Solingen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Solingen estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 165 748 loĝantojn.

Solingen
Blazono
Solingen (Germanio)
Solingen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0212
Poŝtkodo 42651–42719
Aŭtomobila kodo SG
Oficiala Municipokodo 05122000
NUTS DEA19
Politiko
Komunumestro Tim Kurzbach
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
42651 Solingen
Demografio
Loĝantaro 160643 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 7° 5′ O (mapo)51.1666666666677.0833333333333Koordinatoj: 51° 10′ N, 7° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 221 m
Areo 89,55 km²
Oficiala retejo https://www.solingen.de/
vdr

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal pli grandas ol Solingen, sekvas Remscheid kaj Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1067. Dum la mezepoko Solingen estas la centro pro produktado de metalaj iloj, kaj tiel restis. Tranĉiloj ĉiam estis multe produktataj, dum la mezepoko kompreneble fariĝis pli da glavoj, aliflanke dum la pasintaj jarcentoj aldoniĝis multaj tondiloj. La klingoj de tiuj metalaj iloj el Solingen estas renomaj pro sia akreco, dum la 11-a jarcento samkiel nun. Dum la mezepokaj jarcentoj, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso, kaj estis inter ties plej sudaj urboj.

la eksa ĉefstacidomo de la urbo nun estas instituto kun la nomo "forumo produkta dezajno"
technical college repoussé


Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti