ATTAC

movado unue kreita en Francio en junio 1998

ATTAC (france Association pour la Taxation des Transactions pour l' Aide aux Citoyensangle Association for the Taxation of Financial Transactions for the Aid of Citizens) estas movado unue kreita en Francio post alvoko de Ignacio Ramonet en Le Monde diplomatique en junio 1998. Tiu alvoko ricevis mirigan sukceson, kaj rapide kreskis la afero, kiu baldaŭ konstituiĝis sub la nomo ATTAC (t.e. Asocio por Tobin-imposto kaj helpo (france Aide) al la Civitanoj). Tuj la celo plivastiĝis al ampleksa kritiko kontraŭ la "merkata diktaturo". ATTAC ne estas politika partio (kaj zorge evitas ĉian "rekuperadon" fare de iu ajn politikista organizo); ĝi difinas sin kiel movadon "por popola edukado, direktita al agado".

ATTAC
emblemo
premgrupo
Komenco 3-a de junio 1998 vd
Sidejo Parizo
Agareo

politikisto

Fondinto(j) Bernard Cassen • Ignacio Ramonet vd
Ĉefestro(j) Geneviève Azam vd
Membro de Tax Justice Network vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Origine, ĝi estis ege ligita al sindikatoj kiuj estas membroj de la federacio "FSU".

Post ties franca naskiĝo la asocio disvastiĝis al dekoj da aliaj landoj, kaj nun fariĝis internacia.

Eksteraj ligiloj redakti