Malriĉeco

Stato de relativa materiala malabundeco, manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton

Malriĉeco estas la stato de manko de sufiĉaj materialaj posedojenspezo por la bazaj bezonoj de persono;[1] manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton, inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, ŝirmejo,[2] kaj sekura trinkebla akvo, sed ankaŭ netuŝeblaĵoj, kiel la oportuneco lerni kaj ĝui la respekton de samcivitanoj. Iuj el tiuj povas inkluzivi sociajn, ekonomiajn, kaj politikajn elementojn.[3] Daŭraj debatoj pri kaŭzoj, efikoj, kaj malriĉec-mezurmetodoj rekte influas la planon kaj aplikon de malriĉec-reduktaj politikaj programoj, kaj tial gravas al internacia evoluigo kaj publika administracio. Fakte tiuj niveloj varias de lando al lando kaj de unu socio al alia.[4]

Malriĉeco
Malriĉa knabo de Ĝakarto (Indonezio), kiu ĝoje demonstras pupon, trovitan en rubaĵo.
Mondmapo, kiu montras la elcentaron de la populacio, kiu suferas pro malsato, laŭ Tutmonda Nutraĵa Programo (World Food Programme), 2006
La numero de homoj el la tuta homaro laŭ jaroj kiuj vivtenas sin sub diversaj malriĉecaj linioj

Kvankam oni ĝenerale konsideras malriĉecon nedezirinda pro la mizero kaj suferado, kiujn ĝi povas kaŭzi, en iuj spiritaj kuntekstoj, iuj konsideras "volontan malriĉecon" (modera vivstilo), kiu temas pri la forlaso da materiaĵoj, kiel solidecon. Malriĉeco ekzistas ĉie kaj ĉiam, kaj povas efiki kaj individuojn kaj grupojn, kaj tute ne estas limigita al lando aŭ la tria mondo. Malriĉeco en evolugintaj landoj manifestiĝas per aro da socialaj problemoj, inkluzive de senhejmeco, kaj la daŭro de getaj domaroj.

Je 2019, plej homoj sur la planedo vivas en malriĉeco: (laŭ komparo pri aĉeteblo en usonaj dolaroj) 85% vivas je malpli ol 30 dolaroj tage, du trionoj vivas je malpli ol 10 tage, kaj 10% vivas je malpli ol 1.90 tage (ekstrema malriĉeco).[5]

Multaj registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj klopodas redukti malriĉecon havigante bazajn bezonojn por personoj kiuj estas nekapablaj atingi sufiĉan enspezon. Tiuj klopodoj povas esti malhelpitaj per limigoj al la kapablo de la registaro por disponigi tiujn servojn kiel povas esti korupto, imposto-evitado, ŝtata ŝuldo kaj prunto-kondiĉoj kaj pro timo de cerbofuĝo, kiu povas damaĝi kaj la sansistemon kaj la eduksistemon per manko de trejnitaj kaj lokaj profesiuloj. Strategioj por pliigi la enspezojn por fari la bazajn bezonojn pli atingeblaj tipe estas bonfaro, ekonomia libero kaj havigo de financaj servoj.[6] Dume, la plej malriĉaj civitanoj de mezriĉaj landoj dumlonge malsukcesis ricevi taŭgan parton de la pliiĝanta riĉeco de siaj landoj.[7]

Difinoj redakti

Estas kelkaj difinoj pri malriĉeco depende de la kunnteksto de la situacio en kiu ĝi estas konsiderata, kaj kutime referencas al stato en kiu al persono aŭ komunumo mankas la financaj rimedoj kaj esencaj bezonoj por atingi kontentigan vivnivelon.

Unuiĝintaj Nacioj: Fundamente, malriĉeco estas la malkapablo havi ŝancojn kaj oportunojn, rompo de la homa digneco. Tio signifas mankon de baza kapablo partopreni efektive en la socio. Tio signifas nek havi sufiĉe por nutri kaj vestigi familion, sen havi lernejonmalsanulejon kien iri, nek havi grundon sur kiu kultivi la proprajn manĝaĵojnlaboron por akiri la propran vivtenadon, sen havi aliron al kredito. Tio signifas nesekurecon, senpovecon kaj ekskludon de individuoj, familioj kaj komunumoj. Tio signifas vundeblecojn al sufero de violento, kaj ĝi ofte konsistas en vivo en marĝenaj aŭ fragilaj medioj, sen aliro al pura akvosanitaraj instalaĵoj.[8]

Laŭ la monda banko, malriĉeco estas troa senigo de bonfarto, kaj enhavas multajn dimensiojn. Tio inkludas malaltajn enspezojn kaj la malkapablon akiri la bazajn havaĵojn kaj servojn necesajn por survivado kun digneco. Malriĉeco ankaŭ enhavas malaltajn nivelojn de sano kaj edukado, malsufiĉan aliron al pura akvo kaj sanitaro, netaŭgan fizikan sekurecon, mankon de paroleblo, kaj nesufiĉan kapablon kaj oportunon por atingi pli bonan vivon.[9]

Faktoj pri malriĉeco redakti

 
Mondmapo, kiu montras la elcentaron de la populacio, kiu vivas kontraŭ malpli ol unu usona dolaro por tago. Pritakso de UN, 1990-2005.
 
Mondmapo, kreita de CIA, kiu montras la percentaron de la populacio, kiu vivas sub la difinita nacia limo por malriĉeco

Kaŭzoj redakti

Laŭ la informo de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo preparantaj la pintokunveno de Romo de junio 2008, kiu klopodis peti al la riĉaj landoj monsumon por malpliigi la riĉecon kaj malsaton en la mondo, ĉefaj kaŭzoj de malriĉeco estus jenaj:

Statistikaj pritaksoj redakti

Oni povas pritaksi malriĉecon absolute kaj relative. Absoluta malriĉeco estas la nivelo, kiu restas konstanta dum granda tempoperiodo kaj estas same kalkulata en diversaj landoj. Unu ekzemplo de la absoluta malriĉeco estas la elcento da la loĝantaro, kiu manĝas malpli da manĝaĵoj ol bezonataj por satigi la homan korpon (proksimume 2000-2500 kaloriojn tage por plenkreska viro).

