Antibiotiko estas drogo kiu mortigas aŭ malrapidigos la kreskon de bakterioj. Ili apartenas al specifa klaso de 'kontraŭmikrobaj drogoj', pli vasta grupo kiu ankaŭ inkluzivas la kontraŭvirusajn, kontraŭfungajn, kaj kontraŭparazitajn drogojn (aliaj neoficialaj nomoj estas kontraŭmikrobaĵoj, kontraŭbakteriaĵoj, kontraŭvirusaĵoj, kontraŭfungaĵoj, kaj kontraŭparazitaĵoj). Ili estas preskaŭ nedamaĝemaj por la gastiganto, kaj tial eblas ilin uzi por kuraci infektojn. Origine la termo alludis al kemiaĵoj izolitaj el vivaĵoj, kontraŭstare al ĥemoterapiaĵoj, kiuj estas pure sintezaj. Nuntempe tamen la vorto "antibiotiko" ankaŭ aplikiĝas al sintezaj kontraŭmikrobaĵoj, kiel sulfonamidoj. La antibiotikoj estas malgrandaj molekuloj kies molekula pezo estas malpli ol 2000 mas-atomaj unuoj. Ili ne estas enzimoj.

Testplateto montranta antibiotikon kontraŭ stafilokoko.

Antaŭ la malkovro de antibiotikoj kaj antaŭ ĝia uzado, la kuracado de infektoj realigiĝis per la uzo de venenoj kiel striknino kaj arseniko, kaj pro tio la ekuzado de la nedamaĝemaj antibiotikoj tiatempe furoris. La antibiotikoj ne efikas por virusaj, fungaj kaj aliaj nebakteriaj infektoj, kaj unuopaj antibiotikoj povas havi malsamajn efektojn en pluraj malsimilaj specoj de bakterioj. Kelkaj pli specifaj antibiotikoj(la tiel nomitaj mallarĝ-spektraj antibiotikoj) trafas gram-negativajngram-pozitivajn bakteriojn, kaj paralele la aliaj nomiĝas larĝ-spektraj antibiotikoj.

La efekteblo de unuopa antibiotiko varias laŭ infekto-loko, kapablo transiri ĝis la infekto loko, kaj rezistopovo de bakterio kontraŭ la efektoj. Kelkaj antibiotikoj fakte mortigas la bakteriojn (baktericidoj), kaj paralele aliaj nur malhelpas la multobliĝo de bakterioj (bakteriostatoj), por ke la imunsistemo povu ilin foriĝi.

Buŝaj antibiotikoj estas la plej simplaj por plej multaj kazoj, lasante la envejnaj antibiotikoj por pli seriozaj kazoj. La antibiotikojn oni povas foje administri surloke, kiel okulgutoj aŭ ŝmiroleoj.

Historio redakti

Sekve de preliminaraj esperimentoj kiuj pruvis kontraŭ-bakteriaj efektoj fare de pluraj bakteriaj sekreciaĵoj, la germana sciencisto E. de Freudenreich en 1888 izolis bakterian secreciaĵon kaj registris ties kontraŭbakterian econ. Piocianazo, secreciebla de Bacillus pyocyaneus, malrapidigis la kreskon de aliaj bakterioj 'in situ' kaj estis toksika por multaj malsankaŭzaj bakterioj. Malĝoje, kaj la mem-toksikeco por la produktanta bakterio kaj la malstabileco de la substanco malhelpis la ĝeneralan uzandon kiel efika, sekura antibiotiko ĉe la homa korpo.

 
La esploroj de Alexander Fleming kun ŝimoj de la genro Penicillium ludis gravan rolon en la antaŭenigo de antibiotikoj.

La unua efika antibiotiko kiun oni malkovris estis penicilino. La franca kuracisto Ernest Duchesne skribis en sia disertacio de 1896, ke ŝimoj de la genro Penicillium mortigis bakteriojn. Duchesne tamen mortis post kelkaj jaroj, kaj siaj eksperimentoj estis forgesitaj dum generacio, ĝis kiam akcidento ŝanĝis la aferon. Alexander Fleming estis kultivanta agaro-petroplatojn, kaj plato akcidente kontaminiĝis de fungo. Anstataŭ simple forĵeti la kontaminitan petroplaton, Fleming rimarkis malordinaran ringon ĉirkaŭ la ŝimo-kolonio. En antaŭaj studoj, li rimarkis ke la enzimo lisozimo povas mortigi bakteriojn, kaj nun Fleming ekpensis ke la ŝimo sekreciis ion kiu haltigis la bakteria kresko. Li hipotezis, ke tiu substanco povus esti ja utila kiel kontraŭbakteria medikamento. Kvankam Fleming estis malsukcesa izoli la substancon (ĉar la beta-laktamo ringo en la molekulo penicilino ne estis stabila laŭ la purigadaj metodoj kiujn li provis), li raportis pri ĝi en scienca literaturo en 1929. Ĉar la ŝimo apartenis al la genro Penicillium, li nomis la komponaĵon penicilino.

