Venezuelo
La Bolivara Respubliko Venezuelo, hispane: República Bolivariana de Venezuela (elparolata BeneSŬEla) estas tropika lando situanta ĉe la norda marbordo de Sudameriko. Ĝiaj landlimoj estas: norde la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano, Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ la Nederlandaj Antiloj: Arubo, Kuracao kaj Bonero (Nederlando) kaj Trinidado kaj Tobago.
Bolivara Respubliko Venezuelo | |
República Bolivariana de Venezuela | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Gloria al Bravo Pueblo (Gloron al la brava popolo) | |
Nacia devizo: Dios y Federación (Dio kaj Federacio) | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Karakaso |
Oficiala(j) lingvo(j) |
|
Uzata(j) lingvo(j) |
|
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo |
Areo | 916,445 km² |
- % de akvo | 0,32 % |
Loĝantaro | 32.219.521 (INE, 2019) 28.067.000 (IMF, 2019) |
Loĝdenso | 30,2 loĝ./km² |
Horzono | UTC-04:00 |
Interreta domajno | .ve |
Landokodo | VE |
Telefona kodo | +58 |
Plej alta punkto | Monto Bolivaro |
Plej malalta punkto | Lagunillas |
Politiko | |
Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
Ŝtatestro | Nicolás Maduro |
Ĉefministro | Nicolás Maduro |
Nacia tago | 5-a de julio |
Sendependiĝo disde Hispanio | 5-a de julio 1811 |
Ekonomio | |
Valuto | Bolivaro (VES) |
MEP | laŭ 2019 |
– suma | $76 miliardo |
– pokapa | $ 2.724 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Venezuela Esperanto-Asocio |
NomoRedakti
La nomo de la lando estis inspirata de Amerigo Vespucci en 1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel la Golfo de Venezuelo), kune kun Alonso de Ojeda. La skipo observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitajn sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urbo Venecio. La eltrovita regiono estis baptita kiel Venezuela, kio signifis Eta Venecio
GeografioRedakti
Venezuelo havas ĉirkaŭ 2.800 kilometrojn longan marbordon. El la tuta areo, ĉirkaŭ 39 % konsistas el arbaroj, 20 % el paŝtejoj kaj 4 % el agroj kaj kampoj.
Ĝi limas al tri ŝtatoj: oriente al Gujano per 743 kilometrojn longa limo, sude al Brazilo per 1.819 kilometrojn longa limo kaj okcidente al Kolombio per 2.050 kilometrojn longa limo.
La tuto de la surteraj landlimoj de Venezuelo mezuras 4.612 kilometrojn.
Venezuelo dividiĝas je kvar regionoj: la Andoj, kiuj etendiĝas laŭ orient-okcidenta kurbo de la kolombia limo laŭ la kariba maro orienten (vidu artikolon Cordillera de Mérida; la Orinoko-enenaĵoj (Llanos) en la centro; la malaltebenaĵoj de Marakajbo en la nordokcidento (kun la Golfo de Venezuelo norde kaj la Lago Marakajbo sude de tiu); kaj la altebenaĵo de Gujano en la sudoriento. La Sierra La Culata estas la nomo kiun ricevas unu el la du sierras en kiuj dividiĝas la anda montaro survoje tra la centra parto de la zono anda de Venezuelo inter la ŝtatoj Mérida kaj Trujillo.
Venezuelo estas la sesa plej granda lando de Sudameriko. Ĝi estas la pejzaĝe plej diversa lando inter ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj. Estas granda kontrasto inter la dezertaj pejzaĝoj laŭ la istmo de Coro (Venezuelo) kaj la marĉoj de la delto de la Amacuro, la neĝkovritaj montoj de la Cordillera de Mérida kaj la vastaj ebenaĵoj en la centro de la lando.
La Lago Marakajbo estas grava geografia elemento de la landa marbordo kaj la Lago Valencia estas la dua lago laŭ gravo en Venezuelo post la lago Marakajbo.
Estas multaj insuloj, kiel ekzemple la Insularo Los Roques.
HistorioRedakti
Antaŭ la 19-a jarcentoRedakti
La lando estis loĝata antaŭ 1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.
La konkero fare de la Hispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.
