kresto de la Rothaar-Montaro dum la terhistorio plufaldiĝis kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas pli erozirezista ol la restaj regionoj de la ĉirkaŭa mezalta montaro, tra kiu Ruhr kaj ĝiaj flankriveroj kondukas la akvon suden.

La Ruhrhöhen (eo: Ruhr-Altaĵoj) estas montetoĉeno norde de la malsupra Ruhr. Ili formas la okcidentan plilongigon de la Montaro Ardey kaj de la Montoĉeno Haar. La Ruhr-Altaĵoj pasas de oriente okcidenten trans la urbaj teritorioj de Duisburg, Mülheim ĉe Ruhr, Essen kaj Bochum kaj formas akvodislimon inter Ruhr kaj Emscher.

Graveco redakti

De Ruhr la Ruhr-Regiono ricevis ĝian nomon. La industriigo de la regiono ĉi tie komencis, ĉar en la 18-a jarcento r estis elkonstruata kiel ŝipvojo. La karbotavoloj ĉie en la proksimeco de la rivero alsurfaciĝas kaj norden ĝi malleviĝas pli profunden sub la tersurfacon. Tiel la unuaj minejoj ekestis proksime de Ruhr kaj poste migris norden, por elminigi karbon el pli profundaj kuŝejoj. Tiel la Ruhr-Regiono evoluis kaj migris pli kaj pli norden en direkto de la rivero Emscher [EMŝer].

Historia fortikaĵlinio redakti

 
La memoraĵo Hohensyburg alte super Ruhr

La fluo de Ruhr kaj ĝia valo parte kun krutaj deklivoj prezentas naturan barilon. Pro tiu strategie favora situo kaj por protekti la rivertransirejoj de la komercvojoj inter la montaro Bergisches Land [BERgiŝes land] en la sudo kaj la Hellweg-Zono en la nordo ĉe la deklivoj de la Ruhr-valo ekestis multnombraj kasteloj kaj nobelarrezidejoj. La plej frue, fine de la 9-a jarcento konstruata Kastelo Broich utilis kiel barfortikaĵo kontraŭ Vikingoj. Broich apartenas al la plej gravaj mezepokaj defendkonstruaĵoj de la malfrua Karolida epoko en la Ruhr-Regiono. Aliaj fortikaĵoj apartenis en la 13-a jarcento al la ĉefepiskopujo Kolonjo, al la Graflando Mark, al la Duklando Berg aŭ al la Graflando Limburg.

Nuntempe uzataj aŭ konservitaj kiel ruinoj estas ekz. la kastelo Arnsberg; en Dortmund Hohensyburg; en Hagen Akvokastelo Werdringen; la Kastelo Wetter kaj la Kastelo Volmarstein en Wetter; Kastelo Steinhausen [ŜTAJNhaŭzen], la Kastelo Hardenstein [HARdenŝtajn], Rezidejo Witten kaj Rezidejo Herbede en Witten; la Akvokastelo Kemnade, la Kastelo Blankenstein [BLANkenŝtajn] kaj la Isenburg en Hattingen; la Kastelo Altendorf kaj la Neue Isenburg en Essen.

Industrihistorio redakti

Jam antaŭ la Industria Revolucio en la Ruhr-Valo oni mastris plej diversajn metiojn kaj produktadojn kiuj bezonis por sia funkciado akvon aŭ akvoenergion. En Mülheim ĉirkaŭ la jaro 1650 evoluis la ledoproduktado, kiu en la jaro 1920 kulminis per 50 fabrikoj. Ankaŭ en la iam memstaraj urbetoj Kettwig kaj Werden ekde la komenco oni vivis apud kaj kun la rivero. Dum jardekoj la ŝtaluzino Henrichshütte en la Ruhr-Valo dominis la ekonomion de Hattingen. Nun la malnovaj altfornoj estas parto de la Vestfalia Industrimuzeo. La Itinero de la Industrikulturo sin dediĉas al la temo industrihistorio de Ruhr

 
La fabriko de Friedrich Harkort en la ruinoj de la Kastelo Wetter ĉirkaŭ 1834 estis frua industria produktejo

La transigo de la rivernomo Ruhr al la aglomeracio „Ruhr-Regiono“, kiu hodiaŭ plejparte situas norde de Ruhr, estis ligita al la historia evoluo de la industriigo kaj speciale kun la nordenmigrado de la karbominado. Tiu komence estis facile fareble en la Ruhr-Valo, ĉar tie la karbohavantaj tavoloj aperas el la tero. Krome oni povis antaŭenpeli la elkarbonigon per mingalerioj kaj sen ŝaktoj. Mülheim, WittenWetter ĉe Ruhr estis centroj de tiu ĉi frua industriigo apud Ruhr. Do sub la nomo "Ruhr-Regiono" oni komence komprenis la industriigitan regionon ĉe la meza kaj malsupra Ruhr.

