Servo

transakcio en kiu la vendisto ne transdonas fizikajn varojn al la aĉetanto
(Alidirektita el Servoj (ekonomio))

Servo ekonomie estas nemateria aĵo, kies produkto kaj konsumo estas samtempaj.

Tiasence, harfrizisto, advokato, hospitalo, restoracio, transportadobanko ne produktas aĵojn, sed servojn. Same faras perantoj, komercistoj, negocistoj, makleristoj ktp.

En ĝenerala senco la vorto povas signifi:

  • Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas
  • Tasko kompleze plenumita por ies profito
  • Utileco por io

Kategorioj redakti

Oni distingas kutime komercajn, nekomercajn servojn, alpersonajn, alentreprenajn kaj aladministraciajn servojn.

Inter servoj por entreprenoj kaj administracioj distingeblas:

ktp.

Graveco de tiu ekonomia sektoro redakti

En la plej evoluiĝintaj landoj, kiuj atingis postindustrian ekonomion, servoj reprezentas 70 % de la riĉaĵoj produktitaj (MEP) kaj iĝis la precipa motoro de ekonomia kresko.

Servoj estigas grandan parton de la nemateria kapitalo de entreprenoj kaj de publika kaj privata esplorado.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri servo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter aliaj [1] :

 
 Servo ne petita ne estas merita. 
 
 Al Dio servu, diablon rezervu. 
 
 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17.

Fontoj redakti