La unua fiksa setlejo de la hispanoj, nomata Nueva Cádiz estis fondita en 1522, la nuna ĉefurbo Karakaso fondiĝis en 1567. En la jaro 1577 la hispana krono enpostenigis guberniestron por administracii la regionon.
SendependiĝoRedakti
La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en 1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de la Konfederacio de la Granda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia heroo Simón Bolívar.
La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, la kvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de 1999 favorita de la nuna prezidento Hugo Chávez.
En la 21-a jarcentoRedakti
En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.
En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.
La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partopreno estis 25 %, kompare al la pli fruaj 50–60 % (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68 %) el la 167 sidejoj de la Nacia Asembleo. La balotojn diris bonordaj ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.
Politika organizadoRedakti
Laŭ la Konstitucio de la jaro 1999, Venezuelo estas federacia ŝtato, organizita kiel prezidenta Respubliko sub la nomo Bolivara Respubliko de Venezuelo (República Bolivariana de Venezuela). La Prezidento de Venezuelo estas samtempe ŝtatestro kaj registarestro. Plenuma povo estas ekzercita de la Prezidento. Leĝodona povo estas reprezentita de la Nacia Asembleo. La Konstitucio mencias tri kromajn branĉojn de la federacia povo: la juĝan, la civitan kaj balotan branĉojn.
Teritoria organizadoRedakti
Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo de Karakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de la Esekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo pretendata de Venezuelo).
Ŝtatoj:
Vidu apartan artikolon Teritoria organizado de Venezuelo
Vidu ankaŭ Listo de urboj de Venezuelo
EkonomioRedakti
Eksportaĵoj | Importadoj | ||
---|---|---|---|
Eksportaĵoj al: | Procento | Importadoj el: | Procento |
Barato | 47,6 % | Ĉinio | 25,8 % |
Ĉinio | 10,9 % | Usono | 18,5 % |
Malajzio | 9,09 % | Brazilo | 13,3 % |
Hispanio | 7,1 % | Barato | 12,9 % |
Italio | 4,33 % | Turkio | 4,01 % |
Usono | 4 % | Meksiko | 3,79 % |
Brazilo | 1,99 % | Hispanio | 3,43 % |
Francio | 1,73 % | Italio | 2,77 % |
Nederlando | 1,53 % | Argentino | 0,94 % |
Turkio | 1,14 % | Kanado | 0,92 % |
Gvatemalo | 1,11 % | UAE | 0,85 % |
Aliaj landoj | 9,48 % | Aliaj landoj | 15,79 % |
Referenco: OEC - The Observatory of Economic Complexity, 2020[1] |
Venezuelo havas merkatan ekonomion, kies ĉefa bazo estas la eltiro kaj rafinado de petrolo por eksporto kaj interna konsumo. Ĝi estas la oka plej granda ekonomio en Latin-Ameriko, post Brazilo, Meksiko, Argentino, Kolombio, Peruo, Ekvadoro kaj Gvatemalo laŭ sia (nominala) MEP[2] kaj la sepa ankaŭ, laŭ sia (nominala) MEP.
La naftoindustrio dominas la miksan ekonomion en Venezuelo. La nacia petrolkompanio estas PDVSA. La naftoindustrio disponigas proksimume trionon de la malneta enlanda produkto de la lando, proksimume 80% de ĝiaj totalaj eksportaĵoj, kaj proksimume duonon de la enspezo de la registaro. La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭ Lago de Marakajbo, ĉe la Golfo de Venezuelo kaj proksime de la baseno de la rivero Orinoko, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. Venezuelo provas diversigi sian ekonomion, kaj redukti sian dependecon de la naftoindustrio. Ekzistis provoj evoluigi pezan industrion en la kampo de fero kaj aluminio kaj provo revivigi agrikulturon en la lando. La ferindustrio kaj agrikulturo de la lando disponigas parton de la totalaj eksportaĵoj de la lando. La lando ankaŭ havas industriojn de konstrumaterialoj, tekstiloj, asemblado de veturiloj kaj aviadiloj. La nemoveblaĵoj-sektoro kaj turismo en la lando ankaŭ estas evoluigitaj.