En la dua duono de la 19-a jarcento la minado atingis la Emscher-Regionon. Tiam la tekniko jam estas tiel progresinta, ke oni povis atingi la karbon kuŝan tie pli profunde sub dikegaj kovrotavoloj. Jam dum la frua 20-a jarcento oni uzis la nomon Ruhr-Regiono por la tuta industriregiono norde de Ruhr, kiu tiam troviĝis en fazo de rapida ekonomia kresko. Ekde ĉirkaŭ 1930 la Ruhr-regiono estis tia aglomeracio ekestinta kaj stampita per minindustrio, kian ankoraŭ ĉitempe imaginas eksterregionanoj.

Nuntempe la tutan regionon inter Ruhr kaj Lippe, kiu estas karakterizata de iama karbominado oni difinas kiel „Ruhr-Regiono“ La nomo estas strete ligita kun la limoj de la Regiona Ligo Ruhr resp. ties antaŭulaj organizoj.

Transportvojo Ruhr-Valo redakti

La Ruhr kiel akvovojo redakti

 
La Ruhr-Kluzo Mülheim
 
Iama haŭlovojo sur la riverbordo ĉe Mülheim, hodiaŭ uzata kiel biciklovojo
 
Enirejo de la iama Haveno Holtey ĉe Essen-Überruhr

Ruhr estas uzebla kiel akvovojo ekde la enfluejo supren ĝis Mülheim ĉe Ruhr tra la Ruhr-Ŝipiro-Kanalo. En Duisburg Ruhr estas ligita supre de la Ruhr-Vejro per kanalo kun la Rejn-Herne-Kanalo. Ekde Mülheim kontraŭflue ĝis Essen-Rellinghausen ĝi estas navigebla per ŝipo kun maksimuma enmerĝiĝo de 1,70 metroj, longeco de maksimume 38 metroj kaj larĝeco de ĝis 5,20 metroj.

Gravecon kiel transportvojo akiris Ruhr en la 18-a jarcento pro la karbo. En 1770 la Prusa registaro sub reĝo Frederiko la 2-a do iniciatis studon pri ebla prikonstruo de Ruhr, kiu realiĝis inter 1774 kaj 1780. El tiu epoko originas la 16 kluzoj, sprondigo kaj la haŭlovojo hodiaŭ multfoje uzata kiel biciklo- kaj piedirvojo.

Antaŭe Ruhr estis denature navigebla nur inter la enfluejo de Ruhr ĉe Ruhrort kaj Mülheim ĉe Ruhr. Ekde la 14-a jarcento ŝipoj el Duisburg, Ruhrort und Mülheim navigis la malsupran riverfluon. Nur la karbominejoj en la najbareco de Mülheim profitis de tiu malmultekosta transportvojo. En Mülheim ekestis la unua karbostokejo de la Ruhr-Regiono, konektataj per la Rauendahl-aj vojoj al la etminejoj. Ekde ĉirkaŭ 1750 ĉi tie Ruhr estis sisteme uzata kiel transportvojo por la karbo en Rejnlandon. La minejoj de Werden devis transporti sian karbon tra Kohlfurt al Solingen kaj Wuppertal-Cronenberg.

Post la finkonstruo de Ruhr, do en la jaroj inter 1780 kaj 1801, ŝipoj veturis sur Ruhr kontraŭflue ĝis Fröndenberg-Langschede. En la malgranda haveno de Langschede estis ŝarĝataj greno el la ĉirkaŭaĵo kaj salo el la salfarejo Königsborn. La nun grave plifaciligita karbotransporto en Rejnlandon siavice plialtigis la demandadon. Ekde meze de la 19-a jarcento tamen la transporto pli kaj pli transiĝis al la fervojo, tiel ke Ruhr iĝis neinteresa por la frajtotrafiko, kiu ĉesis supre de Mülheim.

Ĉe la enfluejo en Duisburg-Ruhrort kun la havenoj de Duisburg-Ruhrort ekestis la plej granda enlanda haveno de Eŭropo.

