Rozkolora triangulo

marko de gejoj en naziaj koncentrejoj; poste, reinterpretitaj kiel simbolo de gej-rajta movado

Rozkolora triangulo estas simbolo, kiun ekde la 1970-aj jaroj uzas GLAT-movadanoj. Ili proprigis la triangulon kiel simbolo pri fiero, ĉar la rozkolora triangulo estis unue insigno pri honto. La hontsimbolon devigis porti la nazioj al viraj samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj aliaj "kontraŭmoralecaj deliktuloj" en naziaj koncentrejoj dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Rozkolora triangulo

En la 1970-aj jaroj, ĝi estis revivigita kiel simbolo de protesto kontraŭ homofobio, kaj poste estis adoptita de la pli granda GLAT-komunumo kiel populara simbolo de fiereco kaj GLAT-rajta movado.

En la nuntempa GLAT-movado, la ĉielarka flago plejparte anstataŭas la rozkoloran triangulon kiel simbolo de GLAT-a fiero.

Nazia Germanio redakti

 
Homdistingiloj en naziaj koncentrejoj

En Nazia Germanio kaj en la landoj, kiun ĝi okupis, "kontraŭmoralecaj deliktuloj" estis malliberigitaj en koncentrejoj, kie ili devis porti la rozkoloran triangulon. Deliktoj kontraŭ "la moraloj" estis samseksemo, ambaŭseksemo, transgenreco kaj ankaŭ seksperforto, pedofilio kaj zoofilio.

Povis ke en koncentrejo la rozkolora triangulo estis portata sur renversa flava triangulo. Tio signifis al koncentrejgardistoj ke la "kontraŭmoralulo" estis ankaŭ judo.

Nigran triangulon devis porti "kontraŭsociuloj". La "socio" en tiu kontraŭsocieco signifis la ideala nazia socio. "Kontraŭsociaj" estis mallaboremuloj, senhejmuloj, sekslaboristoj, vagabondoj, kaj ankaŭ feministoj kaj inaj samseksemuloj.

Vidu ankaŭ redakti