En la 1930-aj jaroj la germana esploristo Gerhard Domagk esploris la kontraŭbakteriajn ecojn de kelkaj kolorigaĵoj. Unu el tiuj apartenis al grupo de sulfonamidoj, Prontosil, kiu efektis kontraŭ infektoj en homo pro ties ŝanĝiĝo en la gastiganto al la aktiva formo, sulfanilimido. Laŭ la nuntempa pli ampleksa difino ĉi-substanco povus sin kvalifiki por la unua buŝa antibiotiko. Dum la sama dekjaro, René Dubos izolis tirotricinon, antibiotiko uzenda surloke por haŭtinfektoj, el sojl-bakterioj.

Dum la Dua mondmilito la neceso prizorgi vund-infektadojn kreskis kaj multaj rimedoj aplikiĝis por la esplorado kaj purigado de penicilino. La teamo gvidita de Howard Walter Florey sucksesis produkti uzendajn kvantojn de la purigita akvita komponaĵo de penicilino kaj oni tuj testis la izolitaĵo en klinikaj kazoj. La kuracistoj ege ĝojis pro la rapida kaj sekura kuraciĝo por kondiĉoj kiuj ĝis tiam estis ege malfacilaj kuraci, teruraj travivaĵoj kaj ofte ĝismortokondukaj. La studado de aliaj specioj de ŝimo kaj aliaj vivaĵoj videbligis antaŭe nekonatan ĥemian bataladon kontraŭbakterian. Novajn antibiotikojn oni rapide malkovris, kun ampleksa uzado, kaj nova sciencesploro-epoko kondukis al la ebleco trovi ĥemiaĵojn kiuj batalis ankaŭ kontraŭ kancero (ĥemiterapio).

La malkovrado de antibiotikoj, kune kun anestezo kaj adopto de higienaj procedoj fare de de kuracistoj (ekz-e, ofta man-lavado kaj uzado de sterilaj kuraciloj) revoluciigis medicinon.

Klasoj redakti

Oni povas klasi antibiotikojn laŭ pluraj kriterioj.

Laŭ ĥemia strukturo:

Alia klasado temas pri la agado-meĥanismon (t.e. la meĥanismo per kiu ili mortigas/senkreskigas bakteriojn):

  • Antibiotikoj kiuj malhelpas la ĉelmuran sintezon
    • Beta-laktamoj, inkluzive de penicilinoj kaj cefalosporinoj; mono-laktamoj kiel Imipenemo; vankomicino, bacitracino
  • Antibiotikoj kiuj malhelpas la bakterian proteinan sintezon
    • Antibiotikoj kiuj interagas kun la ribosoma unuo 50S
      • Linkozamidom/linkozidoj inkluzive de klindamicino kaj linkomicino; kloramfenikolo, makrolidoj
    • Antibiotikoj kiuj influas la ribosoman unuon 30S
      • Tetraciklinoj; aminoglikozidoj inkluzive de gentamicino
  • Drogoj kiuj inhibas la sintezon de folato
    • Sulfonamidoj kaj trimetoprimo
  • Drogoj kiuj malhelpas la DNA-sintezon
    • Metronidazolo, kvinolonoj, novobiocino
  • Drogoj kiuj malhelpas la RNA-sintezon
    • Rifampino (rifampicino)
  • Drogoj kiuj influas la funkciojn de membrano
    • Polimiksino B, gramicidino

La antibiotikojn oni ankaŭ povas klasi laŭ la vivaĵoj kontraŭ kiuj ili efikas, kaj speco infektado por kiu ĝi povas aplikiĝi, kaj tio dependas je la rezisto de la mortigendaj vivaĵoj kaj koncentreco de la antibiotiko estebla en la afektita histo.

