Tieso

(Alidirektita el Thiès)

Tieso (volofe Cees, france Tièse) estas la kvina granda urbo de Senegalio kun loĝantaro de 237 849 (nombrado de 2002). Ĝi situas oriente de Dakaro ĉe la nacia strato N2 kaj ĉe la fervoja nodo de la linio Niĝero-Dakaro (konstruita inter 1906 kaj 1923) kiu kondukas orienten al Dakaro, okcidente al Bamako kaj norde al Saint-Louis. Thiès estas konektita al la internacia aertransporta reto per la flughaveno Dakar-Blaise Diagne, troviĝante je ĉ. 20 km de Tieso.

Tieso
urbo • commune of Senegal • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 14° 47′ N, 16° 55′ U (mapo)14.783333333333-16.916666666667Koordinatoj: 14° 47′ N, 16° 55′ U (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Tieso (Senegalo)
Tieso (Senegalo)
DEC
Tieso
Tieso
Situo de Tieso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thiès [+]
vdr

Tieso estas la ĉefurbo de la samnoma regiono Tieso.

La urbo krome estas fama pro sia tapiŝa industrio. Aparte pro tio oni establis en la jaro 1966 unu el la plej grandaj fabrikoj de la lando. Krome la urbo estas centro de la brutokomerco kaj viandoproduktado. Tieso disponas pri avenuoj kun arboj.

En la regiono oni plejparte produktas rizon, maniokon, arakidojn, milion kaj fruktojn. En la proksima Palo oni ekspluatas aluminio-fosfaton, grava eksportaĵo por la lando.

Historio redakti

En 1863 fondita kiel fortikaĵo, la urbo loĝigas nuntempe i.a. politeknikan altlernejon, muzeon kaj unu el la plej malnovaj, ankoraŭ funkciantaj kinejoj de Senegalio.

En 1937 kaj denove en 1947 okazis ripetaj strikoj de fervojistoj celantaj akiri sendependecon de Francio. Inter 1947 kaj 1948 ĉi tie senegalaj fervojlaboristoj ribelis kontraŭ rasismaj laborkondiĉoj.

Tieso aliĝis al la reto de la Internacia Asocio de franclingvaj urbestroj ('Association internationale des maires francophones - AMF).

Laŭ censo en 2013, Tieso havis 317 763 loĝantojn[1], dum la regiono de Tieso laŭ censo en 2020 havis 2 162 800 loĝantojn[1].

En kaj ĉirkaŭ Thieso loĝas la popolo Serer-Noon, kiu parolas la nonan lingvon ('Noon-lingvo'), canginan lingvon.

Klimato redakti

La averaĝa temperaturo en la apudeco de Dakaro estas mimimume 21 gradoj de celsio, la maksimumo 27 gradoj C (81 gradoj F). Pluvo atendata en unu tago de la monato estas ĉ. 1 mm[2].

Edukado kaj kulturo redakti

La oficiala lingvo estas la franca (ĉ. 20% de la popolo iel parolus ĝin), sed kiel en tuta Afriko ekzistas ankaŭ multaj aliaj lingvoj, la ĉefa origina lingvo estas la volofa lingvo (Wolof), kiun parolas ĉ. 80 de la popolo. Cees (volofa nomo de Tieso) signifas fakte skatolo en la volofa lingvo. Kiam la francoj alvenis, ili alportis multajn skatolojn, sed la indiĝenoj de Senegalo ne sciis prononci caisse, la francan vorton por kesto kaj prononcis ĝin volofe Khes.

Edukado redakti

La plej gravaj lernejoj en Tieso estas la politeknika lernejo, la lernejo Daniel Brottier, konstruita en 1950 fare de katolikoj kaj la kolegio Bassirou Mbacke kiu alstrebas esti ĉe la avangardo de cifereca edukado en Senegalo.

Monumentoj kaj interesaj lokoj redakti

 
Prezentado pri Kiwix, la eksterreta vikipedio en la mezlernejo Fahu.

Ekzistas nun malmultaj restaĵoj de antikvaj koloniaj fortikaĵoj.

  • unu el la plej malnovaj ankoraŭ funkciantaj kinejoj en Senegalo,
  • historia muzeo,
  • senegala metiista vilaĝo Manufactures sénégalaises des arts décoratifs (MSAD) kie vi povas trovi artefaktojn kaj remburaĵon.

Ekonomio redakti

Thieso estas fakte ankaŭ granda industria urbo.. Granda parto de la loĝantaro laboras ĉe la fervojoj, metiejoj, lokaj entreprenoj aŭ en la minejoj de aluminio kaj fosfato en la proksimeco de Palo.

La grandurbo estas konata pro sia produktado de gobelinoj, manfaritaj per antikvaj teknikoj transdonitaj de generacio al generacio. En 1966 unu el la plej grandaj fabrikoj en la lando estis konstruita por la produktado de gobelinoj dezajnitaj de famaj senegalaj artistoj.

La ĉefaj agrikulturaj produktoj de la ĉirkaŭaj regionoj estas: rizo, arakidoj, manioko, milio, samkiel fruktoj.

Ĝemelurboj redakti

Tieso ĝemelurbis kun

Lokaj famuloj redakti

Esperanto redakti

 
Fervoja stacidomo de Tieso (Cees/Thiès)

En 2011 Mireille Grosjean deĵoris en Dakaro en la 11-a Monda Socia Forumo kaj poste restadis en Tieso. En 2013 ŝi instruis Esperanton en Rufisko kaj vizitis en Tieso la planitan kongresejon por la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto. Blogo de Mireille Grosjean kun fotoj de la urbo Tieso kaj de la planita kongresejo, kies nomo estas CCDD aŭ TOSTAN.[3]

En Tieso okazis la 8-a Afrika Esperanto-kongreso de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022[4], kiu estis prokrastita pro la kronvirusa pandemio[5]. La kongreson partoprenis pli ol cent homoj, okazis interalie asocia ekzameno de SEA pri Esperanto (ĝin trapasis 21 personoj) kaj kunsidoj de SEA kaj SEJ.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti