Lincoln (Anglio)
Lincoln estas urbego en la orienta mezlando de Anglio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lincolnshire kiu situas inter la rivero Humber kaj la Wash [ŭaŝ].
Lincoln | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | LN1-LN6 [+] | ||
Retpaĝaro | www.lincoln.gov.uk [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 541 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 2 733 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 15′ N, 0° 33′ U (mapo)53.25-0.55000000000001Koordinatoj: 53° 15′ N, 0° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 31 m [+] | ||
Areo | 35,69 km² (3 569 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
- (Estas artikolo pri Abraham Lincoln)
Loĝantaro 100.000.
La provinca registaro troviĝas en Lincoln.
La rivero Witham fluas tra la centro. Multe da turistoj vizitas la urbegon por esplori la historiajn konstruaĵojn kiel la mondkonata majesta katedralo, la kastelo, La Domo de la Judo (angle: Jews House) kaj la mezepokaj stratoj.
Lincoln ankaŭ estas regiona centro por la provinco kaj tie troviĝas kaj granda gamo de butikoj kaj aliaj servoj ekz. teatro, muzeoj.
En 1996 la reĝino Elizabeto la 2-a de Anglio malfermis la novan universitaton.