Simptomo estas subjektiva manifestado de malsanopatologia stato, tiel esprimata de la paciento. Ĝi tre malsamas de homo al homo kaj eĉ de kulturo al kulturo. Ĝenerale la simptomoj estas multaj. Ekzemple: laciĝo, doloro, naŭzo, tuso, ktp.

La kapdoloro estas unu el plej oftaj simptomoj.

Oni povas disigi ilin de signaloj, kiuj estas objektive mezurataj de la kuracisto kiel la sangopremo la aspekto de la retino, la korbatado, la febro ktp, sed ankaŭ tiuj signaloj estas ofte nomataj "simptomoj" ĉefe en nescienca medio. Pri ĉiu malsano estas aro da simptomoj, kiu nomiĝas sindromo.