La Monda Banko difinas ekstreman malriĉecon kiel vivadon kontraŭ malpli ol unu usona dolaro ĉiutage (kalkulita kiel prokapa enspezo), kaj mezan malriĉecon kiel per vivadon kontraŭ malpli ol du usonaj dolaroj ĉiutage, kaj publikigis jenan pritakson: "en la jaro 2001 1,1 miliardoj da homoj havis konsum-nivelojn sub 1 usona dolaro ĉiutage, kaj 2,7 miliardoj vivis kontraŭ malpli ol 2 usonaj dolaroj ĉiutage. "La proporcio de la loĝantaro en la evoluanta mondo, kiu vivas en ekstrema malriĉeco, malplimultiĝis de 28% en 1990 al 21% en 2001. Konsiderante la periodon inter 1981 kaj 2001, la elcento de la monda loĝantaro, kiu vivis per 1 usona dolaro ĉiutage duoniĝis.

Tamen, la plimulto de tiu ĉi pliboniĝo okazis en la orienta kaj suda Azio. En la orienta Azio, la Monda Banko raportas, ke, "la malriĉeco pokapa ĉe la $2-ĉiutaga nivelo, laŭ pritaksoj, falis ĝis ĉirkaŭ 27%, malplimultiĝinta de 29,5% en 2006, kaj 69% en 1990."

En la sub-sahara Afriko, la MEP pokapa malpligrandiĝis je 14%, kaj ekstrema malriĉeco plimultiĝis de 41% en 1981 al 46% en 2001, pligrandigante la nombron da homoj, kiuj vivas en malriĉeco de 231 milionoj al 318 milionoj.

Aliaj regionoj malmulte ŝanĝiĝis. Dum la fruaj 1990-aj jaroj, la ŝanĝemaj ekonomioj de la Orienta Eŭropo kaj Centra Azio spertis grandan falon de enspezoj. Malriĉeco pligrandiĝis je 6% ĉe la fino de jardeko, antaŭ ol ĝi komencis denove malgrandiĝi.

La informoj de la Monda Banko montras, ke la elcento de la loĝantaro, kiu vivas en hejmoj kun konsumado aŭ enspezo pohoma sub la malriĉec-nivelo malpligrandiĝis en ĉiu regiono de la mondo ekde 1999:

Regiono 1990 2002 2004
Orienta Azio kaj Pacifiko 15,40% 12,33% 9,07%
Eŭropo kaj Centra Azio 3,60% 1,28% 0,95%
Latin-Ameriko kaj Karibio 9,62% 9,08% 8,64%
Mez-Oriento kaj Norda Afriko 2,08% 1,69% 1,47%
Suda Azio 35,04% 33,44% 30,84%
Sub-Sahara Afriko 46,07% 42,63% 41,09%

Tamen ekzistas kritikoj kontraŭ tiuj ĉi pritaksoj. Shaohua Chen kaj Martin Ravallion notas, ke kvankam "klara tendenca malplimultiĝo de la homoj, kiuj vivas en absolute malriĉaj kondiĉoj, evidentas, kvankam ĝis okazas kun neegala progreso en diversaj regionoj... la evoluanta mondo ekster Ĉinio kaj Barato spektis malmulte aŭ entute neniom da progreso koncerne reduktadon de la nombro de malriĉuloj." Tamen, se konsideri la fakton, ke la monda loĝantaro plimultiĝis, kaj anstataŭ ol rigardi la tutmondan elcenton, kiu vivas kontraŭ $1 tage, oni konsideras tiun statistikon sen Ĉinio kaj Barato, oni povas vidi, ke tiu elcento malplimultiĝis de 31,35% al 20,70% inter 1981 kaj 2004.

Malriĉeco en la mondo redakti

 
Virinoj lavante vestojn en deflueja kanalo en Mumbajo, Barato.

Krom la izolitaj aŭ multnombraj kazoj de malriĉeco ene de ne malriĉaj landoj, tradicie oni kutimos konsideri, ke la plej malriĉaj landoj estas en la tiel nomata Tria Mondo, tio estas Centrameriko, Sudameriko, Orienta Eŭropo, Centra Azio, sudorienta Azio kaj subsahara Afriko, krom precizaj landoj ene de aliaj mondoregionoj.

Multaj landoj el subsahara Afriko estas en stato de malriĉeco. Tiele Zimbabvo suferas komence de la 21-a jarcento teruran ekonomian krizon kun nedungado de 80 % kaj oficiala inflacio de 160.000 %, kio rezultis en politika krizo kaj elmigrado de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj ekzemple al Sudafriko.

La linio de malriĉecosojlo de malriĉeco estas la nivelo de minimuma enspezo kaj ankaŭ maksimuma en difinita lando, laŭ ties kutimoj, tradicioj kaj kredoj, necesa por akiri taŭgan vivmanieron. En la praktiko, same kiel por la difino de malriĉeco, la oficiala linio de malriĉeco kaj tio kio estas komprenata kiel malriĉeco havas pli altajn nivelojn en la plej disvolvigitaj landoj.

Trajtoj redakti

La efikoj de malriĉeco povas esti ankaŭ kaŭzoj kiel oni listigas malsupre, tiel kreante "ciklon de malriĉeco" kiu povas funkcii sur multaj niveloj, nome individuaj, lokaj, landaj kaj tutmondaj.

Sano redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Malsano kaj Malkapablo.
 
Somalia knabeto ricevanta traktadon pro malsufiĉa nutrado je sansistema instalaĵo.

Unu triono de mortoj tra la tuta mondo – ĉirkaŭ 18 milionoj da personoj jare aŭ 50 000 tage – estas okazigitaj pro kaŭzoj rilataj al la malriĉeco. Personoj kiuj vivas en disvolvigintaj landoj, inter ili virinoj kaj infanoj, estas troe reprezentataj inter tutmondaj malriĉuloj kaj tiuj efikoj de plej grava malriĉeco.[10][11][12] Tiuj kiuj vivas en malriĉeco suferas disproporcie pro malsato aŭ eĉ pro malsatego kaj malsano, same kiel pro malalta vivdaŭro.[13][14] Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, malsato kaj malsufiĉa nutrado estas la nuraj solaj plej gravaj minacoj al la tutmondaj publikaj sanoj kaj malsatego estas pro multo la plej granda kontribuanto al la infana mortindico, estanta en duono el ĉiuj okazoj.[15]