Kriterioj por la uzado de antibiotikoj redakti

La antibiotikoj estas uzeblaj nur sub observado kaj preskribo fare de rajtigita sansistema fakulo. Ĝenerale oni ne devas konsumi alkoholo dum la terapio pere de antibiotikoj, ĉar, kvankam ĝi ne inhibas la efikon de la antibiotiko en la plimulto de la kazoj, ĝi povas okazigi flankajn efikojn tre similajn al tiuj de antibiotikoj, kio povas plifortigi la nedeziritan efikon de la kontraŭaj reagoj.[1] Alkoholo konkurencas ankaŭ kun enzimoj de la hepato kio faras, ke la koncentriĝo en la sanga plasmo de la drogo estas maltaŭga,[2] kiel ĉe metronidazolo, kelkaj cefalosporinoj, disulfiramo, doksiciklino, eritromicino, inter aliaj.[3]

Aliaj konsideroj atentendaj antaŭ la preskribo de antibiotikoj estas la jenaj:[4]

  1. Bibliografia sciaro, por havigi empirian traktadon.
  2. Kultivo kaj antibiogramo (serĉado de la sensiveco de antibiotikoj).
  3. Biodisponeblo.
  4. Aĝo kaj pezo de la paciento.
  5. Eblaj gravedeco kaj mamnutrado.
  6. Rilataj malsanoj.
  7. Alergioj.
  8. Vojo por administrado.
  9. Ĝeneralaj kondiĉoj de la paciento.
  10. Dozigo de la medikamento.
  11. Daŭro de la traktado.
  12. Gravo de la kazo.
  13. Imuna stato de la paciento.
  14. Disponeblo de la medikamento en la socia komunumo.

Flankaj efektoj redakti

 
Urtikario de la haŭto ĉe la regiono de antaŭa tibio, rezulte de la uzado de antibiotiko.

La flankaj efektoj varias de malpeza kapdoloro ĝis disa alergia reago. Unu el la plej observebla efekto estas lakso, kiu estas la rezulto de malekvilibrigo de la natura intestflora ekvilibro (la "bonaj bakterioj" kiuj loĝas en la digesta sistemo), fare de de la antibiotiko, krom la abundiĝo de la anaeroba bakterio Clostridium difficile.[5] Tiu tipo de misŝanĝoj ne estas ekskluzivaj de la digesta sistemo, ĉar ili ŝanĝas, por ekzemplo, la vaginan mikrobioton kiel ĉe la kazo de la infekto fare de la fungoj de la genro Candida (kandidozo).[6]

Aliaj flankaj efektoj rezultas de la interago inter la antibiotiko kaj aliaj drogoj, kiel ekzemple la observebla alta risko por tendeno-damaĝo post administrado de kvinolona antibiotiko kune kun "sistemika" (traĉiukorpa) kortikosteroido.

Kelkaj antibiotikoj povas havi nedezirindan influon sur la efektoj de la kontraŭgravediĝa pilolo.[7] Tiaj efektoj ŝajnas esti tro maloftaj kaj studitaj nur por eta nombro da antibiotikoj. Tiukadre, ne ekzistas definitiaj studoj kiuj pruvu tiujn efikojn; male, la plimulto de la esploraj studoj sugestas, ke la antibiotikoj ne okazigas interferecajn efikojn rilate al la trabuŝaj kontraŭgravediĝiloj.[8]

Misuzado de antibiotikoj redakti

La plej ordinara misuzado estas la malĝusta administrado de antibiotikoj, inkluzive de la uzado de kontraŭbakteriaĵoj por virusaj infektoj tiel kiel la ordinara malvarmumogripo,[9] kaj frua ĉesado de prenado de la antibiotiko (pro ŝajna sento de bonsano).[10] Krom la ebleco ke la kuracado ne sukcesu, ĉi du misuzoj de antibiotikoj povas konduki al la plej danĝera stato de kontraŭantibiotika rezisto.

Animaloj redakti

Ekzistas debato pri la konveno inkludi la antibiotikojn en la dieto de la sanaj animaloj de bestobredado.[11] La opoziciantoj de tiu praktiko indikas, ke ili povas konduki al la kontraŭantibiotika rezisto, inklude en bakterioj kiuj infektas homojn, kiel la genroj Salmonella, Campylobacter, Escherichia coli kaj Enterococcus. Krome, la elsendo de metano en la fekaĵoj de gregoj traktataj per tetraciklino pliiĝas je 80 % kompare kun la gasoj elsenditaj en la fekaĵoj de gregoj libera de antibiotikoj.[12] La tetraciklino enhavata en la fekaĵoj de la traktita gregaro modifas la intesta mikroflaŭro de la skarabo Aphodius fossor, kiam la skarabo nutras sin per tiaj fekaĵoj.[12]

Tia praktiko pluas en multaj lokoj, tamen, ĉar la antibiotikoj en la nutrado de la gregoj okazigas pliigon de pezo kaj ĉar estas ekonomia tialo por la farmoj ĉu industriaj ĉu familiaj. Inter aliaj tialoj, la uzado de antibiotikoj en la nutrado de bovoj ŝajnas helpi malpliigon de la dikeco de la intesto de animaloj, tiel plibonigante konsekvence la absorbadon de nutraĵoj kaj la pezon de la animalo.[13]

 
Industria kokejo. Administrado de antibiotikoj en bestobredado povas okazigi neimageblajn problemojn.

