Meningito estas genra nomo de la meningaj inflamoj. Meningo estas komuna nomo de la tri membranoj (duramatro, araknoido, piamatro), kiuj ĉirkaŭvolvas la cerbon kaj mjelon.

  • malsanigantoj: diversaj mikroorganismoj el la flankaj kavoj, sinusoj aŭ tra la sangocirkulo atingas la meningon
  • simptomoj: alta febro, kapdoloro, nuka rigideco, vomemeo, vomado, deliro aŭ sveniĝo.
  • kuracado: per antibiotiko; se la malsaniganto estas viruso, ne kuracebla per medikamentoj
Ena vido de cerbo kun meningito kaŭzita de Haemophilus influenzae. Fonto: CDC.
Skema mapo montranta la regionon en Afriko sude de la Sahara dezerto, kiu apartenas al la meningita zono [1] (en oranĝa), kaj la landojn kaj regionojn ene de ĝia domajno kiuj estas emaj al ekaperoj de meningitepidemioj (en ruĝa)

La meningito plej ofte malaperas sen spuro, postlasaĵo, sed ankaŭ povas okazigi morton.