Ĉeruhra stratotrafiko redakti

 
Mintard-Ponto aŭtoŝoseo A52
 
La Koepchenwerk ĉe la Ruhrdeklivo

Dum la fervojlinio Ruhrtalbahn [RURtalban] plejofte havas sian traceon je la maldekstra bordo de Ruhr, la kontraŭa bordo estas uzata por la aŭtotrafiko. Ekz. inter Bestwig kaj Wickede pasas la aŭtostratoj A46 kaj A 445 esencaparte laŭrivere, inter Wetter kaj Witten estas la nacia strato B 226. Ĉe la lago de Kemnade inter Bochum kaj Witten pasas la aŭtoŝoseo A43 rekte je la rando de la lago, proksime de Essen-Heisingen estas la B 227. La aŭtoŝoseo A52 transiras Ruhr per la plej granda Ruhr-vala ponto ĉe Mintard. La nacia strato B 51 estas la moderna variaĵo de la konekto trans la Ruhr-ponto inter Hattingen kaj Bochum.

Energiliveranto redakti

Ruhr estas utiligata kiel energiliveranto ekde la komenco de la elektrizado. Ekz. estas multnombro de privataj kaj komunumaj akvoenergiaj centraloj, plejofte fluakvaj centraloj kiel en Wiemeringhausen, Olsberg, Nuttlar, Alfert, Velmede, Eversberg, Heinrichsthal, Stockhausen, Freienohl, Wildshausen, Arnsberg, Fröndenberg, Schwerte/Westhofen, Wetter kaj Witten. En Herdecke staras la granda pumpstora centralo Koepchenwerk en relativa najbareco al la fluakvo centralo Hengstey. La tuta finkonstrua povumo de la akvocentraloj sumiĝas je 85.000 kilovatoj. Krome oni uzas la Ruhr-akvon ankaŭ kiel malvarmigoakvo por vaporcentraloj fajrigataj per karbo.

Historia industririvero redakti

Sekve de la industriigo en la 19-a jarcento Ruhr estis ege ŝarĝata per enfluigo de poluakvo el industrio, minado, agrikulturo kaj loĝejoj. Mallonge antaŭ la Unua Mondmilito la Monastera zoologo August Thienemann karakterizis la riveron jene: "... brunnigra saŭsaĉo, kiu forte odoras je cianida acido, enhavas neniun spuron da oksigeno kaj estas absolute morta" (August Thienemann, 1911)

Samtempe Karl Imhoff starigis ĉe la Emscher-Kooperativo sian „ekspertizo pri la pureckonservado de Ruhr". Tiu ellaboraĵo de la pioniro de la poluakvopurigado estis la bazo por la Leĝo pri Purecokonservado de Ruhr, jam ediktata en 1913. Plia sekvo estis la formado de la Ruhr-Ligo, kies aferojn direktis Imhoff ekde 1922 ĝis sia eksoficigo fare de la nazioj en 1934. Tasko de la Ruhr-Ligo estas ĝis hodiaŭ la akvokvalita mastrumado, i.a. kun la celo garantii la trinkakvoproduktadon en la areo de Ruhr. Entute la rivero ricevis pro ties agado jam longe antaŭ aliaj riveroj en aglomeraĵoj bonan staton de biologia akvokvalito.

En 1943 la akvobaraĵo de Möhnesee estis parte krevigata per bombo. La torento tiam eĉ en Asindo kaŭzis gravajn detruojn, 1200 homoj mortis. La torento propagiĝis laŭlonge de la rivero, ĉar Möhne estas alfluo de Ruhr.

Akvomastrumado redakti

 
Trinkakvoputo en la Ruhr-Valo ĉe Essen

Ruhr estas meandra rivero, kiu en sia supra parto en la montareca Hochsauerland unue estas rigardebla kiel rivereto, tamen per siaj alfluoj finfine iĝas la kvine granda flanka rivero. La rilato de alta- al malalta akvo situas je 1:500, kiu klariĝas el la preskaŭ nura pozicio de la akvokolekta baseno de Ruhr en la montaro Rheinisches Schiefergebirge (Rejnlanda Ardeza Montaro). Ties grundoj kapablas absorbi nur malmultege da akvo. Pluraj akvobaraĵoj ĉe flankaj riveroj de Ruhr en Sauerland servas por la produktado de trinkakvo samkiel malgrandkvante la forfluoreguligo. Kvin Ruhr-akvobaraĵoj inter Dortmundo kaj Asindo havas same malmultan signifon por la altakvoprotekto kaj estas prefere partoj de la ampleksa sistemo por la akvoproduktado.

Pro la antaŭe menciita geomorfologia pejzaĝo la akvokolekta baseno de Ruhr plejofte situas sude de ĝi, kaj la akvodislimo al la Emscher-riversistemo alligiĝas en malgranda distanco rekte en la nordo. Inkluzive siajn flankajn riverojn ĝia akvokolekta baseno situas preskaŭ komplete en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (4.481 el 4.485 km²) kaj malgrandparte en Heslando. Kiel parta akvokolekta baseno la tuta riversistemo de Ruhr apartenas al la akvokolekta baseno de Rejno.