Preskaŭ 90% de patrina mortindico dum nasko okazas en Azio kaj sub-Sahara Afriko, kompare kun malpli ol 1% en la disvolvigita mondo.[16] Tiuj kiuj vivas en malriĉeco montris ankaŭ multe pli grandan verŝajnecon havi aŭ ricevi malkapablon en sia vivodaŭro.[17] Infektaj malsanoj kiaj malario kaj tuberkulozo povas daŭrigi malriĉecon devojigante la rimedojn por sano kaj disvastigo de ekonomio el investado kaj el produktiveco; malario malpliigas la kreskon de la MEP je ĉirkaŭ 1.3% en kelkaj disvolvigitaj landoj kaj Aidoso malpliigas la afrikan kreskon je ĉirkaŭ 0.3–1.5% ĉiujare.[18][19][20]

Oni pruvis, ke malriĉeco malhelpas la kognan funkcion. Unu maniero en kiu tio povas okazi estas ke la financaj priokupoj metas pezegan ŝarĝon sur la propraj mensaj resursoj tiel ke ili ne estas plu disponeblaj por solvi komplikajn problemojn. La reduktita kapablo por problemsolvado povas konduki al malbonaj decidoj kaj plua daŭrigo de malriĉeco.[21] Oni indikis multajn aliajn vojojn el malriĉeco al malhelpo de kognaj kapabloj, el malsufiĉa nutrado kaj media poluado ĝis la efikoj de la streso sur la idozorga konduto, ĉiuj el kiuj kondukas al malbonega psikologia disvolvigo.[22][23] Neŭrosciencistoj estis dokumentinta la efikon de malriĉeco sur la cerbostrukturo kaj ties funkciadon tra la tuta vivodaŭro.[24]

 
Senhejmulo en Parizo, Francio.

Infektaj malsanoj plue ruinigas la vivojn de la malriĉuloj tra la tuta mondo. Ĉirkaŭ 36.8 milionoj da personoj estas vivanta suferantoj pro HIV/AIDS, kun 954 492 mortoj en 2017.[25] Ĉiujare estas 350–500 milionoj da kazoj de malario, kun 1 miliono da mortoj: por Afriko oni ĉirkaŭkalkulas 90 procenton de malariaj mortoj kaj por afrikaj infanoj oni ĉirkaŭkalkulas 80 procenton de malariaj viktimoj tutmonde.[26]

Malriĉuloj plej verŝajne suferas gravegajn malsanojn pro manko de sanservoj, kaj pro vivado en ne kontentigaj kondiĉoj. Inter malriĉuloj, junulinoj tendencas suferegi eĉ plie pro seksa diskriminacio. Ekonomia stabileco estas fundamenta en malriĉa familio; male ili eniras en senfina buklo de negativa enspezo klopodante la traktadon de malsanoj. Ofte venas fojo kiam persono de malriĉa familio malsaniĝas ĝis la punkto ke la aliaj familianoj devas zorgi pri la malsanulo kaj plie malriĉiĝas pro limigita aliro al sansistemo kaj manko de sansistema asekurado. La zorgantaj familianoj ofte devas ĉesigi sian enspezeblon aŭ sian pluigon de edukado (kio malhelpos postan enspezeblon) por zorgi la malsanan familimembron. Estas multe pli granda kosto por malriĉulo kiu klopodas zorgi iun malsanon kompare kun iu ajn kiu disponas de financa stabileco.[27]

Malsanoj de malriĉeco (konataj ankaŭ kiel malriĉecrilataj malsanoj) estas malsanoj kiuj estas pli hegemoniaj en populacioj de malaltaj enspezoj.[28] Tiu koncepto inkludas infekto-malsanojn, same kiel malsanojn kiuj estas rilataj al malsufiĉa nutrado kaj al maltaŭgaj sankutimoj. Malriĉeco estas unu el la ĉefaj sociaj determinantoj de sano. La "World Health Report" (Raporto de monda sano) de 2002 asertis, ke malsanoj de malriĉeco atingas ĉirkaŭ 45% el la malsanoj de landoj kun alta proporcio de malriĉeco kiuj estas preventeblaj aŭ trakteblaj per ekzistantaj intervenoj.[29] Malsanoj de malriĉeco estas ofte faktoroj de mortindico kaj ĉiea kun malsufiĉa nutrado.[30]

Malsato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Malsato kaj Malsufiĉa nutrado.
 
La terpommanĝantoj, pentraĵo de Vincent van Gogh. Nome familio de proletaroj kiuj vivas malriĉe dum la Dua industria revolucio.

Plialtiĝoj en la kostoj de vivtenado faras ke malriĉuloj estas malhelpataj akiri aĵojn. Malriĉuloj elspezas pli grandajn partojn de siaj buĝetoj por akiri manĝaĵojn ol riĉuloj, kiuj evidente elspezas ankaŭ por akiri varojn kaj servojn ne akireblaj de malriĉuloj. Kiel rezulto, malriĉuloj kaj tiuj kiuj estas preskaŭ je la sojlo de la malriĉeco povas esti partikulare vundeblaj pro plialtiĝoj en la manĝoprezoj. Por ekzemplo, fine de 2007 plialtiĝoj en la prezo de greno[31] kondukis en 2007 kaj 2008 al tumultoj pro manĝakiro en kelkaj landoj.[32][33][34] La Monda Banko avertis, ke 100 milionoj da personoj estas je risko de pli forta falo en malriĉecon.[35] Minacoj al manĝoliverado povas esti okazigita ankaŭ pro sekego kaj akvokrizo.[36] Intensa agrikulturo ofte kondukas al infera rondo de elĉerpigo de grundofekundeco kaj falo de la agrikulturaj rikoltoj.[37] Proksimume 40% el la agrikultura tero de la tuta mondo estas akre degradita.[38][39] En Afriko, se la nuntempaj tendencoj de grundodegradado pluas, la kontinento povus esti kapabla nutri nur 25% de sia loĝantaro ĉirkaŭ 2025, laŭ la Instituto por Naturaj Resursoj en Afriko de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj kun sidejo en Ganao.[40] Ĉiujare preskaŭ 11 milionoj da infanoj kiuj vivas en malriĉeco mortas antaŭ sia kvina naskiĝtago. 1.02 mil milionoj da personoj enlitiĝas malsate ĉiun nokton.[41]

Laŭ la Tutmonda indikilo pri malsatego, Sub-Sahara Afriko havis la plej altan infanan nesufiĉan nutrindicon el la tutmondaj mondoregionoj en la periodo 2001–2006.[42]

 
Venezuelano manĝanta el rubaĵoj dum ekonomia krizo en Venezuelo.