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke pli ol 70 % de la antibiotikoj uzitaj en Usono estas en la animalaj manĝaĵoj, kiel ĉe la kazo de gekokoj, porkoj kaj gregoj.[14] En la Eŭropa Unio kaj Usono, la animaloj de bestobredado ricevas jare pli ol 10 000 tunojn de antibiotikoj por akceli la kreskon kaj preventi malsanojn.

La rezistado etendiĝis eĉ ĉe marvertebruloj, kiuj povas esti gravajn rezervejojn de bakterioj resiztantaj al la antibiotikoj.[15]

Homoj redakti

Studo pri infektoj en la spira sistemo trovis, ke kuracistoj tendencas preskribi antibiotikojn al pacientoj, pri kiuj oni supozas, ke ili postulis la medikamenton, tamen, nur unu el kvar de tiuj pacientoj vere postulis ilin.[16] Estas diferencaj formoj interveni, kaj al pacientoj kaj al kuracistoj, cele al reduktado de la maltaŭga preskribo de antibiotikoj.[17] La troa uzado de antibiotikoj cele al profilaktiko inter vojaĝantoj povas esti klasigita ankaŭ kiel maltaŭga uzado de tiuj medikamentoj. Ĝenerale estas ofta eraro la uzado de la profilaktiko por eviti la koloniigon fare de ajna mikroorganismoj, aŭ eĉ de ĉiuj el ili.[18]

Prudenta uzado de antibiotikoj redakti

Pro la konsekvencoj kaj nedezirataj efikoj malprofitaj por la homa sano derivataj de la maltaŭga uzado de la antibiotikoj, oni iniciatis diversajn entreprenojn fare de la sansistemaj aŭtoritatoj kaj sciencaj kaj profesiaj institucioj cele al promocio de la racia uzado de tiuj medikamentoj. Tiuj intervenoj estas de tre diversaj tipoj kaj celas la tuton de la loĝantaro; inter aliaj estas la jenaj:

  • Agadoj de formado de profesiuloj.
  • Agadoj de informado al la ĝenerala loĝantaro, kaj aparte al la sektoroj de la loĝantaro plej ofte enĝaĝiĝinta en la konsumo de antibiotikoj, por ekzemplo, ĉe la spiraj infektoj en la infana loĝantaro.[19][20]
  • Disvolvigo de instituciaj politikoj kaj kvalitaj normigoj de konsumo de antibiotikoj.
  • Instituciaj kampanjoj kaj naciaj kaj supranaciaj. En tiu kunteksto estas la ĉiujarajs celebroj de la Eŭropa Tago por la Prudenta Uzado de la Antibiotikoj (18a de novembro)[21] kaj la Tutmonda Semajno de Sentivigo pri la Antibiotikoj dum la monato novembro.
  • Regulado de la liverigo de la medikamentoj, kiuj enhavas antibiotikojn, en apotekoj.

Kontraŭantibiotika rezisto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭantibiotika rezisto.

La kontraŭantibiotika rezisto estas la kapablo de mikroorganismoj rezisti kontraŭ la efikoj de la antibiotikoj. Tiu fenomeno aperas sekve al adaptiĝo per natura selektado pro longdaŭra ekspono de mikroorganisma populacio al la antibiotikoj: Bakterioj (aŭ aliaj infektaj agentoj) kiuj, per mutacio, akiras genojn de rezisto havas evoluan avantaĝon en la ĉeesto de antibiotikoj, kaj do pli reproduktiĝas.

Interŝanĝo de genoj inter bakterioj (transformo, transdukcio) plirapidigas la disvastigon de la genoj de rezisto. Se bakterio enhavas plurajn genojn de rezisto kontraŭ pluraj antibiotikoj, ĝie estas tiel dirata "multerezistanta". La apero de kontraŭantibiotika rezisto estas pravigo de la teorio de evoluismo. Estas grava instigo por la medicino trovi novajn diversajn rimedojn por la lukto kontraŭ la bakterioj.