Trinkakvoproduktado redakti

En la rekta akvokolekta baseno de Ruhr vivas ĉirkaŭ 2,2 milionoj homoj, kiuj ricevas sian trinko- kaj uzakvon el ĝi. La akvo estas filtrata en la gravelo kaj sablo de la fluejo kaj enmetata por la riĉigo de la subtera akvo. Krom tiu ĉi proceduro ankaŭ ekzistas putoj por la ekstraktado de bordofiltraĵo kaj subtera akvo sen pliriĉigo. Entute ekzistas akvoproduktaj instalaĵoj de 20 akvodistribuejoj. La ekstraktado, traktado kaj provizo de trinkakvo ĉe Ruhr estas realigata i.a. de la entreprenoj Gelsenwasser AG, Wasserwerke Westfalen GmbH, Wassergewinnung Essen GmbH kaj Wasserbeschaffung Mittlere Ruhr GmbH. 15 entreprenoj de la publika akvoprovizado ĉe Ruhr sin organizas en la kooperativo de la akvodistribuejoj ĉe Ruhr.

Ok retropumpstacio apud la akvobaraĵoj retropumpas la akvon por garantii sufiĉan akvonivelon por la akvoekstrado:

  1. Duisburg
  2. Raffelberg
  3. Kahlenberg
  4. lago Kettwig
  5. lago Baldeney
  6. Spillenburg
  7. ĉe la akvoenergia centralo Horster Mühle, Essen-Horst
  8. ĉe la kluzo Dahlhausen, Bochum-Dahlhausen

Entute ĉiun jaron oni produktas ĉirkaŭ 510 milionojn kubajn metrojn da trinkakvo. El la apudaj areoj de Ruhr oni transportas akvon tra tuboj ankaŭ en la riversistemojn de Emscher kaj Lippe, tiel ke Ruhr entute provizas ĉirkaŭ 5,2 milionojn homojn per akvo. Responda estas la Ruhr-Ligo.

Jam en la regiono ĉirkaŭ Fröndenberg Ruhr estas ege utiligata por la trinkakvoprovizado. Ekde tie oni elprenas akvon, por provizi grandajn partojn de la orienta Ruhr-Regiono per akvo.

Akvokvalito redakti

La akvokvalito de la rivero hodiaŭ rangas plejparte je la akvokvalito kategorio 2 el 5 ("iomete poluciita"). En la fontregiono ĝi eĉ atingas la plej altan kategorion 1. Nur en malmultaj riverpartoj oni difinas la kategorion je 2-3. Somere 2006 perfluorigitaj tensidoj troŝarĝis la akvon de Ruhr. Ili originas el kontaminitaj sterkaĵoj, kiuj estis disportitaj sur la agrojn en la akvokolekta baseno de la rivero. La ĉefan ŝarĝon enportas la alfluo Möhne. Sekve oni devas filtri la akvon per aktivkarbono por ricevi trinkakvon.

Ripozpejzaĝo redakti

 
Ruhr inter Fröndenberg kaj Iserlohn
 
Ruhr ĉe Essen-Kettwig
 
La Ruhrvalo-Pramo Hardenstein transriverigas biciklantojn kaj piedirantojn

Kiu volas ekkoni belegan pejzaĝon, tiu trovas en la Ruhr-Valo plenan kontentiĝon, ĉar ĉio, kio povas ornami serenan pejzaĝon, estas kune trovebla ĉi tie ene de malmulthora piedirdistanco: plaĉa valo, ĉirkaŭata per serenaj montoj, kavalirokasteloj kaj ruinoj, fekundaj kampoj kaj bonodoraj herbejoj kaj dum tio metia diligenteco kaj komerco. J. F. Wilhelmi, 1828

La Ruhr-Valo estas grava ripozejo speciale por la Ruhr-Regiono. La riverbordoj plejparte estas senĝenataj de industrio kaj surkonstruado. Laŭlonge de la bordoj sur la malnovaj haŭlopadoj pasas biciklo- kaj piedirvojoj. Etape sur Ruhr trafikas ekskursoŝipoj. Tiurilate menciinda estas la Ruhr-Baraĵlagoj lago Hengstey, lago Harkort, lago Kemnade, lago Baldeney kaj lago Kettwig samkiel la urbo Mülheim ĉe Ruhr, kies Wasserbahnhof (akvostacidomo) estas elirpunkto de la ekskursoŝiparo Weiße Flotte (MVG). Sur la lago Kemnade trafikas pasaĝerŝipoj inter la vejro Kemnade kaj la ponto Lakebrücke ĉe Ruhr supre de la lago en Witten-Herbede.