Kiel parto de la Celoj por Daŭripova Evoluigo la tutmonda komunumo faras la eliminadon de malsatego kaj de malsufiĉa nutrado prioritato por la venontaj jaroj. Kvankam la Celo 2a de la CDE-oj intencas atingi tiun celon ĉirkaŭ 2030[43] nombraj iniciatoj intencas atingi tiun celon 5 jarojn plie frue, ĉirkaŭ 2025:

  • La partnereco Compact2025, estrita de la IIEN kun la partopreno de organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj, de NRO-oj kaj privataj fondaĵoj[44] disvolvigas kaj disvastigas pruvar-bazitan averton al politikistoj kaj aliaj decid-farantoj celitan al finigo de malsatego kaj malsufiĉa nutrado en 10 jaroj, nome por 2025.[45] Ĝi bazigas sian postulon ke malsatego devas finiĝi ĉirkaŭ 2025 sur informo de Shenggen Fan kaj de Paul Polman, kiuj analizas la spertojn el Ĉinio, Vjetnamio, Brazilo kaj Tajlando.[46]
  • La Eŭropa Unio kaj la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates lanĉis partnerecon al batalado kontraŭ malsufiĉa nutrado en Junio 2015. La programo dekomence estos plenumita en Bangladeŝo, Burundo, Etiopio, Kenjo, Laoso kaj Niĝero, kaj helpos tiujn landojn por plibonigi informadon kaj analizon pri nutrado, tiel ke ili povu disvolvigi efektivan tutlandajn nutropolitikojn.[47]
  • La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN kreis partnerecon kiu agados pere de la kadro de la Afrika Unio cele al finigo de malsatego en Afriko ĉirkaŭ 2025. Ĝi inkludas diversajn intervenojn kiel subteno por plibonigi produktadon de manĝaĵoj, plifortigon de sociala protektado kaj integrigon de la rajto al manĝo en la landa juro.[48]

Edukado redakti

Esplorado trovis ke estas alta risko de eduka malsukceso por infanoj kiuj devenas el malalt-enspezaj familiaj cirkonstancoj. Tio estas ofte procezo kiu startas en la bazlernejo por kelkaj malpli fortunhavaj infanoj. Instruado en la usona eduksistemo, same kiel ĉe plej aliaj landoj, tendencas esti adresita al tiuj studentoj kiuj devenas el pli avantaĝaj fonoj. Kiel rezulto, malriĉaj infanoj estas je pli alta risko ol avantaĝaj infanoj por restado en sia grado, speciale al malprofitaj foriroj dum lernejaj horoj kaj eĉ por ne kompletigi sian postan edukadon.[49] Avantaĝo produktas avantaĝon, kaj male.[50] Estas certe multaj klarigoj pri kial studentoj tendencas forfali el la lerneja sistemo. Unu el ili estas la kondiĉoj en kiu ili lernas en la lernejo. Lernejoj de areoj frapataj per malriĉeco havas kondiĉojn kiuj malhelpas la aliron de infanoj al lernado en sekura medio. Esploristoj disvolvigis nomon por areoj kiaj tiuj: urba militzono estas malriĉa, krim-hegemonia distrikto en kiu deteriorataj, violentaj, eĉ militecaj kaj subfinancataj, tre neefikaj lernejoj kondukas al malsupraj akademiaj rezultoj, kiel neregula ĉiutaga partopreno kaj malorda aŭ neplenumanta klasĉambra konduto.[51] Pro malriĉeco, "Studentoj el malalt-enspezaj familioj estas 2.4 fojojn pli verŝajne forfalantaj el lerneja sistemo ol studentoj de mezklasa deveno, kaj ĉirkaŭ 10 fojojn pli verŝajne forfalantaj ol kolegoj de alt-enspezaj familioj".[52]

 
Eksterlerneja infano sur kovrilpaĝo de informo pri la situacio en naŭ sudorientaziaj landoj.

Por infanoj kun malaltaj resursoj, la riskofaktoroj estas similaj al aliaj kiel indicoj de junula krimeco, pli altaj niveloj de junulina gravedeco, kaj la ekonomia dependo el iliaj malalt-enspeza(j) (ge)patro(j).[49] Familioj kaj socio kiuj suferas malaltajn nivelojn de investado en la edukado kaj disvolvigo de malplej fortunhavaj infanoj rezultas en malpli favoraj rezultoj por la infanoj kiuj suferas vivon de patra sendungado kaj malaltaj salajro. Pli altaj proporcioj de frua infanzorgado kun ĉiuj konektitaj riskoj al familio, sano kaj bonfarto estas gravaj aferoj frontotaj ekde edukado en antaŭlernejo al altlernejo kaj identigeblaj kiel markantaj direkton en la vivo.[49]

Malriĉeco ofte draste tuŝas la sukceson de infanoj en la lernejo. La infanaj "hejmtaskoj, preferoj, kutimoj" devas kongrui kun la mondo kaj kiam toi ne okazas, studentoj estas en malavantaĝa situacion en la lernejo kaj, plej grave, en la klasĉambro mem.[53] Tiel, onii povas certige aserti, ke infanoj kiuj vivas je aŭ sub nivelo de malriĉeco havos multe malpli da sukceso eduka ol infanoj kiuj vivas super la nivelo de malriĉeco. Malriĉaj infanoj havas multe pli malgrandan sanzorgadon kaj tio eventuale rezultas en multaj forestoj el la akademia lernojaro. Aldone, malriĉaj infanoj estas multe pli verŝajne suferontaj pro malsato, laceco, iritemo, kapdoloroj, orelinfektoj, gripo kaj malvarmumo.[53] Tiuj malsanoj povus eventuale malpliigi la fokuseblon kaj koncentriĝon de infano aŭ studento.[54]

Malprofitaj elspezokutimoj signifas, ke la malriĉuloj tipe elspezas ĉirkaŭ 2 procenton de sia enspezo en la edukado de siaj infanoj sed pli grandajn procentojn en alkoholo kaj tabako (por ekzemplo, 6 procento en Indonezio kaj 8 procento en Meksiko).[55]