Staphylococcus aureus (aŭ ora stafilokoko) estas plej rezista el la infektaj mikroorganismoj. Ĝi estis la unua kiu rezistis al la penicilino en 1947, kaj al la meticilino en 1961. Duono el la oraj stafilokokoj troveblaj en Usono rezistas al la penicilino, la meticilino, la tetraciklino kaj la eritromicino. Enterococcus faecium estas alia bakterio rezistanta al la penicilino (en 1983), al la vankomicino (en 1987) kaj al la linezolido (en 2000).

Unu el la ĉefaj kaŭzoj de la rezisto estas trouzo de antibiotiko:

  • Misuzo de antibiotikoj; ekzemple en kazo de virusaj malsanoj, kontraŭ kiuj ili estas senefikaj
  • Uzo de antibiotiko en bredado; kie ili estigas rapida kresko de la buĉotaj bestoj

Alternativoj al la antibiotikoj redakti

Menciendas ankaŭ la apero de terapioj alternativaj al la uzado de antibiotikoj, kiel ekzemple la terapio pere de bakteriofagoj, kiu uzas grupon de virusoj por invadi la bakteriojn kaj ŝanĝi la genetikan programadon kiu havigas rezistadon kontraŭ la antibiotikoj.[22][23]

La terapio pere de "fagoj" (manĝantoj) estas ankoraŭ en dekomencaj studoj de esplorado kaj la reala aplikado estas tre limigita.[24][25]

La bakteriocinoj estas toksinoj de proteina naturo produktitaj de bakterioj por inhibi la kreskon de aliaj bakterioj.[26] Oni studis la uzadon de tiuj molekuloj kiel terapeŭtaj agentoj anstataŭ la antibiotikoj.[27]

Kelkaj de las bakteriocinoj studitaj tiucele estas la mikrocinoj kaj lantibiotikoj. Ties aplikadon oni proponis fundamente por surloka kaj atomakintesta uzado.[28]

Komerca produktado redakti

Nur en 1941 Florey kaj Chain disvolvigis metodojn por komerce produkti penicilinon por homa uzado.[29] Ĉar jam la Dua Mondmilito estis okazanta, la klopodoj por produktado de penicilino fokusiĝis al la distribuado inter aliancanaj soldatoj. Kiam Britio —kie laboris Florey kaj Chain— perdis industrian kapablon por produkti la antibiotikon la procezo translokiĝis al Usono, kie disvolviĝis novaj proceduroj por amasa produktado de la medikamentoj. Tuj antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, la penicilino jam estis komerce disponebla por la ĝenerala publiko, kvankam en Eŭropo - ege damaĝita pro la milito - la distribukanaloj ankoraŭ estis nefluaj en multaj landoj, dum ankaŭ por aliaj kontinentoj la disponeblo estis relativa en la unuaj jardekoj.

Kvankam kelkajn plej uzatajn antibiotikojn oni produktas nature el mikroorganismoj (kiel la penicilino), oni realigis klopodojn pere de bioteknologio por pliigi la produktivecon kaj le rezultojn de la uzitaj bredorasoj. Tiel, la komerce uzitaj bredorasoj en la aktualo produktas 40 000 fojojn pli da antibiotikoj ol la izolita originalo de Fleming.[30] Ĉirkaŭ la fino de la 1960-aj jaroj, la esploristoj malkovris, ke la bakterioj pli bone kreskis en la ekstera spaco. En tiaj kondiĉoj de la spaco la mikroorganismoj ĝis tiam taksitaj estas kapablaj produkti pli da antibiotikoj, ĝis 200 % plie, ol la samaj specioj en la teraj kondiĉoj.[31]

La nombro de antibiotikoj konataj pliiĝis el ĉirkaŭ 500 en 1960 ĝis pli ol 11 000 en 1994, el kiuj pli ol duono estis produktitaj el specioj de la genro Streptomyces.[32] Aliaj mikroorganismoj produktantoj de amasaj kvantoj de antibiotikoj estas fungoj kaj fadenecaj kaj aktinomikaj diferencaj disde Streptomyces kaj Actinomyces. En 1945 oni akiris pli ol 646 mil milionojn da unuoj de penicilino.[33]

