Kolombo

Ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la birdo-specio kolombo. Por informoj pri urbo Kolombo en Srilanko, vidu la artikolon Kolombo (urbo).
Pri leŭtenanto Kolombo temas artikolo Columbo.

Kolombo estas la ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome Columba. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la „ordinara kolombo“ aŭ rokkolombo (Columba livia), kiu troveblas tra la tuta mondo. Tiu specio estis hejmigita de antaŭ longe kaj donis al la birdo la nomon hejmkolombo aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas kiel sojlaj bestoj en urboj, oni nomas ilin urbokolomboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Rokkolombo 'Columba livia domestica '
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rokkolombo redakti

La ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj evoluis, descendis el la rokkolombo aŭ livio. Rokkolomboj troviĝas en okcidenta kaj suda Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio, ekzemple en Barato; ili faras siajn hejmojn sur la rokaj klifoj ĉefe marbordaj, dum la sojla urbokolombo loĝas ie ajn en urboj. En Britio, Irlando kaj granda parto de ties iama teritorio la rokkolombo estas pura nur en apartaj zonoj. La rokkolombo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informita pri pli longvivintaj specimenoj.

Karakteroj redakti

La rokkolombo estas 32–37 cm longa kun enverguro de 64–72 cm. La blanka pugo de la pura rokkolombo estas ĝia plej klara identigilo, same kiel la du nigraj flankaj strioj en helgrizaj flugiloj; neniu el la du havas ĉu la trukolombo ĉu la palumbo. La vosto havas nigran finan larĝan strion. Rokkolombo estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo (kaj foje ankaŭ la brusto) montras belajn nuancojn violajn ĉefe antaŭe kaj verdajn ĉefe malantaŭe pli intense ol ĉe la trukolombo; la intenseco kaj beleco de la kolornuancoj de la kolo de la kolombo inspiris la titolon de la hispanaraba libro La kolumo de la kolombo de Ibn Hazm pri la nuancoj de la amo en homoj. La okulringo estas ĝenerale oranĝa. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj.

Etan prahistorian subspecion de la rokkolombo, kiu vivis dum la lasta glaciepoko en Francio, oni priskribis kiel Columba livia minuta.

Kondutaro redakti

Delonge oni konas la kapablon de la kolomboj por orientiĝi al la loĝejo. Kiel por aliaj birdoj, oni studis la kapablon de kolomboj por kompreni la elektromagnetismon de la Tero. Sed lastatempe ĵusa studo montris, ke kolomboj povas ankaŭ konstrui sian flugmapon per flarado. Precize ili povas distingi dimetilsulfuron, komponaĵon elsendita el fitoplanktono en la maro, la monoterpenojn, elsenditajn el vegetaĵaro, por ekzemplo de pinoj, kaj trian kompontipon kiel ksilenojn, toluenojn kaj bencenojn, de homa deveno okazigitajn ĝenerale el uzado de brulaĵoj. Kombinante tiujn tri tipojn de odoroj, ili povas lokigi la marbordon, la arbarojn, kultivojn kaj parkojn kaj urbajn areojn, pere de kio ili konstruas sian mapon.[1]

Ĉe homoj redakti

Homaro ĝuas avantaĝon de miloj da jaroj de hejmigitaj kolomboj. Kun la baza sovaĝa park-kolombo, kaj kun la ĉampiona vet-kolombo, kiu kostas milojn da dolaroj, kolomboj donas al la homaro eblecon apreci la belecon de tiuj birdoj ie ajn. De antikva tempo, oni uzis kolombojn por porti mesaĝojn, kaj en periodoj de paco kaj de milito.

Ankaŭ, kolombojn oni mencias ofte en la judkristana Biblio, de kiu sekvas ke la blanka kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas simbolo de paco.

Diversaj rasoj redakti

Centoj, se ne miloj da rasoj brediĝas por diversaj celoj: grandaj kolomboj por manĝi, tre belaj tipoj por konkuraj ekpozicioj, konkursaj kolomboj kaj mesaĝaj kolomboj por veti kaj mesaĝi, rulaj kolomboj por iliaj aeraj akrobatemoj kaj tipleraj kolomboj por iliaj kapablecoj por longdaǔraj flugoj.


Bildogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "La orientación de las palomas, cuestión de olfato", Aves y naturaleza Nº33, p. 17. Citita el Zannoni, N. kaj aliaj (2020). Identifying volatile organic compounds used for olfactory navigation by homing pigeons. Scientific Reports, 10 (1); DOI: 10.1038/s41598-020-72525-2