Socia sekso redakti

Ĝenerale, la interagado de sekso en la socio kun malriĉeco kaj la loko tendencas funkcii malavantaĝe por knabinoj en pli malriĉaj landoj kun pli malaltaj finkompletigaj proporcioj kaj sociaj esperoj ke ili edziniĝu frue, kaj malavantaĝe por knaboj kun pli altaj finkompletigaj proporcioj sed sociaj esperoj ke ili eniru en la laborforto frue.[56] Je la nivelo de elementa edukado, plej landoj kun finkompletigaj proporcioj sub 60% montras seksan malegalecon je la kosto de knabinoj, partikulare malriĉaj kaj ruraj knabinoj. En Maŭritanio, la stabila indico de seksa egaleco estas de 0.86 averaĝe, sed nur de 0.63 por la plej malriĉaj 20%, dum estas egaleco inter la plej riĉaj 20%. En landoj kun finkompletigaj indicoj inter 60% kaj 80%, la seksa malegaleco estas ĝenerale pli malgranda, sed la malegaleco koste de la malriĉaj knabinoj estas speciale markita en Kameruno, Niĝerio kaj Jemeno. Esceptoj en la mala direkto estas observataj en landoj kun brutobredaj ekonomioj kiuj dependas el la laboro de la knaboj, kiel en Svazilando, Lesoto kaj Namibio.[56]

Ŝirmejo redakti

 
Street child in Bangladesh. Aiding relatives financially unable to but willing to take in orphans is found to be more effective by cost and welfare than orphanages.[57]
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ladurbo, Stratinfano, Orfejo kaj Kvartalelitigo.

Oni argumentas, ke la geografia koncentrigo de malriĉeco estas faktoro kiu plifortigas la malriĉecon. La hipotezo de William J. Wilson pri "koncentrigo kaj izoligo" asertas, ke la ekonomiaj malfacilaĵoj de la tre malriĉaj afrik-usonanoj estas komponitaj de la fakto ke kiam la pli bonstataj afrik-usonanoj translokiĝas, la pli malriĉaj estas pli kaj pli pli koncentritaj, kaj havas nur aliajn tre malriĉajn najbarojn. Tiu koncentriĝo okazigas sociajn izoligon, Wilson sugestas, ĉar la tre malriĉaj estas tiam izolitaj el aliro al la laborpostenaj retoj, rolmodeloj, institucioj kaj aliaj konektoj kiuj povus helpi ili eliri el la malriĉeco.[58] Burĝigo angle gentrification signifas konverti malnovan kvartalon en pli alloga areo por pli riĉaj loĝantoj, per rimedoj kiel ekzemple remodelanta domojn. Tamen, domposedantoj tiam multe pliigas la aĉetprezojn kaj ankaŭ la lupagojn de fakte ĉiuj nemoveblaĵojn, ne nur la ĵus novigitaj; la malriĉuloj ne povas pagi tiujn altajn lupagojn, kaj multaj devas forlasi siajn kvartalojn por trovi disponeblajn loĝejareojn, disigite de iliaj komunumoj.[59] Tamen, la malriĉuloj ankaŭ povas havi pli facilan aliron al enspezo kaj servoj, ĉar kelkaj studoj sugestas, ke malriĉaj lokanoj loĝantaj en burĝigitaj kvartaloj fakte translokiĝas plej verŝajne malpli ol malriĉaj loĝantoj de ne-burĝigitaj areoj.[60]

 
Senhejma familio en Kalkato, Barato

Malriĉeco pliigas la riskon de senhejmeco.[61] Ladurbanoj, kiuj fakte formas ĝis unu trionon de la tutmonda urba loĝantaro, vivas en malriĉeco ne pli bona, se ne pli malbona, ol la kamparanoj, kiuj estas la tradicia fokuso de malriĉeco en la disvolvigita mondo, laŭ informo de Unuiĝintaj Nacioj.[62]

Estas ĉirkaŭ 100 milionoj da stratinfanoj tutmonde.[63] Plej el la infanoj kiuj vivas en institucioj tra la tuta mondo havas survivantan patron aŭ proksiman parencon, kaj ili plej ofte eniras en orfejoj pro malriĉeco.[57] Oni spekulativis, ke orfejoj estas pliige akceptantaj infanojn kvankam demografiaj informoj montras, ke eĉ la plej malriĉaj etendaj familioj kutime akceptas infanojn kies gepatroj estis mortintaj.[57] Fakuloj kaj porinfanaj aktivuloj asertas, ke orfejoj estas multekostaj kaj ofte damaĝas la disvolviĝon de infanoj separante ilin el iliaj familioj kaj ke estus pli efektiva kaj malmultekosta helpi proksimajn familianojn kiuj akceptu zorgi la orfojn.[57]

Instalaĵoj kaj la alta kosto redakti

 
Disponeblaj trunecesejoj ĉe Ĝajpuro, Raĝastano.

Akvo kaj sanitaro redakti

Je 2012, 2.5 mil milionoj da personoj ne havas aliron al sanitaraj servoj kaj 15% praktika subĉielan fekadon.[64] La plej notinda ekzemplo estas Bangladeŝo, kiu havas duonon el la pokapa MEP kompare de Barato sed havas pli malaltan mortindicon pro diareo ol Barato aŭ eĉ ol la tuta mondo averaĝe, dum diareaj mortoj malpliiĝis je 90% ekde la 1990-aj jaroj. Kvankam disponebligi latrinojn estas defio, tamen multaj personoj ankoraŭ ne uzas ili eĉ kiam ili estas disponeblaj. Strategie havigante trulatrinojn al plej malriĉuloj, bonfaraj organizaĵoj en Bangladeŝo okazigis kulturan defion ĉar tiuj kiuj konsideris sin ne tiom malriĉaj perceptis aferon de statuson ne uzi ilin. La plej ampleksa majoritato de latrinoj konstruitaj ekde tiam venis ne el bonfaraj organizaĵoj sed el la lokanoj mem.[65]

