Internacia Polica Asocio
- La IPA ne estu konfuzita kun Interpol.
La Internacia Polica Asocio (IPA; anglalingve International Police Association) estas la plej granda organizaĵo por individuaj policistoj en la mondo.
La fondinto Arthur Troop (1914-2000) naskiĝis en Lincoln, ĉefurbo de la provinco Lincolnshire, Anglio.
Li starigis la asocion en 1950 por krei amikajn ligojn kaj antaŭenigi kooperadon inter individuaj policistoj. Ĝi nun havas 400.000 anojn kaj sekciojn en 64 landoj.
La ĉefa oficejo de la organizaĵo (IAC) situas en Nottingham, Britio.
EsperantoRedakti
La oficiala devizo de la asocio estas “Servo per Amikeco” en Esperanto kaj ĝi aperas sur la oficiala emblemo.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT (plurlingva ankaŭ Esperanto)
- Historio (angle, germane, france kaj hispane)
kastelo Gimborn (Nordrejn-Vestfalio), klerigejo de IPA