Simbolo estas aĵo (objekto, bildo, sono, gesto, vorto, litero...), kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.

Ŝildo flagforma, simbolo de Esperanto.
Heraldikaj blazonoj estas simboloj de intencita altrangeco.
La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, ŝajne devena el la kolombo kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo.

Laŭ Ferdinand de Saussure, la simbolo neniam estas komplete laŭvola (arbitra). Ĝi havas ian radikon en ekstera mondo, ekzemple, kruco simbolas kristanismon ne hazarde, sed ĉar ĝi estis laŭdire mortigejo de Jesuo.

Laŭ Francisko Azorín simbolo estas Bildo, signo, objekto havanta interkonsentitan, historian, abstraktan signifon.[1] Li indikas etimologion el la greka simbolon, el simballo (meti kun, ĵeti kun), kaj de tie la latina symbolum. Kaj li aldonas la terminojn simbologio, por studo pri la simboloj, ideogramoj, signoj, hieroglifoj, k. c.; kaj simboli, por esti simbolo de io.[2]

Tre diversaj simboloj

redakti

Rimarko

redakti

La diferenco inter emblemo kaj simbolo estas, ke simbolo havas pli antikvan originon kaj pli ĝeneralan akceptatecon, dum la emblemo estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 185.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

redakti