Helpo en la liverado de akvo tendencas helpi la akvokonsumadon de tiuj kiuj jam estas konektitaj al la liveradreto, kiu estas tipe adresita al la plej riĉa kaj urba segmento de la loĝantaro kaj al tiuj kiuj estas ekster la neformala loĝado. Kiel rezulto de la forta helpo al akvokonsumado, la prezo de akvo malpliiĝis ĝis la fakto ke nur 30%, averaĝe, el la liveradaj kostoj en la disvolvigitaj landoj estas kovritaj.[66][67] Tio rezultas en manko de stimulo por elteni la akvoliverajn sistemojn, kio kondukas al perdoj pro akvofuĝoj ĉiujare kiuj estus sufiĉaj por la konsumo de 200 milionoj de personoj.[66][68] Tio kondukas ankaŭ al manko de stimulo por investi en la etendo de la reto, kio rezultas en la fakto ke multo de la malriĉa loĝantaro restas nekonektita. Anstataŭe, la malriĉuloj devas aĉeti akvon el akvovendistoj kontraŭ averaĝe ĉirkaŭ kvin ĝis 16 fojojn la prezon de la mezurita akvo.[66][69] Tamen, helpo al la konstruo de novaj konektoj al la reto pli ol al la konsumo montriĝis pli promesplenaj por malriĉuloj.[67]

 
La urbaj malriĉuloj devas aĉeti akvon el akvovendistoj kontraŭ averaĝe ĉirkaŭ kvin ĝis 16 fojojn la prezon de la mezurita akvo.[66]

Elektro redakti

Simile, kvankam la plej malriĉa kvinono ricevas 0.1% el la tutmonda elektro sed tamen ili pagas unu kvinonon de la totala spezo por elektro, kio estas ĉirkaŭ 25 ĝis 30 procento de ilia enspezo.[70] Endoma aerpoluado pro brulado de brulaĵoj mortigas 2 milionojn da personoj, kaj preskaŭ duono de la mortoj pro pneŭmonito en infanoj sub la kvinjaraĝo.[71] Bambuo bruliĝas pli pure kaj ankaŭ maturiĝas multe pli rapide ol ligno, kaj tio ankaŭ malpliigas senarbarigon.[71] Aldone, uzado de sunpaneloj estas promociita kiel pli malmultekosta ol la produktado de energio el fosilia brulaĵo kvankam la dekomencaj kostoj estas pli altaj.[70] Pagohelpoj estas programoj kiuj promocias ĝis 14% el la kosto por ke familioj en Kenjo uzu la sunon kiel sia unuaranga energifonto.[72] Tamen en multaj landoj tiuj dekomencaj kostoj malhelpas al malriĉuloj la aliron al la malmutekosta energio, dum la interesoj de grandaj elektrokompanioj malhelpas la rektan produktadon fare de la konsumanto mem por ne malaltigi siajn enormajn profitojn.

Violento redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sklaveco kaj Homvendado.

Laŭ fakuloj, multaj virinoj iĝas viktimoj de homvendado, kies plej ofta formo estas porsurvivada prostituado, kiel rimedo por survivado kaj ekonomia desperado.[73] Deteriorado de vivkondiĉoj povas ofte peli infanojn al abandono de la lernejo por kontribui al la familia enspezo, kio metas ilin je risko esti ekspluatitaj.[74] Por ekzemplo, en Zimbabvo, granda nombro de junulinoj estas truditaj al sekso kontraŭ pago por manĝo survivi pliiĝanta malriĉeco.[75] Laŭ kelkaj studoj, kiam malriĉeco malpliiĝas, estas malpliaj okazoj de perforto.[76]

Laŭ unu esploro, 67% el infanoj de malfavoraj malriĉaj urbaj areoj diris, ke ili estis atestantoj de grava atanco, kaj 33% informis, ke ili atestis mortigon.[77] 51% el kvingraduloj el Nov-Orleano (averaĝa enspezo por familio: 27 133 dolaroj) estis viktimoj de violento, kompare kun 32% en Vaŝingtono (averaĝa enspezo por familio: 40 127 dolaroj).[78]

Agado kontraŭ malriĉeco redakti

 

Ĉe riĉaj landoj, organiza, entreprena aŭ individua helpo kontraŭ malriĉeco povas inversigi la maljustan rilaton de riĉaj landoj respektive de malriĉaj landoj dum la kolonia epoko. Dum la dua duono de la 20-a jarcento tiu procezo disvolviĝis en riĉaj landoj, ĉefe de Nordameriko, Okcidenta EŭropoAzio kaj la helpo kreskas okaze de naturaj katastrofoj, kiel tertremoj, inundoj, cunamoj, ktp. Internaciaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, Ruĝa Kruco, Eŭropa Unio, ktp., havas en siaj duarangaj celoj tiun tipon de helpon.

Aliflanke en multaj landoj de kulturo ĉu kristana ĉu islama ĉu de aliaj religikulturoj, tiu helpo kontraŭ malriĉeco anstataŭas la praktikon de karitato.

Agado en Eŭropa Unio redakti

En 2007 la Eŭropa Unio malpliigis sian helpokvanto al malriĉaj landoj. En tiu organizo kvereletas aŭ polemikas du grupoj de ŝtatoj: unuflanke pli riĉaj ŝtatoj kaj tiuj kun pli sociaj registaroj, kiel Svedio, Finnlando, Danio, Britio, Nederlando, Belgio, ktp., kiuj volas pliigi tiun helpon kaj kontraŭflanke malriĉaj landoj kaj tiuj kun malsocialaj registaroj, kiel lastatempe Italio kaj Francio, rege de respektive Berlusconi kaj Sarkozy, kiuj sukcesas malpliigi la kvanton kaj kreskon de tiu helpo fare de la OHD (Oficiala Helpo al Disvolviĝo). Tiun helpon ege bezonas ŝtatoj kiel MozambikoSieraleono, kie ĝi konsistigas eĉ la duonon de la publika buĝeto. Laŭ antaŭaj memdevigoj (2002 kaj 2005), tiu helpo devus atingi 0,56% de la MEP en 2010 kaj la 0,7% en 2015, sed dum 2007 tiu helpo malpliiĝis ĝis 46 087 milionoj da eŭroj (nur 0,38%), anstataŭ 47 676 milionoj (0,41%) de 2006.[79]

Sociaj konceptoj redakti

Aporofobio (el la hispana aporofobia, kaj tio el la antikva greka άπορος, á-poros, "malriĉa" kaj φόβος, phobos, "timo"; laŭvorte "timo de malriĉeco" aŭ "timo de malriĉuloj") estas intensa kaj persista negativa sento, malamikeco aŭ malakcepto al malriĉeco aŭ malriĉuloj.[80][81]

Malriĉeco en literaturo redakti

Malriĉeco en kinarto redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri malriĉ(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[84]:

 
 Al malriĉulo infanoj ne mankas. 
 
 Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. 
 