En 1980, la plej produktita antibiotiko estis la cefalosporino, sekvita de la ampicilino kaj de la tetraciklino: totale oni ĉirkaŭkalkulis, ke la tutmonda produktado de antibiotikoj tiujare superis 100 000 tunojn, kaj okazis vendado en Usono per valoro de ĉirkaŭ mil milionoj da dolaraj. Aktuale, la jara tutmonda merkato estas valorata en pli ol 20 000 milionoj da dolaroj.[31] La kosto enkonduki novan antibiotikon en la merkaton, ekde ĝia esplorado kaj disvolviĝo, estas de proksimume 1 200 milionoj da dolaroj.[34] Tiukadre, en la 21-a jarcento la antibiotikojn oni produktas industrie grandskale kaj oni vendas iliin en tre konkurencema merkato (tio estas, temas pri «kemia varo»).[35]

La industria produktado de antibiotikoj okazas pere de procezo de fermentado, en kiu la mikroorganismo kreskas en grandaj fermentujoj (de po 100 000 - 150 000 litroj) kiuj enhaas likvan kultivmedio. La koncentriĝo de oksigeno, la temperaturo, la pH kaj la niveloj de nutraĵoj estas kontrolataj je optimuma nivelo por ĉiu mikroorganismo. La antibiotiko, kiu estas metabolito de la ĝermo, estas elprenita kaj purigita ĝis akiri kristaligita produkto. Depende de la antibiotiko oni postulas kelkajn apartajn procezojn de purigo aŭ aliajn, kiel por ekzemplo "jona interŝanĝo", ties precipitado, ktp.

La genro Streptomyces estas unu de la plej esploritaj por la serĉado de novaj antibiotikoj,[36] en kiu oni manipulis genetike la maŝinaro de produktado de la ribosomoj por produkti novajn kaj pli bonkvalitajn antibiotikojn.[37]

