Devizo
Devizo estas moto, kiu montras principon de la konduto de persono, firmao, urbo, ŝtato ktp. Devizoj ofte estas parto de blazono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Prince_of_Wales%27s_feathers_Badge.svg/170px-Prince_of_Wales%27s_feathers_Badge.svg.png)
Laŭ Francisko Azorín Devizo estas Sentenco akompananta ofte blazonon. Signo, moto, maksimo uzata kiel distingilo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina de + visus (de vidita =vidaĵo).[2]
Tradicie katolikaj episkopoj elektas la devizon. Por nobelaj familioj, organizoj kaj landaj blazonoj devizo estas ofte grava ero de la propra kulturo.
Ekzemploj:
- Libereco, egaleco, frateco (france Liberté, égalité, fraternité) - devizo de la Franca Respubliko.
- Verokunlaborantoj (latine Cooperatores veritatis) - devizo elektita de Joseph Ratzinger (la posta papo Benedikto la 16-a) kiel episkopo de München-Freising
En ekonomiko, devizo estas kambio aŭ ĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko kaj negocata en borso. (PIV, 3-a signifo de devizo).
Devizoj en Esperanto
redaktiMarjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 48an ĉapitron "Devizoj" al komentoj pri tiuj iloj; poste ŝi listigas multajn.[3]
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 377-382.