 Malriĉeco ne estas malvirto. 

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Majid Rahnema, Quand la misère chasse la pauvreté (kiam mizero forpelas malriĉecon), Fayard/Actes Sud, 2003.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. “Poverty”, '.
  2. "Poverty | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization". www.unesco.org. Alirita la 20an de Junio 2021.
  3. ending poverty.
  4. Sabates, Ricardo (2008). The Impact of Lifelong Learning on Poverty Reduction (PDF). IFLL Public Value Paper 1. Latimer Trend, Plymouth. pp. 5–6. ISBN 978-1-86201-379-7. Arkivita el la originalo (PDF) en 28a de Majo 2015.
  5. Global Extreme Poverty. Our World in Data (1a de Januaro 2019). Alirita 30a de Marto 2021.
  6. Causes of Poverty – Global Issues. Alirita 4a de Novembro 2015.
  7. B. Milanovic, Global Inequality: A New Approach for the Age of Globalization (Harvard Univ. Press, 2016).
  8. Indicators of Poverty & Hunger. Unuiĝintaj Nacioj. Alirita 27a de Majo 2011.
  9. Poverty and Inequality Analysis. Arkivita el la originalo je 2011-06-03. Alirita 27a de Majo 2011.
  10. Human Development Report. Alirita 15a de Aprilo 2015.
  11. Pogge, Thomas. (2010) Politics as Usual: What Lies Behind the Pro-Poor Rhetoric, 1‑a eldono, Polity Press. ISBN 978-0-7456-3892-8.
  12. The World Health Report, World Health Organization (See annex table 2). Alirita 24a de Oktobro 2010.
  13. (24a de Julio 2007) “Rising food prices curb aid to global poor”, Christian Science Monitor. Alirita 24a de Oktobro 2010.. 
  14. Cano P.E., Librado. (2010) Transformation of an individual family community nation and the world. Trafford, p. 100. ISBN 978-1-4269-4766-7.
  15. "The Starvelings", The Economist, 24a de Januaro 2008. Kontrolita 28a de Majo 2011.
  16. "The causes of maternal death", BBC News, 23a de Novembro 1998. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2012.
  17. Disability – Disability: Overview (28a de Marto 2013). Arkivita el la originalo je 16a de Majo 2012. Alirita 26a de Julio 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-16. Alirita 2021-06-20.
  18. Economic costs of AIDS (23-a de julio 2003). Alirita 24-a de oktobro 2010.
  19. (3a de Septembro 2010) “The economic and social burden of malaria”, Nature 415 (6872), p. 680–85. doi:10.1038/415680a. 
  20. Poverty Issues Dominate WHO Regional Meeting. Wpro.who.int. Arkivita el la originalo je 3a de Aprilo 2011. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  21. (2013) “Poverty Impedes Cognitive Function”, Science 341 (6149), p. 976–80. doi:10.1126/science.1238041. Alirita 1a de Novembro 2017..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-28. Alirita 2021-06-20.
  22. (7a de Januaro 2017) “Early childhood development coming of age: science through the life course”, The Lancet 389 (10064), p. 77–90. doi:10.1016/S0140-6736(16)31389-7. 
  23. (7a de Januaro 2017) “Nurturing care: promoting early child development”, The Lancet 389 (10064), p. 91–102. doi:10.1016/S0140-6736(16)31390-3. Alirita 7a de Junio 2018.. 
  24. (27a de Septembro 2017) “The neuroscience of socioeconomic status: Correlates, causes and consequences”, Neuron 96 (1), p. 56–71. doi:10.1016/j.neuron.2017.08.034. Alirita 7a de Junio 2018.. 
  25. Prevalence, new cases and deaths from HIV/AIDS. Alirita 27a de Aprilo 2020.
  26. . Poverty Facts and Stats. Alirita 6a de Januaro 2016.
  27. (2003) Poverty and health, DAC Network on Poverty Reduction, Parizo: OECD. ISBN 0-585-49270-0. OCLC 55519605.
  28. (2008) “Diseases of Poverty and Lifestyle, Well-Being and Human Development”, Mens Sana Monographs 6 (1), p. 187–225. doi:10.4103/0973-1229.40567. 
  29. World Health organization(WHO). World Health Report, 2002. Alirita 15a de Novembro 2018.
  30. Singh A. R., Singh S. A. (2008). “Diseases of Poverty and Lifestyle, Well-Being and Human Development”, Mens Sana Monographs 6 (1), p. 187–225. doi:10.4103/0973-1229.40567. 
  31. "The cost of food: Facts and figures", BBC News, 16a de Oktobro 2008. Kontrolita 24a de Oktobro 2010.
  32. Jonathan Watts in Beijing. "Riots and hunger feared as demand for grain sends food costs soaring", The Guardian, 4a de Decembro 2007.
  33. Mortished, Carl, "Already we have riots, hoarding, panic: the sign of things to come?", The Times, 7a de Marto 2008.
  34. Julian Borger, diplomatic editor. "Feed the world? We are fighting a losing battle, UN admits", The Guardian, 26a de Februaro 2008.
  35. 100 million at risk from rising food costs. ABC (14a de Aprilo 2008). Alirita 24a de Oktobro 2010.
  36. Vanishing Himalayan Glaciers Threaten a Billion (5a de Junio 2007). Alirita 24a de Oktobro 2010.
  37. Exploitation and Over-exploitation in Societies Past and Present, Brigitta Benzing, Bernd Herrmann
  38. The Earth Is Shrinking: Advancing Deserts and Rising Seas Squeezing Civilization. Earth-policy.org. Arkivita el la originalo je 10a de Aŭgusto 2009. Alirita 24a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2009-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-10. Alirita 2021-06-20.
  39. Ian Sample in science correspondent. "Global food crisis looms as climate change and population growth strip fertile land", The Guardian, 31a de Aŭgusto 2007.
  40. Africa may be able to feed only 25% of its population by 2025. Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2011. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  41. 1.02 billion people hungry (19a de Junio 2009). Arkivita el la originalo je 2012-11-17. Alirita 21a de Junio 2011.
  42. 2008 Global Hunger Index Key Findings & Facts (2008).
  43. . Goal 2: Zero Hunger (en-US). Alirita 25a de Aprilo 2019.
  44. Leadership Council. Alirita 25a de Aprilo 2019.
  45. Compact2025: Ending hunger and undernutrition. 2015. Project Paper. IFPRI: Washington, DC.
