Malfermi la ĉefan menuon

Christoph Kramer (prononco proksimume [KRIStof KRAma], naskiĝis la 19-an de februaro 1991(nun 1991-02-19) en Solingen, do nun 28-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo komence de la jaro 2014. Inter alie li en tiu teamo partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon. En la matĉoj de la nacia teamo li rekoneblas per la ĉemiza numero "23". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de Borussia Mönchengladbach.