Malgraŭ la streĉitaj rilatoj inter Usono kaj Venezuelo, preskaŭ duono de eksportaĵoj estas al Usono kaj preskaŭ triono de importado estas de tie. Kolombio (alia lando, kies rilatoj kun Venezuelo estas tre streĉaj), Brazilo, Meksiko, Panamo, Ĉinio, Barato, kaj Turkio estas la landoj el kiuj venas la ceteraj importaĵoj. La resto de la eksporto iras al la Nederlandaj Antiloj, Barato, Ĉinio, Malajzio, Hispanio, kaj Italio,
La Centra Banko de Venezuelo, kies prezidanto funkcias kiel la reprezentanto de la lando ĉe la Internacia Monunua Fonduso, respondecas pri la disvolviĝo de la monpolitiko kaj de la kurzo nacio valuto, la venezuela bolivaro. Ĝis la 1980-aj jaroj, la bolivaro estis konsiderita unu el la plej stabilaj valutoj en Latin-Ameriko, sed ekde 1983 ĝi malfortiĝis pro alta inflacio.
La prosperaj jarojRedakti
De la 1950-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj, la ekonomio de la lando estis la plej forta en Sudameriko. La ekonomia ekprospero en tiuj jaroj altiris multajn enmigrintojn. La ekonomio de la lando malfortiĝis dum la naftokrizo de la 1980-aj jaroj. Kun la plialtiĝo de naftoprezoj, la ekonomio plifortiĝis, kaj multe malfortiĝis kiam ili falis. En 2006 la pliiĝo de MEP estis proksimume 10% jare, sed en 2015 estis malkresko de 6% en MEP.
La krizaj jarojRedakti
Malgraŭ ekonomia ekprospero en la dua duono de la 20-a jarcento, ekde la komenco de 2020, la ekonomio de Venezuelo estas en la mezo de ekonomia kaj humanitara krizo. En julio 2017, oni anoncis, ke la akra politika krizo kaŭzis valutajn rezervojn malaltiĝi al la plej malalta nivelo en 15 jaroj. La krizo komenciĝis en 2014 pro la malaltiĝo de naftoprezo, kiu kaŭzis perfortajn koliziojn inter manifestacianoj kaj policaj fortoj, kune kun manko de bazaj nutraĵoj kaj eĉ malsato inter iuj el la loĝantaro de la lando.
En 2018, Venezuelo fariĝis malriĉa lando, kie multaj beboj suferas pro subnutrado kaj multaj eĉ mortas pro malsato. Kiel rezulto de la krizo, ĉirkaŭ 4,5 milionoj da venezuelaj civitanoj forlasis ĝin. Laŭ raporto donita de Unuiĝintaj Nacioj laŭ peto de la registaro, ekde la komenco de 2020, proksime de 9,3 milionoj da homoj, proksimume triono de la loĝantaro, estas en stato de modera aŭ severa manĝa malsekureco. La fenomeno estas ĝenerala en ĉiuj distriktoj de la lando, inkluzive en relative prosperaj lokoj. Laŭ la raporto, 60% de domanaroj raportis, ke ili reduktis la kvanton de viando en manĝoj. Familianoj de 33% de domanaroj konsentis labori por manĝaĵo anstataŭ mono, kaj 20% de domanaroj devis vendi familiajn havaĵojn por pagi bazajn bezonoj. [3]
HiperinflacioRedakti
Laŭ la raportoj de la centra banko de la lando, en januaro 2008 inflacio staris je 21,9%. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, inflacio pliiĝis, en 2015 inflacio atingis 275%, kaj en februaro 2019 al 2,295,981%. [4]
DemografioRedakti
LingvojRedakti
La oficiala lingvo de Venezuelo estas la hispana (precize la venezuel-hispana) kaj la indiĝenaj lignvoj, inter kiuj estas (kun nombro da parolantoj) la lingvoj:
- Akaŭaja ?/6000
- Arutana 17
- Gvahiba 5000/25000
- Jabarana 30
- Jarura 3000
- Kariba 7000/10000
- Kviba 600/3000
- Makua 10
- Mapoja 120
- Nengatua 30000
- Panara 3500
- Pemona 4800
- Pemonoa 1
- Sapea 5
- Sikjana 0/40
- Uv-Kuva 2500
- Vajua 300 000.