  46. Fan, Shenggen kaj Polman, Paul. 2014. An ambitious development goal: Ending hunger and undernutrition by 2025. En 2013 Global food policy report. Eld. Marble, Andrew kaj Fritschel, Heidi. Ĉapitro 2a. pp. 15–28. Washington, DC: International Food Policy Research Institute (IFPRI).
  47. European Commission Press release. Junio 2015. EU launches new partnership to combat Undernutrition with Bill & Melinda Gates Foundation. Alirita la 1an de Novembro 2015
  48. FAO. 2015. Africa's Renewed Partnership to End Hunger by 2025. Alirita la 1an de Novembro 2015. Arkivigite je 2020-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
  49. 49,0 49,1 49,2 Huston, A. C. (1991). Children in Poverty: Child Development and Public Policy. Cambridge: Cambridge University Press.
  50. Raghuram G. Rajan (2012). Fault Lines: How Hidden Fractures Still Threaten the World Economy. Publikigita de: Collins Business
  51. Garbarino, J., Dubrow, N., Kostelny, K., & Pardo, C. (1992). Children in Danger: Coping with the Consequences. San Francisco: Jossey-Bass. Print.
  52. Cause and Effect: The High Cost of High School Dropouts (30a de Novemberro 2014). Alirita 21a de Aprilo 2016.
  53. 53,0 53,1 Solley, Bobbie A. (2005). When Poverty's Children Write: Celebrating Strengths, Transforming Lives. Portsmouth, NH: Heinemann, Inc.
  54. Jensen, Eric. Teaching with Poverty in Mind. ASCD. Alirita 11a de Novembro 2013.
  55. The economic lives of the poor. MIT (Oktobro 2006). Arkivita el la originalo je 2013-05-23. Alirita 1a de Marto 2013.
  56. 56,0 56,1 UNESCO. (2019) Global education monitoring report 2019: gender report: Building bridges for gender equality. UNESKO. ISBN 978-92-3-100329-5.
  57. 57,0 57,1 57,2 57,3 Aid gives alternatives to African orphanages
  58. Wilson, William J. 1987. The Truly Disadvantaged: The Inner City, the Underclass, and Public Policy. Chicago: University of Chicago Press.
  59. Moss, Jeremiah. 24a de Julio 2018. Vanishing New York: How a Great City Lost Its Soul. HarperCollins Publishers.
  60. In praise of gentrification. The Economist Magazine (23a de Junio 2018). Alirita 24a de Aprilo 2021.
  61. "Study: 744,000 homeless in United States", USA Today, 10a de Januaro 2007. Kontrolita 24a de Oktobro 2010.
  62. "Report reveals global slum crisis", BBC News, 16a de Junio 2006. Kontrolita 24a de Oktobro 2010.
  63. Street Children. Portal.unesco.org. Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2008. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  64. WHO kaj UNICEF Progress on Drinking-water and Sanitation: 2012 Update, WHO, Ĝenevo kaj UNICEF, Novjorko, p. 2
  65. "How Bangladesh vanquished diarrhoea", 22a de Marto 2018.
  66. 66,0 66,1 66,2 66,3 Trickle-Down Economics. foreignpolicy.com (5a de Decembro 2011). Alirita 18a de Decembro 2014.
  67. 67,0 67,1 (2005) Water, Electricity and the Poor: Who benefits from utility subsidies?. Washington, DC: The World Bank. ISBN 978-0-8213-6342-3.
  68. (2006) The challenge of reducing non-revenue water (NRW) in developing countries. How the private sector can help: A look at performance-based service contracting, Water supply and sanitation board discussion paper series. Washington, DC: The World Bank.
  69. (2006) Informal Water Vendors and the Urban Poor, Human settlements discussion paper series. London: International Institute for Environment and Development IIED. ISBN 978-1-84369-586-8.
  70. 70,0 70,1 Pope, Carl, "Solar power: Cheap electricity for the world's poor", Christian Science Monitor, 16a de Februaro 2012. Kontrolita 26a de Julio 2012.
  71. 71,0 71,1 Rosenberg, Tina, "In Africa's vanishing forests, the benefits of bamboo", The New York Times, 13a de Marto 2012. Kontrolita 26a de Julio 2012.
  72. "Solar power brightens residents' prospects in East Africa", newsweek.com, 2a de Julio 2016.
  73. Experts encourage action against sex trafficking. .voanews.com (15a de Majo 2009). Arkivita el la originalo je 1a de Majo 2011. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  74. Child sex boom fueled by poverty. Globalpost.com. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  75. Thomson, Mike, "Zimbabwean girls trade sex for food", BBC News, 12a de Junio 2009. Kontrolita 24a de Oktobro 2010.
  76. (1996) “Poverty and Violence”, Social Theory and Practice 22 (1), p. 67. doi:10.5840/soctheorpract199622119. 
  77. (1996) “DSM-IV diagnosis of conduct disorder and oppositional defiant disorder: Implications and guidelines for school mental health teams”, School Psychology Review 25 (3), p. 274–83. doi:10.1080/02796015.1996.12085817.  Citing: (1991) “Traumatic stress and children”, Journal of Health Care for the Poor and Underserved 2 (1), p. 175–85. doi:10.1353/hpu.2010.0089. 
  78. (1996) “DSM-IV diagnosis of conduct disorder and oppositional defiant disorder: Implications and guidelines for school mental health teams”, School Psychology Review 25 (3), p. 274–83. doi:10.1080/02796015.1996.12085817.  Cite el: (1993) “Chronic community violence: What is happening to our children?”, Psychiatry 56 (1), p. 36–45. doi:10.1080/00332747.1993.11024619. 
    and, Richters, J.E., & Martinez, P. (1993).
  79. El País, 26a majo 2008, Andreu Missé, "La UE relaja su compromiso de ayuda a los países pobres.", p. 9
  80. Fundéu BBVA. "Aporofobia, neologismo válido", 18-a de decembro 2014.
  81. La Voz de Galicia. "«El Imán pide a la RAE que acepte el término aporofobia.»", 31-a de aŭgusto 2008. (hispane)
  82. Moore, Grace (2004). Dickens and Empire:Discourses of Class, Race and Colonialism in the Works of Charles Dickens. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-3412-6. paĝoj 44–45.
  83. Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo: Children of the Poor, 1934]
  84. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.