Restaĵoj de antibiotikoj redakti

La uzadon de antibiotikoj en la brutobredado kutime oni komprenas necesa por la preventado kaj traktado de malsanoj de la animaloj.[38] La malkovro de tiu aplikado de la antibiotikoj kaj kelkaj vakcinoj faciligis la bredadon de gregoj en grandaj kvantoj pere de la reduktado de malsanoj en la animaloj. La uzadon de antibiotikoj en tiaj kazoj oni indikas ankaŭ por havigi plibonigitan rezulton el la kresko kaj la nutrada efikeco, kaj por sinkronigi kaj reguli la reproduktan ciklon kaj la rendimento de reproduktado de la animaloj en tiu industrio.[13] La restaĵoj de kontraŭmikrobiiloj ofte kondukas al efikoj de restaĵoj tute damaĝaj por homoj, inklude gravan reduktadon en la efikeco de la kontraŭmikrobiilaro uzebla ĉe homoj.[14] Tiel ke la estado de restaĵoj de antibiotikoj kaj ties taŭga detektado en lakto, viando kaj ovoj de komerca produktado estas priokupo de la industrio por sekurigi al la publiko ke la distribuado de tiuj kaj aliaj produktoj estas sekura.[39] La antibiotikoj tiel uzataj en la brutobredado estas ankaŭ unu de la poluiloj asociaj kun la elŝarĝo de animalaj restaĵoj en lagoj, riveroj kaj la aero.[40]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. James M. Steckelberg. «Antibiotics and alcohol: Should I avoid mixing them?». Mayo Foundation for Medical Education and Research. Konsultita la 15an de aprilo 2011.
  2. «Antibiotics FAQ». McGill University, Kanado. Arkivita el la originalo la 28an de februaro 2008. Konsultita la 17an de februaro 2008.
  3. Stockley, IH (2002), Stockley's Drug Interactions. 6a eld. Londono: Pharmaceutical Press.
  4. Sección 4. Fundamentos de la terapéutica de las enfermedades bacterianas alirita la 9an de septembro 2008, ĉe Harrison, Principios de Medicina Interna 16a eldono, 2006, Harrison online en español, ĉe McGraw-Hill, arkivita la 5an de decembro 2008 en yes
  5. University of Michigan Health System: Antibiotic-Associated Diarrhea, 26a de novembro 2006. Alirita la 30an de Aprilo 2024.
  6. Pirotta MV, Garland SM (2006). «Genital Candida species detected in samples from women in Melbourne, Australia, before and after treatment with antibiotics». J Clin Microbiol. 44: 3213-3217. PMID 16954250. doi:10.1128/JCM.00218-06.
  7. Cuppetto, Micki; Katie M Walsh (2007). Medicina general aplicada al deporte. Elsevier, España. p. 59. ISBN 8481749915.
  8. «Drugs Affecting Birth Control Pills». ĉe Women's Health. Konsultita la 17an de februaro 2008 kaj la 30an de aprilo 2024.
  9. «Lo que necesita saber de los antibióticos». Kampanjo por helpi la ĝustan uzadon de la antibiotikoj. Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj. septembro 2006. Konsultita la 8an de septembro 2008.
  10. National Institute of Allergy and Infectious Diseases (NIAID). Antimicrobial (Drug) Resistance (kompleta artikolo disponebla en angla). Lasta aliro: 8a de septembro 2008.
  11. National Institute of Allergy and Infectious Diseases (NIAID). Antimicrobial (Drug) Resistance (kompleta artikolo disponebla en angla). Lasta aliro: 30a de aprilo 2024.
  12. 12,0 12,1 Hammer TJ, Fierer N, Hardwick B, Simojoki A, Slade E, Taponen J, Viljanen H, Roslin T'. Treating cattle with antibiotics affects greenhouse gas emissions, and microbiota in dung and dung beetles en revuo Proc. R. Soc. B, 2016, volumo 283, doi=10.1098/rspb.2016.0150
  13. 13,0 13,1 Nisha AR (decembro 2008). «Antibiotic Residues - A Global Health Hazard». Veterinary World (en angla) 1 (12): 375-377. Konsultita la 17an de majo 2011 (jam nedisponebla).
  14. 14,0 14,1 Mellon, M et ál. Hogging It!: Estimates of Antimicrobial Abuse in Livestock Unua eldono, Cambridge, MA, Union of Concerned Scientists, 2001. Alirita la 18an de majo 2011, arkivita la 3an de oktobro 2012 en [1]
  15. Rose JM, Gast RJ, Bogomolni A, Ellis JC, Lentell BJ, Touhey K, Moore M (2009). “Occurrence and patterns of antibiotic resistance invertebrates off the Northeastern United States coast”, FEMS Microbiology Ecology 67, p. 421–431. doi:10.1111/j.1574-6941.2009.00648.x. 
  16. Ong S, Nakase J, Moran GJ, Karras DJ, Kuehnert MJ, Talan DA, "Antibiotic use for emergency department patients with upper respiratory infections: prescribing practices, patient expectations, and patient satisfaction" en revuo Annals of emergency medicine, volumo 50, 2007 numero 3, pp. 213-220 |año=2007 |pmid=17467120 |doi=10.1016/j.annemergmed.2007.03.026}}
  17. Metlay JP, Camargo CA, MacKenzie T, et al, Cluster-randomized trial to improve antibiotic use for adults with acute respiratory infections treated in emergency departments, en revuo Annals of emergency medicine, volumo 50, 2007, numero 3, pp. 221-230, pmid=17509729, doi=10.1016/j.annemergmed.2007.03.022
  18. Reina Gómez, Goliat kaj Barban Lores, Digmara; Política de antibióticos en Ortopedia en Revista Cubana de Ortopedia y Traumatología, 2001, volumo 15, numero 1-2, pp. 61-64. ISSN=0864-215X