Sur la rivero kaj la baraĵlagoj oni sportas sur aŭ apud la akvo. Multaj kanu- kaj remboatasocioj setlas ĉe la riverbordoj. Ankaŭ velboatoj kaj luataj boatoj trafikas sur la akvo. Biciklantoj, piedirantoj kaj rulŝuumantoj uzas la bone pavimentitajn ĉebordajn vojojn. Ruhr plue ne estas naĝoakvo, tamen multaj homoj senprobleme naĝas en la akvo, precipe supre de la Lenne-Enfluejo, kie ne estas tro da malpura akvo. Laŭlonge de Ruhr la ĉirkaŭ 240 kilometrojn longa Ruhr-Altaĵo-Vojo de la marŝantoasocio Sauerländischer Gebirgsverein gvidas marŝantojn ekde la fonto ĝis la enfluejo.

Jam frue Ruhr estis ripozejo de mallonga distanco kaj la altejoj super la rivero loĝtereno de la riĉa klaso. Tiel ekz. en 1873 la industriisto Alfred Krupp starigis sian Vilao Hügel sur la altaĵoj super Ruhr en la sudo de Essen.

Ekde aprilo 2006 la bone priŝildigata Ruhr-Vala biciklovojo kondukas trans 220 kilometroj ekde la fonto ĝis la enbuŝiĝo. Ĝi kondukas plejparte en proksimeco al la rivero sur la valofundo. Ekde printempo ĝis aŭtuno pramisto transriverigas la biciklistojn en Witten ĉe la kastelruino Hardenstein, se oni alvokas lin.

Bestaro redakti

Fiŝoj redakti

 
muta cigno kaj platbeka anaso sur Ruhr ĉe Blankenstein

En la meza kaj malsupra Ruhr nuntempe vivas 28 diversaj specoj de fiŝoj kaj senmakseluloj samkiel supera kankrospeco, la riverkankro (Oronectes limosus). En la supra paso de Ruhr ekzemple troveblas trutoj, poste gobioj, barbioj, ezokoj, en la malsupra paso finfine ekz. bramoj, tinkoj kaj karpoj. Januare 2000 en la fiŝkluzo Mülheim-Kahlenberg oni malkovris riverajn petromizojn (Lampetra fluviatilis), specon rigardatan ĝis tiam kiel formortinta. Ĉe Wetter antaŭ kelkaj jaroj oni reloĝigis la lojton. La en rivero denature supozeblaj longdistancaj migruloj kiel salmo, alozo, sturgo kaj maraj petromizoj mankas en Ruhr, ĉar la migrovojoj de tiuj specoj estas interrompitaj per vejroj. Tion ŝanĝu la koncepto pri la apud-Ruhr-aj herbejoj dum la venontaj jaroj. Oni intencas preteri la vejrojn per fiŝsuprenirejoj.

Birdoj redakti

Supozenda estus tipa elekto da birdoj de apudriveraj herbejoj. Multnombraj natur- kaj birdoprotektejoj en la Ruhr-valo proponas al la birdaro bonan evolubazon. Fakte apud Ruhr kaj ties baraĵlagoj troveblas alcionoj, grizardeo, diversaj anasospecoj, grizansero kaj aliaj sovaĝaj anseroj, mutaj cignoj, bordhirundoj, kormoranoj, ridmevoj, tufgreboj, malgrandaj greboj, nigraj fulikoj kaj merĝoj.

Alfluantoj redakti

La rivero Lenne longas 129 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 61-an lokon. Per averaĝa defluo da 30,1 m³/s ĝi estas la plej akvoriĉa kaj per tio plej grava alfluo de la rivero Ruhr.

Fontoj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Ruhr » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 872504 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
  • Naturschutzzentrum Märkischer Kreis e. V. (Hrsg.): Die Ruhr - Elf flussbiologische Exkursionen. Martina-Galunder-Verlag, Wiehl 1998, ISBN 3-931251-35-7
  • Gustav Adolf Wüstenfeld: Die Ruhrschiffahrt von 1780 bis 1890. G. A. Wüstenfeld, Wetter (Ruhr) 1978. ISBN 3-922014-02-X
  • Christoph Schmitz: Die Ruhrbrücken. Von der Quelle bis zur Mündung zwischen Einst und Jetzt. Ardey-Verlag 2004. ISBN 3-87023-311-7
  • Harald Polenz: Von Grafen, Bischöfen und feigen Morden. Klartext-Verlag, Essen 2004. ISBN 3-89861-260-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti