Leptospirozo estas infekto de la sango kaŭzita de la bakterio Leptospira.[1] Signoj kaj simptomoj povas gami el nenio al milda (kapdoloro, muskoldoloro, kaj febro) ĝis severa sangelverŝo ĉe pulmojmeningito).[2] La malsano de Weil, nome la akuta, severa formo de leptospirozo, okazigas ke la infektita individuo iĝas ikterigita (haŭto kaj okuloj iĝas flavecaj), disvolvigas misfunkciadon de renoj, kaj sangelverŝon.[3] Sangelverŝo el la pulmoj asocia kun leptospirozo estas konata kiel "severa pulma hemoragia sindromo".[2]

Pli ol dek genetikaj tipoj de Leptospira okazigas malsanojn en homoj.[4] Kaj naturaj kaj aldomigitaj animaloj povas disvastigi la malsanon, plej ofte ronĝuloj.[1] La bakterioj estas disvastigitaj al homoj tra animala urino, akvo aŭ grundo poluita per animala urino, kiu venas al kontakto kun la homaj okuloj, buŝo, nazo aŭ fendoj en la haŭto.[1] En disvolvigantaj landoj, la malsano okazas plej ofte en farmistoj kaj malriĉuloj kiuj vivas en areoj kun malbonaj sankondiĉoj.[2] En disvolvigitaj landoj, ĝi okazas dum forta pluvego kaj estas risko por laboristoj de kloaka akvo[5] kaj tiuj kiuj laboras eksterhejme en varmaj kaj malsekaj areoj.[2] Diagnozo estas tipe testata per antikorpoj kontraŭ la bakterio aŭ trovante bakterian ADN en la sango.[2]

Klopodoj por eviti la malsanon estas protekta ekipaĵaro por bloki kontakton se temas pri laboro kun eble infektitaj animaloj, lavado post kontakto, kaj limigo de roduloj en areoj kie la homoj loĝas kaj laboras.[6] La antibiotiko doksiciklino estas efika por evitado de leptospiroza infekto.[6] Homaj vakcinoj estas de limigita utileco;[7] vakcinoj por aliaj animaloj estas pli amplekse disponeblaj.[8] Traktado se temas pri infekto estas farita per antibiotikoj kiel doksiciklino, penicilino, aŭ ceftriaksono.[1] La averaĝa risko de morto estas 5–10%.[9] Tamen, kiam la pulmoj estas tuŝitaj, la risko de morto pliiĝas al la gamo de 50–70%.[1]

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke unu miliono da personoj tutmonde estas infektitaj per leptospirozo ĉiujare, kio okazigas ĉirkaŭ 58 900 mortojn.[6][10] La malsano estas plej ofta en tropikaj areoj de la mondo sed ĝi povas okazi ie ajn.[6] Aperoj povas stari post forta pluvo.[6] La malsano estis por la unua fojo priskribita de la kuracisto Adolf Weil en 1886 en Germanio.[11][12]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Alison BL, Michael MD (25a de novembro 2016). "Leptospirosis: A clinical review of evidence based diagnosis, treatment and prevention". World Journal of Clinical Infectious Diseases. 6 (4): 61–66. doi:10.5495/wjcid.v6.i4.61.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (Januaro 2020) “Leptospirosis: Increasing importance in developing countries”, Acta Tropica 201, p. 105183. doi:10.1016/j.actatropica.2019.105183. 
  3. McBride AJ, Athanazio DA, Reis MG, Ko AI (October 2005). "Leptospirosis". Current Opinion in Infectious Diseases. 18 (5): 376–86. doi:10.1097/01.qco.0000178824.05715.2c. PMID 16148523.
  4. (May 2017) “Virulence of the zoonotic agent of leptospirosis: still terra incognita?”, Nature Reviews. Microbiology 15 (5), p. 297–307. doi:10.1038/nrmicro.2017.5. 
  5. Leptospirosis Risk in Public Cleansing and Sewer Workers. National Center for Biotechnology Information (16a de oktobro 1987). Alirita 27a de junio 2020.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 (Januaro 2020) “Leptospirosis: a neglected tropical zoonotic infection of public health importance-an updated review”, European Journal of Clinical Microbiology & Infectious Diseases. doi:10.1007/s10096-019-03797-4. 
  7. Teixeira AF, Fernandes LG, Cavenague MF, Takahashi MB, Santos JC, Passalia FJ, et al. (July 2019). "Adjuvanted leptospiral vaccines: Challenges and future development of new leptospirosis vaccines". Vaccine. 37 (30): 3961–3973. doi:10.1016/j.vaccine.2019.05.087. PMID 31186193.
  8. (2015) “Animal leptospirosis”, Current Topics in Microbiology and Immunology 387, p. 99–137. doi:10.1007/978-3-662-45059-8_6. 
  9. Evangelista KV, Coburn J (September 2010). "Leptospira as an emerging pathogen: a review of its biology, pathogenesis and host immune responses". Future Microbiology. 5 (9): 1413–25. doi:10.2217/fmb.10.102. PMC 3037011. PMID 20860485.
  10. (2015) “Global Morbidity and Mortality of Leptospirosis: A Systematic Review”, PLOS Neglected Tropical Diseases 9 (9), p. e0003898. doi:10.1371/journal.pntd.0003898. 
  11. (July 2010) “Leptospirosis”, Australian Family Physician 39 (7), p. 495–8. 
  12. (1886) “Über eine eigenthümliche, mit Milztumor, Icterus und Nephritis einhergehende, acute Infektionskrankheit”, Deutsches Archiv für Klinische Medizin (German) 39, p. 209–232.