Alegorio devenas el la greka allegorein "paroli figure". Ĝenerale, alegorio estas konkreta reprezento de priskribaj elementoj de abstrakta ideo. Alegorio estas:

  1. Vorto aŭ imago kiu rememorigas alian aferon (eks. kranio kun du ostoj estas alegorio de danĝero);
  2. Procezo retorika per kiu oni kreas imagojn metaforan koresponde al termino reala;
  3. Arta verko de alegoria senco.

Alegorioj estas elementoj de simbola lingvo ofte kun nerekta signifo. Por rekoni kaj kompreni alegorion oni bezonas fonan scion pri la uzata simbolo.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Abstraktaĵo klarigita per bildo.[1]

Bildaro de alegorioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.

Eksteraj ligiloj redakti