Rato (genro Rattus) - mamulo parenca al muso, sed pli granda (malofte pli ol 500 gramoj) kun longa vosto. Ĝi estas ronĝulo preskaŭ ĉionvora. Ratoj venis el Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rato
Troveblo de fosilioj: Frua Plejstoceno - Nun
Nigra rato Rattus rattus
Nigra rato Rattus rattus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Superfamilio: Musoidoj Muroidea
Familio: Musedoj Muridae*
Subfamilio: Musenoj Murinae
Genro: Rato Rattus
Fischer de Waldheim, 1803

50 specioj; vidu tekston
*En pluraj musedaj subfamilioj estas bestoj populare nomataj ratoj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ratoj apudvivas homojn, kaj atingis la preskaŭ tutan mondon sekvante ilin. En urboj ili vivas kutime en kanaloj kaj kloakoj. Ili estas ankaŭ bredataj kiel esplorbestoj kaj karesbestoj. Ratoj ja ĉerpas el homa nutraĵaro. La estimoj varias, sed probable inter unu kvinono kaj unu triono el la monda produktado estas manĝita, difektita aŭ detruita de ratoj kaj aliaj ronĝuloj.

Ratoj estas ĉiomanĝantoj. Ili manĝas grenon, viandon, fruktojn, legomojn, lakton kaj laktaĵojn. Ekvilibra manĝo estas por ratoj plej bona. Ili estas ŝatataj por ilia inteligenteco kaj samtempe timataj kaj malamegataj pro sia malbeleco. Ratoj estas trejneblaj.

rato kiel karesbesto sur ŝuldro de sia posedanto
nigra rato

Specioj redakti

Specioj de ratoj:

Ilia hararo estas mallonga, kutime maldensa, rustbruna, malhelbruna, griza ĝis nigra. La plej konataj estas:

  • Nigra rato (Rattus rattus)
  • Norvega ratobruna rato (Rattus norvegicus), aperis en ĉiniaj herbejoj kaj dismigirs ĝis Eŭropo kaj, en 1775, Ameriko. Blankaj varioj estas la laborejaj ratoj de scienca esploro. Ankaŭ estas karesratoj.
  • Kioreo (Rattus exulans), disvastiĝis el sudorienta Azio sur la Oceanian insularon.

Tradicie, oni klarigas Nigran Peston kiel kaŭzita de mikrobo Yersinia pestis, portata de ratopulo Xenopsilia cheopis, kiu infektis nigrajn ratojn en tiamaj eŭropaj urboj. Tamen, laŭ iuj modernaj proponoj, nek ratoj nek malsanigaj puloj dismigrus sufiĉe rapide. Modernaj sovaĝaj ratoj povas malofte porti leptospirozon kaj aliajn plurspeciajn malsanojn. Sovaĝaj ratoj en bona medio estas tipe sanaj kaj fortikaj. Urbaj sovaĝaj ratoj povas suferi malbonan nutradon kaj parazitojn sed ne multe malsanigas homojn.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kontentigi la katon kaj kune la raton. 
  •  
     Ne venas rato mem al kato. 
  •  
     Renkontiĝis la kato kun sentima rato. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.