Emblemo
Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo. Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latina emblema.[2]
Abstraktaj ideoj
redaktiPure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta, rapida kaj internacia reprezentado.
- Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
- Kolombo estas emblemo de paco.
- Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
- Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
- Lunarko estas la emblemo de islamo.
- Ses-pinta stelo kaj sepbraka kandelabro estas la emblemoj de judismo.
- Kruco estas la emblemo de kristanismo.
- Pesilo kaj virino kun bendo sur la okuloj estas la emblemoj de justeco.
- Desegnaĵo de homo kun fingro sur la lipoj indikas devigon silentiĝi.
Firmaoj kaj produktoj
redaktiMultaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per rekonebla markemblemo (neologisme logotipo[3] aŭ logoo). Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto, multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza fonto.
Ekzemple:
Sanktulaj atributoj
redaktiMultaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:
- Sankta Terezo el Lisieux posedas rozojn (por sendi ilin al homaro).
- Sankta Petro posedas ŝlosilojn (oni diras de ĉielo).
Blazonoj
redaktiBlazono utilas kiel emblemo de ties posedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (familioj, korporacioj, komunumoj, landoj...)
Ludkartoj
redaktiAnkaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2f.html#logotip.0o