Sojla besto estas nek dombesto nek sovaĝbesto, kiu loĝas libere en habitato okupita de homoj, ekzemple urbo. Kelkaj el la plej rimarkeblaj bestoj, kiuj ofte vivas sojle en urboj, estas ratoj, kunikloj, foinoj, paseroj, kolomboj, cignoj, kaj anasoj.

Multaj kolomboj estas sojlaj bestoj.

La koncepto estis prezentita en 2011 de la kanadaj filozofoj Sue Donaldson kaj Will Kymlicka en sia libro Zoopolis, kaj popularigita de diversaj komunikiloj kaj de la franca asocio PAZ[1] (Paris Animaux Zoopolis), nomita laŭ tiu libro.

Difino redakti

En 2011, en Zoopolis, Sue Donaldson kaj Will Kymlicka argumentis por politika koncepto, laŭ kiu ĉiuj bestoj estas protektendaj per fundamentaj rajtoj, sed havas aliajn rajtojn diversigitajn laŭ grado de civitaneco.[2]. Dombestoj devas konsideriĝi civitanoj, dum sojlaj bestoj, loĝantaj samteritorie kun homaj socioj, devas esti konceptataj kiel permanentaj loĝantoj. Sovaĝaj bestoj, loĝantaj aparte de homaj socioj, devas esti konsiderataj suverenaj super sia teritorio.[3].

Rajtoj redakti

Laŭ la propono de Donaldson kaj Kymlicka, sojlaj bestoj rajtas je statuso de loĝantoj, simila al la statuso de necivitaniĝintaj enmigrintoj el alia lando. Ĝi baziĝus sur la principoj de sekura loĝrajto, justa reciprokeco, kaj kontraŭbatalado de socia stigmato. Ĝi tamen estus pli for de plena civitaneco ol la statuso de necivitanaj homaj loĝantoj, ĉar la malfacileco kombini sekuron kun aŭtonomo estas pli drasta ol ĉe homoj. Ekzemple, oni ne povus garantii protekton kontraŭ malsato aŭ predantoj, ĉar ne eblas liveri tian protekton sen tro granda malrespekto al aŭtonomo. Donaldson kaj Kymlicka antaŭvidas, ke rilatoj inter homoj kaj sojlaj bestoj evoluos, kaj eble iuj iam povos akiri statuson pli similan al civitaneco.[4].

Specioj redakti

Membreco en la kategorioj de Donaldson kaj Kymlicka apartenas al individuoj, ne specioj. Individuoj de la sama specio povas aparteni al malsamaj kategorioj. La historiaj originoj de sojlaneco estas malsamaj por malsamaj specioj. Inter la specioj, kies sojlaj anoj estas plej rimarkeblaj, estas sciuroj, lavursoj, kunikloj, ratoj, kaj kolomboj[5]. Ili povas esti oportunistoj, kiuj povas adaptiĝi kaj al homaj kaj al senhomaj habitatoj; specialistoj, kiuj adaptiĝis al homkreita habitato kaj ne povas travivi ŝanĝojn al ĝi; enmetitoj; aŭ resovaĝiĝintoj.[6].

Populariĝo redakti

En 2019, la laboro de la asocio Paris animaux Zoopolis estis agnoskita kiel aparte efika de la internacia organizaĵo Taksantoj de Besta Karitato[7]. Ĝi aparte laŭdis la videblecon de la asocio en la gazetaro kaj la gravon de ĝia pledo por ofte neglektataj individuoj, nome fiŝoj kaj sojlaj bestoj.

Referencoj redakti

  1. Notre projet de société avec les animaux liminaires (fr-FR). PAZ. Alirita 2022-08-02.
  2. Bailey, Christiane (2013). “Kymlicka, W. et S. Donaldson, Zoopolis. A Political Theory of Animal Rights”, Ithaque (en) (12), p. 193–198. 
  3. Kymlicka, Will, Donaldson, Sue. (2011) Zoopolis (angle)..
  4. Kymlicka, Will, Donaldson, Sue. (2011) Zoopolis (angle), p. 240–251..
  5. Philippe Reigné (22-a de decembro 2016). “Rats, pigeons, lapins... Ces animaux dont les villes ne veulent plus”, Libération (fr). Alirita 7-a de decembro 2020.. 
  6. Kymlicka, Will, Donaldson, Sue. (2011) Zoopolis (angle), p. 216–226..
  7. Announcing Our Fall 2019 Effective Animal Advocacy Fund Grants (en-US). Animal Charity Evaluators (2019-11-18). Alirita 2020-11-29.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Astrid Guillaume, Animaux liminaires: un point de vue linguistique, Paris Animaux Zoopolis, reta prelego, 28-a de junio 2021.
  • « Protection animale : des ONG veulent la sanctuarisation de la Darse du Rouvray à Paris », Le Figaro, 25-a de junio 2020, [2]
  • « Donner des droits aux animaux ne réduit pas ceux des êtres humains », Slate, 10-a de majo 2019, [3]