Tiuj indiĝenaj lingvoj apartenas al la familioj:
La parolataj lingvoj ankaŭ inkluzivas la venezuela signolingvo.
KulturoRedakti
FeriojRedakti
La jaro komenciĝas per la 1-a de januaro, la Novjaro. En marto aŭ aprilo okazas la paska festo. Ekde la 19-a de aprilo 1810 oni festas ĉiujare la deklaracion de sendependeco. Kiel en aliaj landoj, la 1-a de majo estas feritago, la tago de laboro. La 24-an de junio oni festas la memoron de la batalo de Karabobo.
La nacia festo okazas la 5-an de julio (Día de la Independencia, tago de sendependeco), la tago en kiu estis verkita en 1811 la deklaracio pri sendependeco. Alia ferio estas la 24-a de julio, la naskiĝtago de Simón Bolívar. La malkovro de Ameriko estas festata la 12-an de oktobro, kaj kristnaskon la 25-an de decembro.
Pro la forta katolika tradicio de la landoj la plej diversaj sanktultagoj estas festataj tra la tuta jaro en malgrandaj lokaj festoj.
Muzikpedagogio El SistemaRedakti
Ekde 1975 la venezuela ekonomisciencisto kaj muzikisto José Antonio Abreu estigis tutlandan reton de junulorkestroj (Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, nomata ankaŭ El Sistema). Tio intertempe ebligis al 300.000 infanoj kaj junuloj senpage obteni muzikedukadon kaj personan muzikilon. La rezultoj famiĝis internacie. La muzikpedagoga laboro de El Sistema helpas rompi la cirklon de malriĉeco kaj perforto. En 2009 kreiĝis la filmo El Sistema de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier.[5]
VidindaĵojRedakti
Inter la plej konataj vidindaĵoj estas la katedralo de Coro, la Chiesa de San Clemente, la katedralo de Ciudad Bolívar, la katedralo de Caracas, kaj la preĝejo de San Francisco. Aparte vidindaj estas ankaŭ la kapitolo de Caracas kaj la domo de la guberniestroj en Ciudad Bolívar.
La panteono kaj la urba teatrejo estas inter la plej konataj konstruaĵoj de Caracas..
La akvofalo de Angel estas kun alteco de 978 metroj (plej alta ŝtupo 805 m) la plej alta akvofalo de la mondo.
Inter naciaj parkoj menciindas Nacia Parko Sierra Nevada.
KuirartoRedakti
La nacia manĝaĵo estas Pabellón Criollo, kombinaĵo el nigraj faboj (Caraotas), kuirbanano (Platano), rizo kaj disŝirita fibra viandaĵo (Carne Mechada). Alia tipa manĝaĵo estas Hallacas, mikspoto el bovaĵo, sekvinberoj, legomoj, kaporoj, olivoj kaj nuksoj en maiza pasto.
AmaskomunikilojRedakti
- Televido en Venezuelo estas unu el la ĉefaj amaskomunikiloj de la lando, tial ke ĝi atingas 95 % el la hejmoj de Venezuelo.
Esperanto en VenezueloRedakti
Vidu la artikolon Esperanto-Movado en Venezuelo
ReferencojRedakti
- ↑ Venezuela (VEN) Exports, Imports, and Trade Partners (angla), 21-an de aprilo 2022
- ↑ Report for Selected Countries and Subjects (angle)
- ↑ The World Factbook Arkivigite je 2013-09-23 per Archive.today — Central Intelligence Agency, www.cia.gov
- ↑ Le Figaro Au Venezuela, l'inflation annuelle avoisine les 2 millions pour cent, prenita la 14-an de marto 2019 (franca) ^
- ↑ El Sistema, Dokumentaria filmo Arkivigite je 2009-04-12 per la retarkivo Wayback Machine de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier, 2009
Plia legaĵoRedakti
Lambert, Renaud. Venezuelo, la kialoj de la ĥaoso. 'Le Monde Diplomatique' decembro 2016.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Venezuelo en la vikio de UEA esperante
- Fotaĵoj de Venezuelo
- Kultur E-vojaĝ-agentejo