  19. Bryant V, Timoner J, Oliva B, Gil M, Alegre P, de Abajo Iglesias FJ. P-1. Análisis de la utilización de antibióticos en población pediátrica con patología respiratoria. Estudio en la base de datos BIFAP. Rev Pediatr Aten Primaria. 2009;11 Supl 17:e36.
  20. Hernández Merino A. Uso prudente de antibióticos: propuestas de mejora desde la pediatría comunitaria. Enferm Infecc Microbiol Clin. 2010;28 (Supl 4):23-27. alirinta la 31an de oktobro 2014, arkivita en [2] la 31an de oktobro 2014
  21. ECDC. Día Europeo para el Uso Prudente de los Antibióticos. Konsultita la 31an de oktobro 2014. Alirita la 31an de oktobro 2014. Arkivita en [3] la 31an de oktobro 2014
  22. Lu TK, Collins JJ, "Dispersing biofilms with engineered enzymatic bacteriophage", en Proceedings of the National Academy of Sciences, USA, 2007, pmid=17592147, pmc=1899193, doi=10.1073/pnas.0704624104, volumo 104, numero 27, pp. 11197-11202
  23. Williams SR, Gebhart D, Martin DW, Scholl D "Retargeting R-type pyocins to generate novel bactericidal protein complexes" en Applied and Environmental Microbiology, 2008, doi=10.1128/AEM.00141-08, volumo 74, numero 12, pp. 3868-3876, pmid=18441117, pmc=2446544
  24. The Bacteriophages, Abedon ST, Calendar RL, 2005
  25. Mattey M, Spencer J, Bacteriophage therapy--cooked goose or phoenix rising?, en Curr. Opin. Biotechnol., decembro 2008, volumo 19, numero 6, pp. 608-612 pmid=18926909 doi=10.1016/j.copbio.2008.09.001
  26. Farkas-Himsley H, Bacteriocins--are they broad-spectrum antibiotics?, en J. Antimicrob. Chemother. 1980, volumo 6, numero 4, pp. 424-426 pmid=7430010 doi= 10.1093/jac/6.4.424
  27. Gillor O, Kirkup BC, Riley MA, Colicins and microcins: the next generation antimicrobials en Adv. Appl. Microbiol., 2004, volumo 54, pp. 129-146 pmid=15251279 doi=10.1016/S0065-2164(04)54005-4
  28. Kirkup BC, Bacteriocins as oral and gastrointestinal antibiotics: theoretical considerations, applied research, and practical applications en gazeto Curr. Med. Chem., volumo 13, 2006, numero 27, pp. 3335-3350 pmid=17168847 kaj doi=10.2174/092986706778773068
  29. Howard Florey (1898-1968) kaj Ernst Chain (1906-79) en sciencemuseum.org Alirita la 24an de majo 2011 Arkivita en [4] la 21an de februaro 2011
  30. Shu-Jen Chiang "Strain improvement for fermentation and biocatalysis processes by genetic engineering technology" Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine en gazeto Journal of Industrial Microbiology and Biotechnology, 2004. doi=10.1007/s10295-004-0131-z volumo 31, numero 3, pp. 99-108 Alirita la 4an de aprilo 2011 en [5] la 13an de septembro 2019
  31. 31,0 31,1 Karen Miller, Dr. Tony Phillips Antibióticos del Espacio marto 2002, NASA: Desarrollo de Productos Espaciales - Centro Marshall para Vuelos Espaciales. Alirita la 4an de septembro 2008. Arkivita la 1an de oktobro 2015 en [6]
  32. Strohl W. R. (1997). «Biotechnology of Antibiotics». Informa Health Care (en angla). ISBN 0-8247-9867-8.
  33. Parascandola, John. The History of Antibiotics: a Symposium. Publication N.º 5, 1980.
  34. Fresno Chávez, Caridad, [url=http://scielo.sld.cu/pdf/mgi/v17n2/mgi15201.pdf El diseño de nuevos antibióticos] en Revista Cubana de Medicina General Integral, 2001, volumo 17, numero 2, pp. 196-199 ISSN=0864-2125
  35. Allen I. Laskin, Geoffrey M. Gadd, Sima Sariaslani Advances in Applied Microbiology Academic Press, 2008, ISBN = 0-444-53191-2
  36. Bhattacharyya, Barun K., PAL, Sushil C. kaj SEN, Sukanta K. [url=http://www.scielo.br/scielo.php?script=sci_arttext&pid=S0001-37141998000300003&lng=en&nrm=iso "Antibiotic production by Streptomyces hygroscopicus d1.5: Cultural effect", Revista de Microbiologia, 1998, volumo 29, numero 3 ISSN=0001-3714 doi=10.1590/S0001-37141998000300003
  37. Guojun Wang, Takeshi Hosaka kaj Kozo Ochi "Dramatic Activation of Antibiotic Production in Streptomyces coelicolor by Cumulative Drug-Resistance Mutations" en Applied and Environmental Microbiology, 2008, pp. 2834-2840, volumo 74, numero 9 doi=10.1128/AEM.02800-07 Alirita la 24an de majo 2011 Arkivita la 19an de septembro 2011 en [https://web.archive.org/web/20110919235823/http://aem.asm.org/cgi/reprint/AEM.02800-07v1.pdf
  38. Doug Gurian-Sherman CAFOs Uncovered: The Untold Costs of Confined Animal Feeding Operations Aprilo 2008, Union of Concerned Scientists, Cambridge, MA, 18a de majo 2011. Arkivita la 26an de januaro 2013 en [7]
  39. Preventing Antibiotic Residues In Milk North Carolina State University Cooperative Extension, Department of Food Science, arkivita en [8] la 27an de aŭgusto 2011. Alirita la 6an de majo 2011.
  40. "Concentrated animal feeding operations" (el Retarkivo 20130530062450), Centers for Disease Control and Prevention, United States Department of Health and Human Services.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti