Monda Socia Forumo

La Monda Socia Forumo estas forumo alimondista, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la movadoj alimondistaj en la diversaj mondopartoj.

Monda Socia Forumo
emblemo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2001 vd
Sidejo Porto-Alegro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio

redakti

La Monda Socia Forumo okazis en la jaroj 2001, 2002, 2003 kaj 2005 en Porto-Alegro, en la ŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo. En 2004 ĝi okazis en Mumbajo (iama Bombajo), Barato. En 2006 ĝi okazis samtempe en Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). En 2007 ĝi okazis en Najrobio (Kenjo). En 2009 ĝi okazis en Belem, Brazilo. En 2011 ĝi okazis en Dakaro, Senegalo. Vidu sube la ĉapitron "Kalendaro"

Estis 12 000 partoprenantoj en 2001 kaj 60 000 en 2002.

 
Noam Chomsky je Monda Socia Forumo 2003.

En 2003, 100 000 partoprenantoj, 4.750 asocioj aŭ movadoj el 150 landoj. Okazis 1.760 laborgrupoj, seminarioj kaj prelegoj.

En 2004 en la Monda Socia Forumo en Mumbajo estis 80.000-100.000 partoprenantoj, kaj en 2005 en Porto Alegre estis 155.000 partoprenantoj.

Inter la mondaj forumoj okazas kontinentaj forumoj (Afrika Socia Forumo, Azia Socia Forumo, Eŭropa Socia Forumo, Socia Forumo de la Amerikoj), landaj forumoj en trideko da landoj kaj eĉ urbaj forumoj.

La partopreno en la Mondaj Sociaj Forumoj okazas laŭ la Ĉarto de la Principoj Arkivigite je 2006-03-30 per la retarkivo Wayback Machine, kiu ekzemple ekskludas politikajn partiojn.

Esperanto en Mondaj Sociaj Forumoj

redakti

En Mondaj Sociaj Forumoj (MSF) kutime ĉeestas ankaŭ Esperantistoj, kiuj tie aktive proponas Esperanton al aliaj homoj kun internacia pensmaniero mondŝanĝema:

4-a MSF

redakti

5-a MSF

redakti

Raporto pri la 5a Monda Socia Forumo 2005 en Porto Alegre Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine

6-a MSF

redakti

En la plurcentra Monda Socia Forumo de 2006, Esperantistoj aktivis en ĉiuj tri lokoj de la Forumo: Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). Pri la eksterordinara partopreno de Esperanto en la Karakasa MSF informas la Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo) Arkivigite je 2006-03-30 per la retarkivo Wayback Machine kaj Raporto pri la 6a Monda Socia Forumo 2006 en Pakistano kaj Malio-Afriko Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine

En Karakaso, la Esperanto-movado aperis en la programo 5-oble, kaj, se enkalkuli la aranĝon de "Libereco de la lingvoj", sesoble.

  • 1. Monda Asembleo Socia (MAS). Temo: Ĉu necesas alternativa lingvo por konstrui alternativan mondon?. Merkrede, la 25-an de januaro, 08:30 h, en Parque del Este, Estacionamiento del este, salono PE-06;
  • 2. Esperanto International Academy, Merkrede, la 25-an de januaro, 15:30 h, en la UCV Escuela de Administración, piso 2, salono 217;
  • 3. Izquierda y esperanto - SATeH. Temo: Un idioma para todos - el esperanto - por una comunicación internacional más eficaz, democratizante y barata. Ĵaŭde, la 26-an de januaro, 12:00 h, en la biblioteko de la instituto CELARG, Altamira, Avenida Luís Roche;
  • 4. Universala Esperanto-Asocio.Temo: Por una comunicación democrática a escala global, una alternativa lingüística para un otro mundo posible. Vendrede, la 27-an de januaro, 08:30 h, Parque del Este, Estacionamiento este, Salono PE-04;
  • 5. Kooperativo Esperanto-Amikaro, Venezuelo. Temo: Democracia en las relaciones internacionales - Demokratio en la internaciaj rilatoj. Sabate, la 28-an de januaro, 08:00 h, UCV Escuela de Administración, 2-a etaĝo, salono 217;
  • 6. Liberté pour les langues. Dimanĉe, la 29-an de januaro, 08:30, Liceo Andrés Bello, Av. México, piso 1

En 2008 la Monda Socia Forumo Arkivigite je 2006-08-08 per la retarkivo Wayback Machine aperigis la esperantan tradukejon Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine en sia paĝaro.

8-a MSF

redakti

Raportoj pri la MSF 2009 kaj la Fonduso MSF ĉe UEA msfo-z Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine

11-a MSF

redakti

Ĝi okazis en Dakaro, Senegalo, en la universitato Cheikh Anta Diop, en 2011. Skipo da esperantistoj sub la gvido de Alphonse Diatta zorgis pri budo kaj disdono de informiloj. Mireille Grosjean partoprenis venante el Svislando.

Raporto kaj fotoj pri la MSF en Dakaro el blogo de Mireille Grosjean

Kalendaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti